Spaco por laborserchado Ghenerale
dirite, la registaro de la Hongkonga Speciala AdministraRegiono estas la plej
granda dunganto, kiu dungas 200 mil homojn. Krome la registaro rekte kaj nerekte
monhelpas 270 mil homojn, kiuj servas en la kampoj de edukado, socia bonstatigo,
sporto, domo k.a. strikte rilatantaj la popolan vivon. Oficoj de tiuj institucioj
donas altan kaj stabilan salajron kaj forte allogas studentojn. En Hongkong estas
multaj privataj institucioj, kiuj estas elektemaj en dungado. Influate de la internacia
ekonomia medio, multaj altklasaj transnaciaj kompanioj malmultigas la dungitojn
kaj la oficojn de malalta teknologio kaj la oficojn ne havantajn spacon kaj tempon
por disvolvigho. Ili dungas chefe homojn por oficoj dependantaj de respondeco
kaj la projekto mem.
Studentoj de la landinterno
havas tre vastan kampon por enoficigho. Ili povas dungighi al la registaro, kompanio,
shtata, privata au fremdlanda entrepreno au shtata institucio. Parto el ili mem
fondas entreprenon au laboras en grandaj urboj. Sed en la lastaj jaroj ensorba
povo de tradiciaj labordonaj kampoj montris tendencon de malgrandigho. La novaj
labordonaj kanaloj chefe estas neshtata ekonomio, dum la shtataj organoj, shtataj
entreprenoj kaj institucioj ankorau estas chefa kampo por ensorbi universitatajn
diplomitojn.
Prefero en laborsercho
Universitataj
diplomitoj de Hongkong shatas facilan kaj stabilan vivon. Ili strebas al kvalito
de la vivo kaj esperas, ke mallonga estos la labordauro kaj longa estos ripozo.
Ili ne postulas tre altan salajron, sed sufichan por la vivo.
Studentoj
de la landinterno akcentas jenajn faktorojn en elekto de ofico: favora al disvolvo
de la persona talento, bona perspektivo de la profesio, granda profito de la entrepreno,
konforma al la persona intereso, alta salajro k.a.
Institucioj uzantaj
homojn
Hongkong estas urbo odoranta pezan komercan
odoron kaj la uzantoj de homoj postulas altan kvaliton de diplomitoj. Gheneral-dire
la diplomitoj devas esti kvalifikitaj je diligenteco, kvalito kaj varieco, kaj
havi inteligentecon, komunikan kapablon, gvidkapablon kaj flekseblecon. Altklasaj
uzantoj de homoj ekzamenas ne nur la lernadon de la sinanoncantoj, sed ankau iliajn
fakajn sciojn kaj plenuman kapablon. En la komerca rondo, la decidpovo kaj decidefiko
estas tre gravaj.
Uzantoj de homoj en la landinterno
akcentas krom fakaj scioj kaj sinteza kapablo de la diplomitoj, ankau la nivelon
de la lernokariero, la famecon de la lernejo kaj la lernopoentojn de la diplomitoj.
Kanaloj
de laborserchado
En Hongkong publika dungado
informas per jhurnala reklamo, reklama heroldo, reta informo kaj kompania retejo.
La plej karakteriza estas studenta speciala linio, kiu inkluzivas 5 flankojn:
Interliga Institucio de Ofic-informa Sistemo, lerneja termolinio, afercentro,
konigo per speciala letero kaj katalogo de biografietoj. La Interliga Institucio
de Ofic-informa Sistemo fondighis en l996, kaj chiuj superaj lernejoj de Hongkong
povas farighi ghiaj membroj. La sistemo estas subvenciata de la registaro, kaj
chiuj dungantoj bezonas nur telefaksi al la sistemo anoncon pri dungo, kaj chiuj
laborserchantoj tuj povas informighi pri la dungo.
La
informaj kanaloj de dungado en la landinterno estas: diplomitoj vizitas dunganton,
supra instanco enoficigas, la lernejo publikigas informojn, kaj la socio okazigas
.renkontighon de dungadntoj kaj dungotoj. La diplomitoj informighas chefe de parencoj,
amikoj, lernejo, vizito al dunganto au renkontigho de dungantoj kaj dungotoj.
En la lastaj jaroj iuj lernejoj publikigis la antecedentojn de bonaj diplomitoj
pere de jhurnaloj k.s. kaj rikoltis aplaudan resonon. Krom renkontigho de diplomitoj
kun dungantoj aranghita de la lernejo, multaj famaj entreprenoj kaj kompanioj
jam intekonsentis kun diplomitoj pri dungo antau ilia diplomigho.