La 30-an de majo la "Kontrauhereza
Legho" estis aprobita de la Nacia Asembleo de Francio. Tio estis la tria
legho kontrau herezoj fare de la franca Nacia Asembleo de post 1995.
Lau
tiu legho, superaj kortumoj rajtas nuligi la herezajn organizojn, kiuj estis kondamnitaj
pro vundo de homa korpo, kontraulegha kuraco, kontraulegha vendo de medikamento,
trompa reklamo kaj kontrabando.
La legho
difinis trompon al "senscio kaj menskripleco" kiel krimon, cele protekti
infanojn kaj handikapulojn, kiuj estas falice atencataj.
S-ro
Jean Pierre-Blad, specialisto de la franca Nacia Asembleo pri herezo, montris:
"Herezo estighis en sekreto kaj kashiteco, evoluas en mallumo, kamuflas per
dio au mistero, kaj ghia unika celo estas kapti potencon kaj monon."