Wang Xuan,
membro de la China Akademio de Sciencoj, profesoro de la Pekina
Universitato, inventinto de kompost-sistemo por chinaj ideogramoj
de la Kooperativo (Grupo) Fonder de la Pekina Universitato.
Estas li, kiu ekutiligis komputilon en eldonado chinlingva.
Per komputiloj, sennombraj chinlingvaj jhurnaloj kaj gazetoj
nun povas montri pli belajn kaj modernajn paghojn al la legantoj.
Tion oni shuldas al Wang Xuan. Pri siaj atingoj li tamen havas
tre prudentan komprenon. En la Pekina Universitato li faris
jenan prelegon, humuran kaj korvershan, en kiu li montris esperon
al junuloj. En Chinio tre popularighas la vortoj: "La mondo
estas via kaj ankau nia, sed finfine estos via. Vi junuloj,
plenaj de vivfresheco, estas en la tempo de florado, kvazau
la suno je la oka au naua horo en la mateno. La espero estas
metita sur vin." La prelego de Wang Xuan havas la saman sencon.
Yu Tao
Mi estas
jam 61-jara. Antau kvin jaroj mi ne plu laboris en la fronto
de tekniko kaj en la pasinta jaro iom post iom forlasis la administran
taskon. Bill Gates diris: "Estas neimageble, ke pli-ol-60-jarulo
estu estro de Microsoft." Same, estas neimageble, ke 61-jara
maljunulo gvidu la Kooperativon Fonder. Foje anoncisto de la
Pekina Televida Stacio petis min priskribi min mem per unu frazo,
kaj mi diris: "Mi estas arkaika sciencisto, kiu iam multe klopodis
kaj akiris sukceson, kaj nun falis de sur la kulmino kaj ne
plu povas sekvi la progreson de nova tekniko."
Iuj aferoj
en la mondo estas tre chagrenaj kaj komikaj. 26-jara, mi staris
en la teknika fronto kaj estis en mia unua kulmino de kreivo,
sed oni ne alte taksis min. 38-jara, mi min okupis pri laser-elektronika
kompostado por chinaj ideogramoj. Mi eltrovis novan teknikan
vojon. Tiam oni nomis min teknika autoritatulo, char en tiu
kampo mi sciis pli multe. Sed bedaurinde, oni ofte neglektas
ordinarajn homojn. Oni kutime donas multon al famuloj, kvankam
ili jam havas sufiche multe, kaj donas nenion al la senfamaj.
Nun oni shatas diri: "Sub la gvido de Wang Xuan..." -- fakte
mi gvidis nenion, la laboron faris aliaj. Kiam mi laboris en
la fronto, tiam oni ne atentis nek rekonis min. Kaj tiam la
shajnaj "autoritatuloj" ofte "gvidis" min -- sed fakte ili konis
la teknikon multe malpli ol mi. Mi ne havis la intereson klarigi
al tiuj, kiuj ne komprenis min. Ili tute ne sciis kion mi faris.
Kiam mi estis
61-jara, la kulmino de mia kreivo jam pasis. Post mia 55-jarigho
mi ne plu havis novan atingon, sed de 1992 mi ricevis tri titolojn
de akademiano. Tio estas stranga. Kio estas akademiano? Se oni
pensas, ke chiuj aktualaj akademianoj estas autoritatuloj kaj
reprezentantoj de sia fako, tio estas miskompreno. Ekz. mi ne
estas autoritatulo, char mi estas for de la fronto jam de 5
jaroj. La komputila tekniko progresas tre rapide, pri tio junuloj
havas sian avantaghon. En la rondo de komputila tekniko malmultas
autoritatuloj pli-ol-60-jaraj! (Ridoj, longa aplaudado)
Kiam mi fakte
estis teknika autoritatulo, tiam tion oni ne rekonis. Kaj nun
oni rigardas min kiel autoritatulon, sed mi jam ne plu laboras
en la fronto. Lastatempe mi ofte rakontis pri miaj travivajhoj
en diversaj okazoj, tial oni diris: "Wang Xuan, mi vidis vin
en televido!" Mi diris: "Se iu sciencisto ofte aperas en televido,
tio signifas, ke lia scienca vivo preskau finighas." (Ridoj,
longa aplaudado)
Tiuj, kiuj
laboras en la fronto, tute ne havas tempon por akcepti intervjuon.
Antau 1992 mi malofte akceptis televidajn intervjuojn. Kaj nun,
nia kompanio Fonder bezonas, ke mi ofte aperu en amaskomunikiloj.
Do, tio estas komprenebla. Se junuloj ofte aperas en televido
por distrumpeti sin, ili estas senesperaj.
Estas eraro
preni mian autoritatecon pasintan por la estanta, ech por la
estonta -- iuj ech opinias, ke mi povas orienti la estontecon!
(Ridoj)
Kion signifas
akademianeco? Estas honora takso al tiu, kiu pene laboris, multe
kontribuis al la socio kaj nun estas maljuna. (Ridoj, longa
aplaudado)
Escepto estas
al junaj akademianoj. Pri la komputila tekniko, estas malfacile
por maljunaj akademianoj superi la junajn. Tamen pri agrikulturo,
arkeologio, medicino k.s. la spertoj de maljunaj fakuloj estas
tre gravaj. Ekz. akademiano Yuan Longping aghas pli ol 70 jarojn,
sed nun li havas multajn novajn atingojn en agrikulturo.
Iom post
iom mi ighis famulo. Mia kontribuo malmultighas, sed mia renomo
grandighas. Kio estas la diferenco inter famulo kaj ordinarulo?
Iu artikolo diras: objekto uzita de famulo farighas memorindajho,
tiu de ordinarulo -- forjhetajho; kiam famulo chiamaniere sin
pravigas, oni rigardas lian parolon elokventa, sed tiun de ordinarulo
-- tro obstina; kiam famulo manpremas kun aliaj, oni rigardas
lin facile alirebla, sed ordinarulon -- flatema; se famulo sin
vestas malorde, oni prenas tion kiel stilon de artisto, sed
por ordinarulo -- malorda; drinkas famulo -- heroe kaj brave,
ordinarulo -- avide kaj ache. Konsciante tion, mi nun klopodas
teni la animstaton de ordinarulo.
Multaj iniciatintoj
de entreprenoj kaj inventintoj estas malpli-ol-45-jaraj. El
la tri iniciatintoj de Intel, unu estas 31-jara kaj la aliaj
du malpli-ol-40-jaraj. 22-jara junulo lanchis la kompanion Apple.
19-jara, Bill Gates fondis Microsoft. La iniciatinto de "Yahoo!"
tiam estis nur 29-jara. Ni devas koni la tendencon kaj subteni
la junulojn.
Mi tutkore
kaj tutforte helpas junulojn. En universitatoj, instruistoj
de pordoktorighaj studentoj mem estas studintoj kaj komprenas
la penadon de junuloj. Tial mi proponas, ke se ili ne multe
partoprenis esploran laboron de siaj studentoj, iliaj nomoj
ne aperu en la esploraj raportoj de la junuloj. En iuj raportoj
ofte legighas: "Sub la gvido de Wang Xuan..." Pri tio mi konfesas,
ke mi multe ekspluatas la junulojn, sed tio ne estas mia intenco.
Bone konante tion, ili restas grandanimaj kaj pardonemaj al
mi. (Ridoj) Ni devas doni al junuloj shancon kaj pushi ilin
al la fronto. En Chinio oni adoras famulojn kaj tro atentas
la rangon. Ni devas liberighi de tiu kateno. Lau mi, subteni
kaj helpi junulojn estas konforme al la historia tendenco.