Edzigho estas
plej ghojinda por la chinoj en la vivo. En la edzightago regas
granda gajeco kaj malsamas ceremonioj por ghin festi. Donacante
memorajhon au monon al la novgeedzoj, oni diras al ili: "Gratulon
al vi!" Kaj la geedzoj: "Koran dankon!"
TAKSIOJ
EN EDZIGhTAGO
Multaj chinoj
kredas, ke geedzigho en bonaugura tago garantios al la geedza
paro felichon dum ilia tuta vivo. En la pasinteco, por elekti
bonauguran tagon oni petis helpon de divenisto. Demandinte la
gefianchojn pri la jaro, dato kaj horo de ilia naskigho, li
divenis la edzightagon plej favoran al ili, en kiu la dio de
la felicho kaj la fianchino sin trovos en sama direkto. Sed
nun estas facile elekti bonauguran tagon. Taugas kiu ajn dato,
se ghi entenas la ciferon 8 au 9, kaj la oka au naua monato
estas multe shatata, char 8 prononcighas chinlingve kiel ba,
kiu homonimas al la china vorto fa (richigho), kaj 9 -- kiel
jiu, kiu homonimas al la china vorto jiu (longe). De augusto
1998, sur stratoj de Pekino navetas taksioj por bonvenigi novedzinon
kaj shiajn akompanantojn.
Procesio
de taksioj, luitaj senescepte de familianoj de la novedzo, konsistas
el 8, iam ech el dekoj da autoj. Kaj la unua personauto, kiel
vojgvidanto, estas ornamita per floroj kaj granda ideogramo
el rugha papero kun la signifo de duobla ghojo.
De la lastaj
jaroj furoras la nomita procesio. Antaue, oni uzis palankenon
por bonvenigi novedzinon. Shi sidis en la rughbrodajha kamero
sur la palankeno, shultre portata de 8 fortuloj per lignaj stangoj.
Akompanate de tamburado kaj gongado, la palankeno iris rekte
antau la domon de la novedzo. Kun malapero de tia palankeno
eksmodighis ankau la rilata ceremonio. Nun personauto anstatauis
la palankenon, kio favoras taksi-kompaniojn. Ghenerale, en la
bonauguraj tagoj multaj taksioj estas uzataj por nupto.
LAUMODAJ
NUPTOJ
En 1840 reghino
Viktoria en blanka gazrobo aperis en sia nupto. Poste, la europstila
novedzina gazrobo modighis en la nupto de la Okcidento. En la
30-40-aj jaroj ankau en Chinio ekfuroris la moro por novedzino
porti tian robon en nupto. De la lastaj jaroj la gazrobo estas
multe shatata de chinaj novedzinoj. Ili portas ghin ne nur en
la geedzigha ceremonio, sed ankau sin fotas en ghi kontrau miloj
kaj ech dekmilo da juanoj. Iu novedzino diris: "Kun paso de
tempo mi farighos maljunulino. Tamen sur la foto mi estos juna
por eterne." Shia patrino diris: "Geedzigho okazas nur unufoje
en la vivo. Nun ni vivas bone kaj ni intencas soleni la nupton
de nia solfilino."
Popularighas
ankau nupto en granda hotelo. Nuptoj ne estas tute samaj. Al
iuj plachas europa ceremonio, en kiu estas muzikludo, mallonga
parolo de geedzigh-atestanto, interkonsento de novgeedzoj pri
dumviva edzeco kaj ties intershangho de fingroringoj. Kompreneble,
tio ne estas chio. Kiel simbolon de dumviva edzeco iu novedzino
donacis al sia edzo la shuetojn, kiujn shi portis en la tempo,
kiam shi lernis iradon: "Mi, kiu portis la shuetojn siatempe,
plenkreskis kaj de nun akompanos vin dum la tuta vivo." Al aliaj
plachas antikva china ceremonio, en kiu estas riverenco al la
chielo, tero kaj gepatroj kaj reciproka riverenco de la novgeedzoj
mem.
Laumodaj
nuptoj profitigas komercistojn. Oktobre de 1998 multaj kompanioj
de Shanhajo kune okazigis nupton por 999 paroj da novgeedzoj
kaj donis al ili servojn pri acheto de domo kaj dotoj, mendo
de geedzigha festeno, ekskurso en la miela tempo kaj asekuro.
Samtempe kun tio, 36 paroj da chinaj novgeedzoj turismis sur
la insulo Pulau Sentos de Singapuro. Kiam iliaj vestoj kaj shuoj
estis malsekigitaj de akvo shprucinta el la Fontano de Felicho,
alinome, Fontano de Richajho, iliaj nomoj videblis sur la akvo-ekrano
per laserradioj...
EN
MIELA TEMPO
Paro da novgeedzoj
faris vetkuron en la nupto. Lau interkonsento, kiu sukcesos
en la kuro, tiu mastros la familion. Kompreneble, la novedzo
kuris pli rapide ol la edzino. Neatendite, kiam li estis atingonta
la finon, li subite returnis sin kaj, preninte shin en la brakojn,
pafis sin al la fino. Nun en Chinio multas tiaj gejunuloj. Ili,
liberaj de rutinaj kutimoj kaj strebemaj al afekcioj, okazigas
sian nupton sur Gobio kaj krutajho, en la aero kaj sub akvo
kaj komencas la mielan tempon per parashutado, subakvigho kaj
dekrutajha saltado malsupren.
"Efektive,
ni ne intencas partoprenigi tiom da personoj en monotona nupto
en hotelo," diris iu novedzino. Timema, shi tamen ellernis suprengrimpadon
sentime en sia miela tempo. "Mi tion faris kune kun mia edzo.
Mi kredas, ke kun li mi timos neniun malfacilon en la vivo."
"La moderna
socio plenas de intensaj konkurencoj kaj strecha vivritmo. Mi
bezonas ripozon. Mi deziregas vojaghi al Tibeto. Por havi longan
libertempon mi decidis edzinighi," diris junulino, kiu deziris
edzinighon kaj samtempe timis ghin. En la miela tempo la pejzagho
de neghkovrita regiono kaj chelokaj naciaj moroj sentigis al
la novgeedza paro la esencon de la vivo: Ordinareco estas vivo.
Hejmen reveninte, ili prenis ordinaran manghon en la malgranda
restoracio Hejmloko kaj ekhavis la senton esti hejme.
Alia novgeedza
paro diris: "Niaj gepatroj preparis chion kaj ni ne sciis, kion
ni devas fari mem. Ni do decidis pasigi la mielan tempon en
la dezerto Taklimakan, alinome Maro de la Morto, en nordokcidenta
Chinio. Kune kun turisma grupo ili transiris la dezerton Lop
Nur sur la antikva Silka Vojo. En la geedzigha nokto ili ne
estis akompanataj de floroj, vino kaj siaj parencoj, tamen ili
kvazau audis la severan averton de la naturo: "Se vi volas gefilojn,
amu chiujn estajhojn en la naturo."
Eble tiuj
gejunuloj estas pledantoj por neluksa nupto. Lau ili, nupto
devas esti modesta, sed diferenca de tiu en la 50-70-aj jaroj.
Tiam novgeedzoj faris registrighon che instanco pri geedzigho
kaj regalis siajn parencojn kaj amikojn per bombonoj, kio finis
la nupton. Lau statistiko, en la 50-60-aj jaroj chiu paro da
novgeedzoj en Chinio elspezis averaghe 362 juanojn por geedzigho,
en la 70-aj jaroj 1.3 mil juanojn, en la 80-aj jaroj 5.5 mil
juanojn kaj en la 90-aj jaroj 21 mil juanojn. En 1998 la elspezo
por tio estis inter 50 mil kaj 200 mil juanoj. Plejparto de
la pledantoj por neluksa nupto estas bone salajrataj intelektuloj.
Ili opinias, ke la ideala edzeco ne sin bazas sur europstila
novedzina gazrobo kaj luksa festeno. Ili alte taksas la kvaliton
de nupto.
Oktobre de
1998, 33 paroj da novgeedzoj de Jiangsu, orienta Chinio, donacis
monon el sia kaso de geedzigho por plifirmigi la grandan digon
de Yangzi-rivero. Paro da novgeedzoj okazigis sian nupton sur
la granda digo de Yangzi-rivero. Vizaghe al la torenta inundo,
la novedzo, kiel batalanto kontrau la inundo, donis savjakon
al sia novedzino. Surmetinte ghin sur sin, shi tuj komencis
la mielan tempon kaj alighis al la vico de batalantoj.