En la lastaj
jaroj en la personara merkato de Shenzhen aperis nova fenomeno:
Unuflanke, pli kaj pli kreskis la nombro de senlaborighintoj
kun universitata diplomo kaj aliflanke la merkato bezonis pli
kaj pli multe da teknikaj laboristoj kun meza kaj alta klereco
kaj nur malmulte da tiaj personoj senlaborighis.
Lau statistiko
farita en 2000 la nombro de la senlaborighintoj, kiuj diplomitighis
el altaj lernejoj, estis 2869, kiuj kreskis al 3157 en 2001,
konsistigantaj 12.34% de la totala nombro de la senlaborighintoj.
Alia statistiko konigas, ke nur 20% de la senlaborighintoj,
kiuj havas universitatan diplomon, denove akiris laboron, dum
75% sen tiu diplomo denove havigis al si laboron.
Kio estas
la kauzo? Fakuloj opinias, ke tio okazis pro ilia elektemo al
laboro kaj salajro.
Nun la studentoj
konsistigas ne grandan parton de la loghantaro de Chinio, kial
do multe da ili senlaborighis en Shenzhen?
Oficisto
de koncerna departemento de la urbo diris, ke en la tempo, kiam
la medio de la merkata ekonomio tendencis al maturigho, estas
natura fenomeno, ke senlaborighas personoj kun alta klereco.
Char lau la merkata ekonomio oni deziras la minimuman produktokoston
kaj la maksimuman valoron, dum personoj kun alta klereco deziras
pli altan salajron kaj pli bonan labormedion, sed al multaj
el ili mankas praktika sperto kaj ili laboras ne super tio,
kion ili lernis, tial kun disvolvigho de la merkata ekonomio
la dungantoj donas grandan atenton al la valoro, kiun la dungito
povas krei por la entrepreno.
Estas laborunuo
en Shenzhen, kie la administra kabineto havas 7 oficistojn,
5 el ili studis en universitato kaj 2 estas tajpistoj, studintaj
en kolegio. Ilia laboro estas simpla, bagatela, tamen neniu
el la 7 personoj volas fari tian bagatelon. La gvidantoj devigite
maldungis iujn el ili.
La supre
menciita oficisto opinias, ke ne chiuj diplomighintoj de altaj
lernejoj estas kapabluloj. Por entreprenoj la kapablo estas
pli grava ol studiteco. Shenzhen bezonas multe da grandaj kapabluloj,
kiuj tamen mankas tie. La homoj, posedantaj altan teknikon,
konsistigas nur 5% de la tieaj laboruloj, en Pekino 5.5% kaj
en Shanhajo 5.7%, sed en iuj evoluintaj landoj 35%.
La fenomeno
atentigas kaj pensigas la edukistan rondon. Oni diris, ke la
lernolibroj de iuj altaj lernejoj restas la samaj, kiaj en la
70-aj jaroj de la pasinta jarcento. En ili la scioj arkaikighis
kaj en multaj lernejoj oni alte taksas teorion kaj dedichas
malgrandan atenton al praktiko. La diplomitighintoj el tiuj
lernejoj ech pli malfacile sin adaptas al la medio, ol geknaboj,
kiuj studis en gimnazio. Ja estas ne mirinde, ke tiuj studentoj
estis preteratentataj en la socio. Pro chio chi tio fakuloj
deziras, ke oni kiel eble plej rapide reformu la lernobjektojn
de altaj lernejoj por kontentigi la bezonon de la merkata ekonomio.
Oni diris,
ke kun pligrandigho de la nombro de la studentaro en Chinio
kaj praktikado de la nova politiko, ke la studentoj ne estos
limigitaj je aghoj, pli kaj pli da personoj, studintaj en universitatoj,
perdos sian laborpostenon. Char pliigho de studentaro ne kongruas
kun dilatigho de la laboriga merkato, tial rigardate lau la
perspektivo, tio estas natura tendenco.