Organo de publika sekureco konstatis
post enketado, ke en januaro de 2001 Liu Renfang, ensorbighintino de Falungong,
mortis pro malsano, antau ol iri al Tian'amen-placo por "defendi la Darmon"
instigate de la trompo de Li Hongzhi. Shiaj kamaradoj tute ne zorgis shin kaj,
sub la aludo kaj instigo de Li Hongzhi kaj la hereza kulto Falungong, kashe jhetis
shian kadavron en riveron.
Familianoj kaj
parencoj de Liu Renfeng tre malghojis informighinte pri tio. Liu Banglu, shia
edzo, diris kun larmoj: "Falungong estas pereiga kulto, sub ghia shajnigo
de 'vereco, bonkoreco kaj toleremo' kashighas kruelo!"
Liu
Renfang havis felichan familion, kaj la gefiloj jam geedzighis. La edzo sin okupis
pri eta komercado kaj shi mem prizorgis terkulturon kaj bredadon de brutoj. La
familio ghuis pacan vivon. Sed poste Liu Renfang sin ekzercis per Falungong kaj
la familio perdis la ghojon. Liu Banglu rememoris: "Shi forjhetis dommastrumadon,
sin ekzercis per Falungong dum longa tempo kaj achetadis librojn kaj sonbendojn
de Li Hongzhi." Li akuzis: "Liu Renfang suferis trakeito dum longa tempo.
Antaue shi prenadis medikamentojn kaj la malsano estis moderigita. Sed poste shi
ensorbighis en Falungong, rifuzis la medikementojn kaj fine mortis. Lau mi, Falungong
estas pereiga." Bofratino de Liu Renfang diris: "Post kiam Liu Renfang
komencis ekzercadon de Falungong, shi diris, ke shi rompos kun chiuj parencoj
kaj sekvos nur Li Hongzhi. Mortante shi forte tusis, sed shiaj Falungong-kamaradoj
tute ne zorgis shin. Chu ili povus esti kalkulataj amikoj? Kie estas la 'bonkoreco'
de Falungong?"
Familianoj de Liu Renfang admonis
la Falungong-ensorbighintojn: "Cherpu lecionon el la tragedio de Liu Renfang
kaj rompu kun la pereiga Falungong." Ili esperas, ke la registaro kiel eble
plej frue eliminos la socian tumoron Falungong.
La
afero de Liu Renfang vekis grandan resonon de la publiko. La popolanoj kondamnis
la senhomecon kaj kruelecon de Falungong kontrau la homaj rajtoj. En iu virina
labor-edukejo de Jilin-provinco estas 34-jara virino Guo Yaju, kiu antaue estis
ensorbighinto de Falungong. Post televido pri la tragedio de Liu Renfang, shi
sendormis tutan nokton. Shi diris: "La morto de Liu Renfang pli firmigis
mian decidon radikale rompi kun Falungong. Se mi ne frue rompus kun Falungong,
mi certe jam perdus la minimuman homecon." Alia ekzercanto de Falungong Li
Xiaohong diris post informigho pri la morto de Liu Renfang: "La apatio de
la ekzercantoj de Falungong al la kamarado estas pruvo pri la damagho al la vivo
kaj senhomeco de la hereza kulto Falungong."