ZORGO
DE LA PATRINO
Mi amas mian
patrinon. En elementa lernejo mi verkis artikolon pri mia patrino,
kaj ghi estis laudata kaj publikigita en loka jhurnalo. Poste
mi venis al Pekino por lerni en universitato ege malproksima
de mia hejmloko, kaj mi sentis fortan sopiron al la gepatroj.
Mi revenis
hejmen en mia unua universitata ferio kaj la patrino diris al
mi, ke shi ofte murmuris al miaj gefratoj rigandante mian vakan
liton: "Kiel statas mia Bingchjo?" Ofte che la murmurado shi
larmis. Che la komenco mi konsolis shin kaj diris al shi, ke
mi bone fartas en Pekino. Sed mi ne komprenis, kial shi ploris
pro mi, kiu bone vivas, char en mia memoro shi estas tre firmvola
kaj malcedema al malfaciloj. Tian senton mi komprenis nur plurajn
jarojn post mia edzigho.
LOGhADO
ChE LA BOGEPATROJ
Mia loghejo
ne estis radiatore hejtata, kaj karboforno ne estis sufiche
varma, nek sekura. Do mi, mia edzino kaj la 5-monata filineto
vintrumis che miaj bogepatroj. Mi estis maltrankvila, ke miaj
vivkutimoj eventuale malagrabligos ilin. "Ne chiam tenu la bebon
en la sino", tiu mia opinio farighis la unua konflikto inter
mi kaj la bogepatroj. Ili tro dorlotis la bebon. Mi montris
al ili libron pri infanvartado klarigante, ke foje plorado de
bebo utilas al kresko de la pulmoj. Sed ili malkonsentis: "Kiu
povus lasi sian infanon plori senchese?"
Mi ne povis
havi shatokupon loghante che la bogepatroj: Mi malofte televidis,
char ili rigardis televidadon temporaba; mi malofte auskultis
muzikon, char la bogepatroj, ambau instruistoj, bezonis kvieton
post taga laboro en la lernejo; mia horaro devis esti preskau
sama al tiu de la bogepatroj, char eta bruo povas vekli ilin
el dormo.
Mi ofte helpis
la bopatrinon en kuirado, foje kaj foje ech kuiris sola. Ili
rigardis min bona bofilo, kaj ankau mi sentis ilian amon. Post
unu jaro mia familieto revenis al mia loghejo. Forlasante la
bogepatrojn, mi volis doni al ili sumon da mono kiel rekompencon,
sed ili rifuzis. Mi scias, ke ili multe elspezis por mia familieto.
MALAKORDO
INTER LA BOPATRINO KAJ BOFILINO
Mia edzino
kaj mi ambau estas profesiuloj, do venis la demando: Kiu flegos
la bebon? Post interkonsiligho kun la edzino mi venigis mian
patrinon de mia hejmloko, 4000 kilometrojn for de Pekino.
Mia patrino
estas laborema, kaj infanvartado estis neniom malfacila por
shi. Shi prenis sur sin la tutan dommastrumadon: flegi la bebon,
lavi vestojn, prepari manghajhojn kaj purigi chambrojn. Sed
nelonge poste shi eksentis, ke la hejmo de la filo ne estis
tia kiel en shia imago.
Laborema,
shi ne povas toleri alies pigrecon. En la unuaj tagoj, la domlaborojn
neglektitajn de ni, shi ofte faris silente. Sed iom post iom
shi ekplendis kontrau nia pigreco. Se mi senkulpigis min, ke
mi lacighis pro laboro en la oficejo, shi certe argumentis kun
mi ripetadante siajn spertajhojn, ke shi kreskigis sume 5 infanojn.
En necheesto de mia edzino shi ofte plendis kontrau shi, ke
shi ne bone prizorgis min kaj ne bone faris dommastrumadon.
Mi diris, ke chiu havas sian bonecon kaj nebonecon, ke mia edzino
estas bonhumora kaj bonkora. Ne povante sin pravigi plu, shi
chiam finis la argumenton per la vorto: "Ne mi, sed vi vivos
la tutan vivon kune kun shi!" Kaj krom tia argumento, shi ofte
komparis sian "pigran" bofilinon kun tiuj de aliaj. Shi timis,
ke shia filo tro multe laboru kaj lacighu.
Al mia edzino
mankas sperto pri la aktuala vivo kaj shi estas mallerta en
dommastrumado, dum la patrino estas mala. Por teni la familion
en harmonio, mi ofte deadmonis mian patrinon de grumblado. Tagon
post tago la patrino malsanighis pro malkontentigho kaj mi devis
eskorti shin hejmen. Che la foriro de la patrino la "pigra bofilino"
donacis al shi oran kolieron por montri sian dankon.
LA FILO
KAJ PATRINO
Mi iam opiniis,
ke mia patrino estas perfekta. Sed post la kunvivado en Pekino
mi konvinkighis, ke ankau shi estas mankohava kiel aliaj patrinoj:
shi estas egoisma por la intereso de la filo; shi ne volas,
ke alia virino dividu kun shi la amon de la filo; shi foje estas
naiva, postulante, ke mia donaco al shi nepre devas egala al
tiu al miaj bogepatroj; kaj shi de tempo al tempo menciadis
la dirojn de la bofilino, kiujn shi rigardis ne decaj.
Mi pensas,
ke en la okuloj de la patrino mi jam ne estas la antaua Bingchjo.
Mi jam havas miajn proprajn ideojn kaj ne estas absolute obeema
al shi kiel antaue, nek shparema kiel shi, kaj pli terure por
shi estas tio, ke vorto de la alia virino ofte estas pli efika
ol la shia.
APARTE
LOGhU LA DU GENERACIOJ
Mia sperto
montras, ke por teni harmoniajn interrilatojn inter la du generacioj,
estas pli bone, ke ili loghu aparte. Maljunuloj timas ne nur
solecon sed ankau bruadon. Se la bopatrino kaj la bofilino ne
povas vivi en akordo, tio ofte metas la filon en embarason.
La du generacioj havas diferencajn vivkutimojn, vidpunktojn
kaj spertajhojn. Ofte ili havas tute diferencajn opiniojn pri
la sama afero. Maljunuloj emfazas sperton, dum la junuloj provon;
maljunuloj akcentas praktikeblecon, dum la junuloj modon; maljunuloj
inklinas al stabileco kaj rutinoj, dum la junuloj al noveco
kaj ekscitigho. Pro la diferencaj opinioj la du generacioj ne
povas sin akordigi unu al la alia. Chu surmeti au demeti veston
pro vetershanghigho? Chu acheti novan veston? Chu bebo devas
kushi surdorse au surventre? Chu preni autobuson au taksion?...
Je chiaj tiaj bagatelajhoj estighas malagrablajhoj. Iuj maljunuloj
silentas al tio kaj post certa tempo ili malsanighas pro nevola
silentado; aliaj maljunuloj eldiris, sed tio malagrabligis la
junulojn. Chu ne estos bone, se la du generacioj ne vivu kune,
kaj la junuloj ofte vizitu la gepatrojn?