MALFELIChAJhO
Posttagmeze
de la 23-a de januaro, Tian'anmen-placo en Pekino.
Sceno
1. Je la 2-a kaj 41 minutoj posttagmeze, nordoriente de la placo, pli-ol-40-jara
viro sidis kun la kruroj krucitaj, vizaghe al nordokcidento kaj vershis likvajhon
el verda botelo sur sian korpon. Flamo tuj levighis. En la flamo li kriis el sia
tuta gorgho: "La universa legho estas praktikinda por chiuj." Vidinte
tion, 4 dejhorantaj policanoj tuj kuris al li, tenante fajrestingilon. Spite la
flamon, iu policano pafis sin tien kaj kovris la kapon kaj korpon de la sinbruliganto
per fajrestinga tapisho, dum la sinbruliganto daure kriis, forte forpushante la
tapishon por rifuzi la savon. En la dauro de malpli ol unu minuto la policanoj
eluzis 4 fajrestingilojn kaj finfine estingis la flamon sur la korpo de tiu viro.
Sceno
2. Preskau samtempe kun tio, en norda parto de la placo, 4 virinoj ekbruligis
benzinon sur sia korpo kaj la dancantaj flamoj farighis pli kaj pli fortaj, blovate
de la vintra vento. En la sama momento ili farighis fajraj globoj. Ili dolore
kuras sur la placo, korshire kriante. Brulanta maldika knabineto kun ploro kriis
al la alrapidanta policano: "Ochjo, savu min!"
Sceno
3. En la sama momento en nordoriento de la placo mezagha virino subite elposhigis
plastan botelon Sprint, rapide trinkis kelkfoje la likvajhon kaj vershis ghin
sur sin. La malagrabla benzina odoro tuj disportighis. Dejhoranta policano senhezite
pafis sin al shi, forprenis shian fajrilon kaj ghustatempe chesigis shian provon
de sinbruligo. Shi tamen kriis: "For de mi! Lasu min chieliri! Mi chieliru!"
Sceno
4. En nordokcidento de la placo, dejhoranta policano rimarkis du plastajn botelojn
Sprint plenajn de benzino su la korpo de la maltrankvila mezagha viro, en kies
posho estis ankau fajrilo kaj lamenrazilo.
En tiu
okazajho unu virino mortis de sinbruligo, 4 serioze brulvundighis kaj 2 aliaj
ne sukcesis en sinbruligo pro ghustatempa haltigo.
URGHA SAVO
Post
malpli ol 7 minutoj tri ambulancoj de la Urghsava Centro de
Pekino atingis la placon kaj portis la brulvunditojn al Jishuitan-hospitalo,
la plej bona hospitalo en Pekino por kuraci brulvundon.
Inter la brulvunditoj
la 19-jara studentino Chen Guo estis plej serioze vundita. La areo de shia brulvundo
atingis 80% kaj brulvundo de la tria grado estis 5%, dum shiaj kapo kaj vizagho
estis brulvunditaj je la 4-a grado. Shi estis en shoko.
La
12-jara knabino Liu Siying estis brulvundita je 40%. La brulvundo de shiaj kapo
kaj vizagho estis de la 4-a grado kaj shiaj vizagho kaj manoj fundamente detruighis
de la brulado.
Ankau
Hao Huijun kaj Wang Jindong ricevis enspiran vundon kaj seriozan
brulvundon.
Jishuitan-hospitalo
tuj fondis urghsavan grupon el eminentaj fakuloj kontrau brulvundo kaj faris partiklan
hautan grefton. En la savado la brulvunditoj bezonis urghan sango-transfuzon.
Helpate de koncernaj departementoj oni prenis 10 000 mililitrojn da plasmo kaj
milojn da ml. da sango el la centra sangprovizejo de Pekino. Multe da kuracistoj
kaj flegistinoj, ghuantaj feriojn de la Printempa Festo, tuj revenis al la hospitalo
por la urgha savado.
La hospitalo cedis specialajn
chambrojn, kie oni faras 24-horan kontrolon kaj flegadon.
Char
la vundo estis ekstreme serioza, Chen Guo povis engluti nur iomete da lakto. Flegistino
do nutris shin guton post guto el lakta botelo. Foje Chen Guo subite ruktis sufokite
kaj spasme konvulsiighis. La malpurajhoj komplete shprucighis el shia gorgho sur
la vizaghon de flegistino Hai Xiufang. La flegistino lavis sian vizaghon kaj daure
nutris shin. La blindighinta knabino Liu Siying en doloro murmure esprimis deziron
havi pupon. Flegistino tuj achetis por shi ludilon ursido, kiu povas audigi belan
muzikon. Chiufoje, kiam oni faris al shi injekton, oni disaudigis la muzikon por
mildigi shian doloron.
Dank' al plenenergia savado
far la kuracistoj kaj flegistinoj, la brulvunditoj jam travivis shokon. La direktoro
de Jishuitan-hospitalo diris, ke kvankam la stato de la brulvunditoj estis stabila
pro la urgha savado, tamen tio ne signifas, ke ili estas komplete savitaj, char
plurfojaj elcikatrigho kaj hauta grefto atendas ilin, dume ili eble suferos de
kolapso de pluraj internaj organoj, infekto, hemoragio kaj aliaj dangheroj, tial
oni ne povas diri, ke ili jam elliberighis el danghero. Nun ili estas daure kuracataj
en la hospitalo.
FONO
Esplorado konstatis,
ke tiuj 7 homoj, kiuj volis sin bruligi, chiuj venis el la urbo Kaifeng, Henan-provinco.
Ili chiuj estis Falungong-maniuloj. Wang Jindong, organizanto kaj partoprenanto
de tiu evento, komencis sin ekzerci per Falungong en 1996. La 19-an de decembro
de 2000 li kun siaj du aliaj familianoj venis al Tian'anmen-placo kaj elmontris
transversan tukon por propagandi Falungong.
S-ino
Hao estis muzika instruistino en mezlernejo. Shiaj kolegoj diris, ke antaue shi
estis diligenta en la laboro kaj serena en la vivo. Krome, shi estis kantema kaj
dancema. Sed de post 1997, kiam shi komencis sin ekzerci per Falungong, shi farighis
iom post iom silentema, senzorgema kaj malvigla. Influate de shi, ankau shia filino
Chen Guo, studentino 2a-klasa en la Centra Konservatorio en Pekino farighis maniulo
de Falungong. Liu Siying, la plej juna el la sinbruligintoj, estis 12-jara. En
tiu tragiko shi perdis sian patrinon por eterne.
Liu
Baorong, kiu ne sukcesis en sinbruligo, estis laboristino. En 1984 pro laborakcidento
shi forlasis sian laboron kaj oktobre de 1995 komencis sin ekzerci per Falungong.
Koncerne la chi-fojan okazajhon, shi diris: "Li Hongzhi ripetfoje diris,
ke iuj ankorau ne eliris. Se mi ankorau ne eliros, do mi ne efektivigos la veran
perfektighon." Shi opiniis, ke la tiel nomata perfektigho ja estas iri en
paradizon. Tio estas bonega afero kaj kompreneble ne kauzos doloron. Pro tio shi
trinkis benzinon sur Tian'anmen-placo.
La 57-jara
Liu Yunfang estas portempa laboristo. Li diris: "Hejme mi preparis chion
por min bruligi kaj eniri en la paradizon."
PLANADO
Antau
ol veturi al Pekino, ili faris zorgeman preparadon. Ili interkonsilighis pri la
dato kaj loko de sinbruligo. Wang Jindong achetis por ili biletojn por trajn-veturo.
Kunvojaghis ankau s-ino Liu Chunling kaj shia filino Liu Siying. Sur la kajo,
kiam la trajno ekmovighis, tiuj 6 maniuloj diris al alia Falungong-maniulo: "Ghis
revido en la paradizo!"
Matene de la l7-a,
Chen Guo atendis ilin en la Pekina Okcidenta Stacio kaj loghigis ilin en loghdomo,
antaue preparita por ili, kaj planis sin bruligi sur Tian'anmen-placo antauvespere
de la Printempa Festo.
Por garantii la sukceson,
ili malofte eldomighis kaj manghis nur pretajn manghajhojn, achetitajn en proksima
superbazaro. Tiamaniere ili sin kashis 7 tagnoktojn. Najbaro diris: "Ni opiniis,
ke la domo estis vaka. Ni ne vidis homon en ghi."
En
strecha preparado tiuj maniuloj komplete absorbighis en la bela songho pri chieliro.
Ili kuraghigis unuj aliajn. Juna Chen Guo timis, ke la bruligo kauzos doloron.
Wang Jindong konsolis: "Doloro estas sento de karnuloj, sed ni Falungong-ekzercantoj
tion ne sentas kaj ni tuj enparadizighos."
La
56-jara Liu Yunfang konigis al la 12-jara Liu Siying, ke la paradizo estas belega,
chie tie estas oro. La stratoj estas pavimitaj per oro, la arboj estas oraj kaj
chio estas ora. Enparadizighinte, oni farighos regho servata de multaj."
Post
la okazajho, oni trovis en ilia provizora loghejo librojn, sonbendojn, bildbendojn,
magnetofonon kaj cirkulerojn pri Falungong.
Por
sinbruligo ili faris zorgeman preparadon. Wang Jindong, 50-jara, iam laboris kiel
shoforo. Li proponis sin bruligi per benzino. Li kaj Liu Yunfang achetis benzinon,
Hao Huijun achetis lamenrazilojn kaj fajrilojn. Ili tranchis la internan poshon
de mantelo, ligis plastan sakon plenan de benzino al sia talio por facile bruligi
la plastan sakon.
Post plurfoja provado, ili rimarkis,
ke la plasta sako ne estas lik-imuna. Por eviti fushon Liu Baorong proponis uzi
plastan botelon Sprint anstatau plasta sako por teni benzinon. Shi diris, ke la
trinkajho Sprint similas al benzino kaj estas malfacile rimarkebla. Ili decidis
la horon kaj lokon por sinbruligo. Por garantii la sukceson de bruligo, chiu el
ili preparis du fajrilojn.
Antautagmeze de la 23-a
ili achetis keston da trikajho Sprint. Ili elvershis la trinkajhon kaj enboteligis
benzinon. Post tio ili veturis al Tian'anmen-placo per taksio, portante lamenrazilojn
kaj fajrilojn. Char tiam la Popola Halo estis okupata kaj sur la placo estis multe
da automobiloj parkitaj, tiel ke la placo estis portempe fermita. Ili do pasumis
proksime. Posttagmeze, kiam la placo estis malfermita, ili do komencis praktiki
la planon...
Liu Baorong diris, ke lau la plano
en la dua horo kaj duono la sep homoj devis fari fajron en malsamaj lokoj. "Sed
mia horlogho malbone funkciis, vidinte, ke aliaj ne agis, mi do elprenis la botelon
Sprint," shi diris. "Estis policanoj, kiuj savis min."
Liu
Yunfang diris, ke apenau li ekbatis la fajrilon, policano haltigis lin.
PENTO
Rememorante
la absurdan kaj tragikan aferon, Liu Baorong sentis grandan bedauron. Shi diris:
"Lau argumento de Falungong, kiam oni atingas certan nivelon post memkulturado,
che la sinbruligo la fumo devas esti blanka kaj en nur palpebruma dauro oni levighos
al la chielo, tamen mi vidis, ke kiam ili sin bruligis, la fumo estis nigra. Tio
estis tute ekster mia atendo."
"Kio instigis
vin bruligi vin sur Tian'anmen-placo?" demandis jhurnalisto.
"Li
Hongzhi diris en la sutro, ke malzorginte la vivon kaj morton, kaj ne tolerinte,
oni iras al perfektigho."
"Kial vi decidis
agi sur Tian'anmen-placo?"
"Oni diris,
ke maljunulino, Falungong-ekzercanto, en nordoriento de nia lando songhis, ke
sur Tian'anmen-placo estas tabulo kun skribajhoj 'Anoncejo de dischiploj de Falungong',
tial ni elektis tiun lokon."
"Kial vi
kredas shian songhon?"
"Ni ja estis superstichaj
kaj obstinis en tio. Ni opiniis, ke nur en tiu loko ni povos montri, ke ni estas
maltimema je morto kaj povas chieliri al la paradizo."
"Kia
estas la tiel nomata paradizo?"
"Tie chio
estas ora. La stratoj estas oraj, birdoj oraj kaj ankau la homa korpo estas ora."
"Chu
vi kredas nun?"
"Tio estas centprocenta
mensogo."
"Kiel vi rigardas la homan vivon
post tiu malfelicho?"
"La vivo ja esas
valora. Ni ne devas forlasi nian vivon pro adoro al iu ajn. Ni vere eraris. Nun
Li Hongzhi vivas sian vivon feliche, dum ni multe suferas."
En
Jishui-hospitalo la jhurnalisto vidis Chen Guo, kiu brulvundighis tutkorpe. Shi,
bela knabino, antaue bone ludis bivon, sed nun povas komuniki kun ni nur per kapjeso
kaj kapskuo.
"Mi audis, ke en lernejo instruistoj
kaj kunlernantoj chiuj shatas vin."
Shi kapjesis.
"Chu
vi antaue ekzercis vin per Falungong?"
Shi
kapjesis.
"Chu daurigos vian ekzercadon?"
Shi
kapskuis.
"Chu vi bedauras?"
"Ho
vere," shi malfacile elbushigis du vortojn.
"Chu
vi volas ludi muzikilon?"
Shi kapjesis. Tamen
shiaj karbighintaj manoj montris, ke ludi muzikilon por shi estos iluzio.
Liu
Siying, la 12-jara knabino, vivis en la sama chambro kun Chen Guo. En la unuaj
tagoj, post kiam ili atingis Pekinon, ili chiam vivis kune. Sed nun vivante en
la sama chambro, ili ne vidis unu la alian.
"Chu
vi sentis doloron che via bruligho?"
"Tre."
"Sed
kial vi bruligis vin mem?"
"Mi ne sciis,
ke tio kauzos doloron."
"Kia estos la
mondo, al kiu vi deziris iri?"
"Tre bela
mondo."
"Kial vi ne realigis vian belan
songhon?"
"La patrino trompis min."
Kushanta en la lito, shi diris la korshirajn vortojn, kvankam shi estis obeema
knabino.