Post
10-monata konstruado la studenta pensiono de la Pekina Forstokultura Universitato,
la plej granda moderna studenta pensiono en Chinio, finkonstruighis kaj trapasis
ekzamenon de fakuloj.
La domo havas 2 etaghojn subtere
kaj 23 etagojn surtere kun totala konstrua areo de 36557 kvadrataj metroj. Tie
povas loghi 3500 studentoj kaj la pokapa logh-areo estas 5 kvadrataj metroj.
En
chiu etagho funkcias sistemo de donitajha transsendo, servoaparatoj kaj TV-anteno.
Chiu chambro estas instalita per shtopilingo de laraghrubanda ekstremo. Nun tiu
studenta pensiono havas plej grandan areon kaj avangardan funkcion en Chinio.