En la urbo
Wuhan estas familio kun tri talentaj filinoj. La unua estis
doktorino de la Universitato de Bonno, Germanio; la dua - doktorino
de Qinghua-universitato, Chinio; kaj la tria estas studento
de magistrigha-doktorigha kurso sub la China Akademio de Sciencoj.
S-ro Chen
Kezheng estas ilia patro kaj gvidanto en la lernado. Li diplomitighis
el Wuhan-universitato. Li opinias, ke en lernado la sola penado
estas tre malproksima de la sukceso. Li tiel taksis siajn tri
filinojn: La unua estas tre sagha, dum la dua kaj la tria intelekte
ordinaraj, tamen ili chiuj akiris bonajn sukcesojn. Li diris,
ke lernigi la filinojn en ludado estas aparta trajto de lia
metodo.
DU
KARTAROJ SAGhIGIS LA FILINOJN
La 56-jara
Chen Kezheng estas vicdirektoro de iu lernejo de Wuhan. En la
instrua praktikado li utiligis sian edukan koncepton al la infanoj.
Li komencis
sian instruadon al la filinoj de du kartaroj. Tio estas matematikaj
kartaroj projektitaj de elementa lernejo de Pekino. La du kartaroj
konsistas chiu el 120 folioj, sur kies ambau flankoj estas po
22 demandoj (chiuj tiuj estas simplaj kalkuloj pri adicio, subtraho,
multipliko kaj divido). Kiam li estis 36-jara, li solvis 22
demandojn en 13 sekundoj. Lia unua filino,11-jara siatempe,
solvis la samajn demandojn per 30 sekundoj en la unua fojo,
15 sekundoj en la dua fojo kaj 13 sekundoj en la tria fojo.
Lia dua filino
estis tiel trejnata, kiam shi lernis en la unua klaso. Shi solvis
la samajn demandojn per 65 sekundoj en la unua fojo, per 20
sekundoj en la dua fojo kaj shi neniel povis solvi ilin en malpli
ol 19 sekundoj. Tamen shi ne cedis al la malsukcesoj kaj ekzercis
sin tutan duontagon. Pro indulgemo al la filino, la patro mensogis,
ke shi atingis la samon ankau en 13 sekundoj.
Chen trejnis
la filinojn en rapida solvo de matematikaj demandoj kaj post
tio li postulis, ke ili faru tion kun kiel eble plej malmultaj
eraroj, t.e. li lasis ilin erari nur unufoje en solvo de mil
demandoj. La tri filinoj atingis tion iom post iom.
La du kartaroj
akompanis la filinojn en 6 jaroj de la elementa lernejo. Chen
postulis, ke la filinoj skribu la arabajn ciferojn de unu ghis
400 bele kaj rapide. La filinoj plenumis tion bone.
TEORIO
SUBLIMIGhU EN PRAKTIKO
Lasi la infanojn
lerni en ludado, tio estas sperto akirita de Chen en la praktiko.
Char ludado estas tute lauvola, leghera kun neniom da devigo.
Se oni unuigos la ludon kun faro, do la metodo estos sukcesiga.
Tiamaniere la infanoj estos tute ghojaj en legado de libro,
plenumo de hejmtaskoj kaj auskulto de lekcio. Tio certe duobligos
la sukcesojn.
Chen diris,
ke lia unua filino neniom interesighis pri kaligrafado, dum
lia dua filino, malpli talenta ol shi, skribis belege, kio havas
ian rilaton kun la jeno: En 1993, kiam lia dua filino diplomitighis
el mezlernejo, li kune kun shi veturis al Xiangfan kaj tie vizitis
ekspozicion de verkoj de antikva china kaligrafo. La eminentaj
kaligrafajhoj multe larghigis la vidkampon de la knabino. En
la someraj ferioj shi fermis sin hejme por ekzerci sin per kaligrafado.
La gepatroj
devas gvidi la infanojn en ludado. Chen do elektis diversajn
utilajn librojn por la filinoj. Li estis tre ghoja, ke en 1988
la redakcio de "China Junularo" kaj la Eduka Ministerio de Chinio
faris kunan enketon pri la 10 plej shatataj libroj en la lastaj
10 jaroj kaj post publikigo de informo Chen ghojis, ke li jam
havigis al la filinoj 6 el ili.
Tio mem estas
gvido de la filinoj en ludado.
Li pensigis
la filinojn en lernado ech de iuj tute sekaj lecionoj, ke ili
serchu interesajhojn en ili.
Kiam la dua
filino estis en la mezlernejo, shi akiris 100 poentojn en ekzameno
de politiko. La instruisto estis mirigita kaj diris: "Mi instruis
la tutan vivon. Mi sciis, ke oni povas akiri 100 poentojn en
ekzameno de matematiko, fiziko kaj kemio, sed neniam informighis,
ke oni povas akiri 100 poentojn en ekzameno de politiko." Post
du jaroj ankau la tria filino de Chen akiris la samajn poentojn
kaj la instruisto estis la sama de shia fratino. Li demandis
Chen pri la kialo. Chi tiu respondis: "Lau ordinara logiko kaj
miaj propraj spertoj, mi opinias, ke oni ne devas parkere lerni
politikan lecionon, kiu estas tre klara en la enhavo, kaj oni
ne devas konfuzi ghian logikan ordon, sed memori la shlosilajn
vortojn kaj tiamaniere oni povas fari kontentigan respondon.
Eble ankau
tio montris la metodon de Chen.
Nun s-ro
Chen verkas libron kun la titolo "Lerni en ludado - revolucio
en lernado, levita de patro de lernejanoj". La verko eldonighos
auguste de 2001. En la libro oni rimarkos la teorion kaj vidpunkton
de la autoro, kies chefa enhavo estas trejni la infanojn en
lernado, por ke ili atingu la normojn de rapideco, inteligenteco
kaj minimuma kvanto da eraroj, kaj gvidi ilin en gaja lernado.