En
la tagmezo de la 16-a de februaro, sur malvigla strato Wanshoulu,
Pekino, viro vershis sur sin botelon da benzino kaj faris fajron.
Policanoj atingis la lokon nur 3 minutojn post lia sinbruligo,
tamen jam malfrue. Kiam la policanoj estingis la fajron kovrantan
la korpon de tiu viro, li jam mortis.
Je
5 metroj for de lia kadavro oni rimarkis lian identigan karton, loghantaran libreton
kaj testamenton. La mortinto nomighas Tan Yihui el Changde, Hunan-provinco. Li
aghis 25 jarojn. En la testamento li diris: "Mi volas perfektighi. Mi volas
levighi al la chielo." "Neglekti la morton kaj vivon kaj perfektigi
sin, tio ne estas komprenata simple kaj mekanike. Ordinaruloj certe maltrankvilas
antau la morto."
Jhurnalisto
vizitis la familion de Tan Yihui en Changde. Lia patrino, Wu
Sixi kun okuloj, rughighintaj de plorado diris al li: "Mia
filo estis tre bona, tamen de post kontakto kun du herezaj libroj
de Li Hongzhi, li sin ekkashis dome. La damninda Li Hongzhi
mortigis mian filon, portis malfelichon al multaj familioj.
Kial li ne mortigis sin por perfektigho?"
Avino
de Tan Yihui estas 91-jara. Ankau shi ne povis deteni sin kaj diris: "Mia
nepo estis bona knabo. Sed ekster mia atendo la damnindaj libroj de Li Hongzhi
sorchis lian animon. Li Hongzhi estas vere damninda."
La
patrino kaj avino de Tan vivas kune. Lia patrino nun aghas 48 jarojn sen regula
enspezo. Tan vivtenis la familion per cirado sur strato. Char li estis bela kaj
afabla, tial multaj bone memoras lin.
En 1997 Tan
hazarde achetis du librojn pri Falungong surstrate. Li legis la librojn ofte ghis
profunda nokto. Komence la patrino opiniis, ke li lernas utilajn sciojn, sed poste
dubis, char lia filo ne plu volis kontakti aliajn kaj farighis pli kaj pli izolita
kaj ofte meditis sidante kun krucitaj kruroj murmurante ion. La patrino opiniis,
ke eble la filo deziras edzinon kaj tial shi petis svati lin, tamen li rifuzis
kategorie, dirante, ke li kredas je Falungong ekskluzive.
La
15-an de februaro, Tan diris al la patrino, ke li veturos al suda Chinio por laboro,
sed efektive, li trajne veturis al Pekino kaj atingis ghin je la 6-a horo de la
sekvanta mateno. De la testamento oni scias, ke jam antau longe li decidis chieliri
por perfktigho lau Li Hongzhi.