La
kovrilpagho de "El Popola Chinio", 9-a numero, 1990, montras
scenon el la festa kunveno por la 40-jara jubileo de EPCh: kelkaj
chinaj junuloj gaje babilas kun franca leganto.
Inter la
junuloj estas mi, mia kunlernantino Xiang Hong k.a. Tiam ni
ankorau studis en la E-kurso de la Pekina Disaudiga Instituto.
Ni antauvidis, ke ni probable laboros por EPCh, sed tute ne
atendis, ke niaj figuroj aperas sur ghia kovrilpagho. Jen la
sorto! Ni jam oferis nian plej belan junecon al EPCh, kaj tre
vershajne, nia tuta vivo estos dedichita al nia verda movado.
LA
PLEJ JUNA GRUPO
En 1991 ni,
8 kunlernantoj, alighis al la stabo de la China Esperanto-Ligo
(ChEL), redakcio de EPCh kaj China Esperanto-Eldonejo (ChEE),
en kiu tiam ni estis la plej juna grupo. La Esperantujo estas
granda familio, kaj ni sentas, ke la redakcio de EPCh tre similas
al familio -- niaj antauuloj favoras nin kiel gepatroj, kaj
ni estas la plej junaj infanoj de la "familio".
En nia 8-kapa
grupo la plej juna aghis 21 jarojn kaj la plej agha estis 23-jara.
En la redakcio de EPCh Wang Hanping apartenas al nia generacio,
tamen li meritis esti nia "antauulo". Li estas klera kaj kvieta
junulo el suda Chinio. Jam en 1988 li membrighis al la redakcio
de EPCh. En kunlaboroj ni konigis nian respektivan vojon al
la redakcio.
Por chinoj
Esperanto estas sufiche malfacila preskau same kiel aliaj fremdaj
lingvoj, char la china lingvo havas tute alian strukturon. Do,
levi la lingvan nivelon por profesie labori por EPCh bezonas
specialan studadon. Ekz. mi kaj miaj kunlernantoj estis kulturitaj
de akademiano Laulum de 1989 ghis 1991. S-ino Tan Xiuzhu, prezidantino
de ChEL, kaj kelkaj aliaj laborantoj de EPCh, ChEL kaj E-sekcio
de la China Radio Internacia studis en speciala kurso en la
60-aj jaroj. Kaj ankau iuj, kiuj elstarighis en lokaj kursoj,
ekz. Wang Hanping, alighis al la stabo.
Antau la
71-a UK en Pekino en 1986 funkciis multaj E-kursoj en diversaj
lokoj de Chinio. Wang Hanping, kiu tiam studis en la Nankina
Universitato, interesighis pri la interna ideo de Esperanto
kaj eklernis la lingvon en koresponda kurso. En 1988, pro lia
bona studo de la lingvo, la estraro de EPCh invitis lin labori
en la redakcio.
Kiam ni venis
al la redakcio, li jam povis bone plenumi sian taskon. Kaj ni,
8 junuloj, devis komenci de la plej bazaj laboroj, ekz. tajpado
kaj provlegado. Tamen ni rapide progresis en la movado, en eldonado
de nia revuo kaj Esperantaj libroj kaj en korespondado kun alilandaj
legantoj...
KRESKI
EN LA MOVADO
Komence de
1992 kelkaj el nia juna grupo partoprenis la 2-an Chinan Kongreson
de Esperanto en Tangshan. Tio estis la unua granda kongreso
por ni. En interparolado kun e-istoj el diversaj partoj de la
lando ni havis novan konon pri nia laboro. Wang Hanping kiel
raportisto verkis raportajhon pri la kongreso kaj multajn artikolojn
pri E-movado por EPCh. Ni tre enviis lin kaj ankau ni klopodis
fari ion, ekz. skribi ion por "La Mondo", organo de ChEL en
la china lingvo kaj Esperanto.
En Chinio
junaj e-istoj aktivas en multaj lokoj, sed antaue ne estis landa
junulara asocio, respondeca pri kunordigo de diversaj grupoj
enlande kaj kontaktado internacie kun TEJO kaj alilandaj junularaj
asocioj. Dank' al la inspiro kaj subteno de Sabira, tiama vicprezidanto
de TEJO, kaj la estraro de ChEL, fondighis en marto de 1993
la China Junulara Esperanto-Asocio (ChJEA), kiu ighis landa
sekcio de TEJO. Mi kaj miaj kunlernantoj, Wang Jianbing, Sun
Aijun, Xiang Hong kaj Yin Qin elektighis kiel estraranoj de
ChJEA. Kune kun junaj komitatanoj kaj aktivuloj en multaj lokoj
de Chinio ni malfermis novan paghon de la junulara Esperanto-movado
en Chinio.
ChJEA ekaktivis
diversflanke: ghi okazigis kunsidojn kaj sendis reprezentantojn
al IJK en Koreio, kie junuloj el Chinio, Japanio kaj Koreio
multe kunlaboris kaj diskutis. Ili atingis interkonsenton, ke
la Komuna Seminario (KS) de japanaj kaj koreaj junuloj estu
renkontigho de junuloj de la tri landoj.
Auguste de
1995 okazis en Tianjin, Chinio, la 14-a KS. Unuafoje kunvenis
junuloj el Chinio, Japanio kaj Koreio. ChJEA estis la chefa
organizanto de la 14-a KS. Ni, junuloj el la redakcio de EPCh,
multe laboris por ghi, levis nian lingvonivelon kaj akiris sperton
pri la movado.
La oran tempon
de nia vivo ni dedichis al nia verda movado. Sun Aijun multe
verkis por EPCh; Wang Jianbing redaktis "La Mondo" kaj ankau
kunorganizis landajn kaj internaciajn E-renkontighojn; Yin Qin
unue laboris en la oficejo de ChEL kaj poste tradukis por EPCh
kaj nun estas unu el la estraranoj de ChEE; Xiang Hong nun respondecas
pri kelkaj rubrikoj de EPCh.
PLI
JUNAJ KOLEGOJ
En 1997 Chen
Ji, Liu Zijia kaj Jiang Limin farighis novaj "familianoj" de
la redakcio de EPCh. Ili venis en la ghusta tempo, kiam la redakcio
bezonas novan forton.
En la reformado
kaj pordomalfermo multe shanghighis la koncepto de chinaj junuloj
pri elekto de profesio. En la merkata sistemo junuloj preferas
esti jhurnalisto de famaj amaskomunikiloj, anoncisto de TV-stacio
au oficisto de granda kompanio. Estas fakto, ke kompare kun
la ofico en la redakcio de EPCh, iliaj postenoj alportas pli
grandan enspezon kaj ricevas pli altan takson de la publiko.
Iuj el la junuloj en la redakcio de EPCh kabeis kaj ekhavis
novan bone salajratan postenon. Mi kore deziras, ke tiuj miaj
kunlernantoj kaj kolegoj sukcesu en la nova kampo. Mi ankau
ghojas, ke ili diskonigos Esperanton al pli da rondoj. Tiuj,
kiuj nun daure laboras en la redakcio, havas pli da tasko sur
siaj shultroj.
Ni ne forlasis
EPCh pro amo al Esperanto kaj ankau pro la familieco de la redakcio
de EPCh. Verdo simbolas esperon, kaj la pli junaj kolegoj alportas
esperon al nia verda movado.
Chen, Liu
kaj Jiang estas felichaj, char ili jam de la komenco povas multe
sin kulturi per gravaj taskoj kaj ricevi direktadon de la veteranaj
laborantoj, kiuj tre volontas doni sperton kaj sciojn al la
juna generacio.
En 1998 okazis
en Pekino la 17-a KS. Jen nova defio por ni. Kun sperto de la
15-a KS kaj helpo de tiuj tri junaj e-istoj, ni prezentis pli
sukcesan seminarion al la partoprenantoj. Amikoj el Japanio
kaj Koreio gratulis nin pro la organizado. En libertempo ni
invitis la partoprenantojn viziti la oficejojn de ChEL, EPCh
kaj ChEE. Kun fiero ni rakontis al ili la labor-sistemon, montris
la novan komputilon kaj la iam tre utilan tajpilon, rekomendis
E-librojn kaj freshan numeron de EPCh... Chio chi enhavas nian
shviton.
Ni dedichis
nian belan junecon al EPCh kaj la Esperanto-movado. Ni devas
konfesi, ke ankau Esperanto donis kaj donas multon al ni. Ni
estas tre felichaj, ke en la 50-jara historio de EPCh estas
ankau niaj kontribuajhoj.