Liu
Siying, kiu partoprenis sinbruligon sur Tian'anmen-placo en la antauvespero de
la Printempa Festo, mortis en Jishuitan-hospitalo en 17-a de marto. Shi havis
nur 12 jarojn.
La kuracistoj de la hospitalo
analizis, ke shi mortis de akuta miokardiito.
La
respondeculo de la brulvunda fako de la hospitalo diris, ke la vizagho, manoj
kaj malsupraj membroj de la knabino estis brulvunditaj je la 3-a grado kaj la
areo de la brulvundo atingis 40% kun ektropio kaj malfacila spirado, kaj shiaj
fingroj fundamente detruighis de la brulado. La kuracistoj kelkfoje faris trakean
tranchon kaj hautan grefton che la busho, okuloj kaj malsupraj membroj. La brulvundita
loko plejparte rebonighis. Sed gravaj brulvunditoj bezonas 2-3 monatojn por eldangherighi.