Je
la 11-a horo de la 28-a de augusto, 2001, Zhang Jian, kiu transnaghis antau nelonge
la Anglan Markolon, enakvighis che la nordorienta bordo de Tianchi-lago (Tianchi
en la china lingvo signifas chielan lagon) sur Changbai-monto, naghis 65 minutojn
kaj 17 sekundojn kaj atingis la transan bordon.
Antau
tio li sukcese transnaghis Qiongzhou-markolon, Bohai-markolon kaj la Anglan Markolon.
La rekta distanco de lia nagho en Tianchi estis 3370 metroj, mallonga kompare
kun liaj antauaj naghoj. Sed la akvo de la lago estas tre malvarma. Ech en augusto
ghia temperaturo estas
nur 7 gradoj, kaj tiu de la aero de la loko estis nur 16 gradoj, kaj la ventorapideco
tiam estis 2-3 gradoj.
Zhang Jian diris, ke li neniam
naghis tiom longe en tiel malvarma akvo. Li atribuis sian sukceson al kvieteco
de la animstato kaj nefleksebleco de la volo.