Mi kaj Falungong -- Pento de studento

    Guan Guan, 20-jara, studento en Pekino. En oktobro de 1997 li ekonis Falungong kaj komencis memkulturi. En aprilo de 2001 li plurfoje venis al Tian'anmen-placo por partopreni en kontraulegha mitingo kaj estis sendita al iu laboredukejo en Pekino. Post dusemajna edukado radikala shanghigho okazis al li. De mania sekvado de Falungong al ghisfunda rompigho kun la herezo, li spertis zigzagan proceson en sia vivo. Ni pli detale konu tiun proceson, kiun multaj sekvantoj de Falungong iam spertris.

Mi trovighis en nebulo

    Che miaj kunlernantoj mi eksciis Falungong kaj mi ghojis, ke mi trovis la veron. En senchesa memkulturado kaj ekzercado, mi turnis mian celon farighi bona homo al celo perfektighi kaj chieliri. Mi disponis pli kaj pli multe da tempo por "lernado de la darmo": mi legis en la hejmo, en la lernejo kaj ech en lecionoj; kaj en feriaj tagoj mi flankenmetis chiujn aliajn aferojn kaj ekskluzive legis la libron "Turnadi Darmoradon" de mateno ghis vespero. Miaj gepatroj ofte atentigis min, ke mia animstato estas anormala. Sed tiam mi opiniis, ke ili ne komprenas min, char ili restas sur "malalta nivelo".

    Vespere de la 25-a de aprilo de 1999 mi estis sciigita, ke chiuj kulturantoj de Falungong kolektighu antautagmeze de la sekvanta tago antau Zhongnanhai (la sidejo de la Centra Popola Registaro de Chinio) por peticio. Mi devas diri la veron, ke tiam mi havis dubon, char en la libro de Falungong mi legis, ke la kulturantoj de Falungong neniam partoprenos en politika afero, sed devas strebi al "vereco, bonkoreco kaj toleremo". Sed mi ne volis konfirmi pensante, ke "la studrondo ne faras eraran decidon". En la sekvanta tagmezo, post ekzameno en la lernejo, mi hastis al Zhongnanhai. Starante sur trotuaro kontrau la pordego de Zhongnanhai, mi estis maltrankvila kredante, ke miaj chagrenitaj gepatroj certe serchadas min. Kiam preterpasantoj demandis min, por kio ni tiel faras, mi chiam respondis, ke ni peticias por la darmo. Sed fakte mi trovighis en nebulo kaj vere ne sciis, kion mi faras.

Mi dronis en dolora kontraudiro

    En julio de 1999 Falungong estis kvalifikita kiel herezo kaj abolita. Mi sentis koleron kaj doloron. Sed tiam mi devis min prepari por enira ekzameno de univesitato, kaj krome mi ne volis teruri la nesanan patrinon, tial mi chesis partopreni en la aktivado de Falungong. Sed pro tio mi baraktis en dolora kontraudiro. Januare de 2001, mi trovis sutrojn de Li Hongzhi pere de interreto. Mi estis forte inspirita de lia 'perfektigho kaj chieliro" kaj decidis eliri por propagandi Falungong kaj atingi "perfektighon". Dum tiu tempo okazis sur Tian'anmen-placo sinbruligo. Sed tio ne konsciigis min kaj male mi kredis la diron de Li Hongzhi, ke tiuj sinbruligintoj ne estis ekzercantoj de Falungong.

    En februaro, marto kaj aprilo de 2001, mi estis "inicita" tra multaj kanaloj kaj "iluminighis", ke mi devas senchese "diskonigi la darmon" en la socio, se mi vere estas dischiplo de Falungong. En aprilo, malgrau la maltrankvilego de la familianoj, mi flankenmetis mian lernadon kaj estontecon kaj plurfoje venis al Tian'anmen-placo por peticii kaj memkulturi sen konsideri, ke miaj faroj jam atencis la leghon de la shtato. Mi firme kredis, ke tiamaniere mi povos "perfektighi" lau la instrukcio de Li Hongzhi. Rezulte de tio mi estis sendita al labor-edukejo por 2 semajnoj.

    Direktorino de mia fakultato de la lernejo venis vidi min kaj demandis: "Vi ekzercantoj de 'Falungong' pretendis, ke vi deziras farighi bonaj homoj, sed via faro multe maltrankviligis kaj chagrenis viajn familianojn kaj proksimulojn, do, chu vi povas esti kalkulata bona homo?" Shi demandis plie, por kio mi ekzercas min per Falungong, kaj mi respondis, ke mi volas "perfektighi kaj diighi". "Sed kiel statos viaj gepatroj, se vi foriros post 'perfektigho'?" Tiun demandon mi neniam konsideris kaj ne povis respondi al shi. Sed samtempe mi iom konsciis mian egoismon.

Mi komencis introspekton

    Che la komenco mi estis opozicia al la edukado kaj ofte refutis en kolero tiujn, kiuj oponis kontrau Falungong. Iom poste mi kvietighis kaj konsciis, ke prava estas la kritiko al Falungong. Pli poste, rigardinte videobendon pri Li Hongzhi kaj leginte rilatajn materialojn, mi iom post iom klarighis kaj komencis dubi pri Falungong kaj miaj faroj.

    Falungong estis ghuste kvalifikita kiel herezo pro la 6 karakterizajhoj. Unue, chiuj sekvantoj de Falungong adoras Li Hongzhi kaj prenas chiujn liajn dirojn darmo kaj vero. Due, Multe da dischiploj de Falungong pendigis en sia hejmo portreton de Li Hongzhi kaj kultas ghin. Chu tio ne estas kulto al religia chefo? Trie, la libroj de Falungong propagandas teismon kaj anarkiismon kaj oponas kontrau sciencoj. Krome, facile rimarkeblas spirita regado de Falungong super la sekvantoj kaj ghiaj libroj pretendis, ke la diroj en la libroj estas absolute ghustaj kaj autoritataj, kaj neniu povas shanghi ilin. Krome la sekvantoj ne devas preni la diron de Li Hongzhi kiel sian, alie ili faros grandan "kulpon". Per tia minaco Falungong facile povas spirite superregi la sekvantojn. Kaj cetere, la organizo de Falungong trompakiris multe da mono pere de vendado de libroj, sonbendoj, videobendoj, kompaktaj diskoj, sidkusenoj, kostumoj k.s.

    Sekreta societigho karakterizas herezon. Falungong ne estas escepto. Li Hongzhi ekskuzis, ke Falungong ne havas organizon, sed fakte Falungong havas perfektan organizan sistemon kaj klaran labordividon interne de la organizo. Alie ghi ne povus altiri milionojn da sekvantoj en la lando.

Mi havas novan konon pri Li Hongzhi

    Post serioza legado de multe da kritikaj materialoj, mi havis novajn konon kaj komprenon pri Li Hongzhi.

    Antaue mi tre adoris Li Hongzhi. En la libroj de Falungong kaj predikado li senkashe au alude kredigis min, ke li venas de tre alta nivelo kaj estas budho posedanta grandegan povon. Tial en legado de la "darmo", kvankam mi rimarkis kontraudirojn kaj renkontis neklarigeblajn demandojn, tamen mi forlasis racian pensadon kaj turnighis al blinda kredo, ke nekompreno pri lia diro estas normala fenomeno, kaj ke mi komprenos post mia atingo de pli alta nivelo. Mi neniam dubis liajn librojn.

    Post serioza legado de multe da kritikaj materialoj, mi havis novajn konon kaj komprenon pri Li Hongzhi. Li samdatigis sian naskightagon kun tiu de Shakjamunio. Li fanfaronis, ke li havas multajn magiajn povojn, ekzemple spirite transporti kaj senmovigi objektojn kaj superregi alies pensadon. Li mensogis, ke li neniam malsanighas. Li hipokrite postulis, ke la direktaj stacioj de Falungong ne pagigu la ekzercantojn sub la preteksto de vendo de materialoj. Sed fakte li trompakiris grandan sumon da mono pere de librovendado kaj predikado en kursoj. Li posedis plurajn domojn en Pekino kaj Changchun (lia hejmloko) kaj plurajn autojn. Enmigrinte en Usonon, li dungis korpogardistojn. Chiuj tiuj faktoj malkashis al mi, ke Li Hongzhi ne estas dio, sed fripono, kiu faras chion por atingi sian celon. Krome, Li Hongzhi havas kashitan politikan celon. Li diris, ke li helpos perfektighintajn dischiplojn chieliri, kio faris senprecedencan fantazion. Poste li senchese diris, ke publike propagandantaj dischiploj estas grandaj, kaj kritikis tiujn, kiuj ne kuraghis publike propagandi Falungong. Trompate de lia "chieliro en luma tago", multaj sekvantoj de Falungong, inkluzive min, blinde eliris por stari kontrau la registaro kaj la socio. En interreto oni povas legi nemalmultajn artikolojn kritikantajn kaj kalumniantajn shtatajn gvidantojn de Chinio. Iuj el la artikoloj diskonigas naturajn katastrofojn kaj homajn subfosadojn. Iliaj enhavoj evidente rilatas al politiko.

    Antaue mi estis ege malkontenta kontrau abolo de Falungong opiniante, ke kredo je Falungong estas problemo de ideologio kaj la registaro ne devas malpermesi, kaj malpermeso de la registaro al sido-striko kaj peticio al registaro de pli alta nivelo fare de ekzercantoj de Falungong estas malkonforma al demokratio. Post edukado mi ekkonis, ke la organizo Falungong serioze damaghis la shtaton, popolon kaj socion. Samtempe mi ekkomprenis, ke mi meritas la punon, ke mi jam malobservis la leghon de la shato. Kaj krome, Falungong malkonsentas, ke malsanuloj vizitu kuraciston, kaj pro tio multe da homoj falis en spiritan obstrukcon, sin mortigis kaj sin vundis. La abolo de la china registaro al Falungong ja estas pruvo pri defendo al la homaj rajtoj.

    De kredo je Falungong ghis forskuo de ghia kateno, mi spertis sukubon. Mi kore dankas chiujn, kiuj prizorgis kaj helpis min.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688