Kio estas Falungong?

    En la mondo trovighas religioj kaj ankau herezaj kultoj. La religioj kaj iliaj eklezioj protektataj de la legho senescepte devas respekti kaj observi la fundamentan moralan kaj leghan ordon de la socio. Tio estas fundamenta postulo de la moderna laulegha regado.

    En Chinio politika potenco estas apartigita de la religioj, kaj budhismo, taoismo, kristanismo, katoliko kaj islamo estas egale traktataj de la registaro, kaj la registaro praktikas la politikon de libereco de religia kredo. Tiuj eklezioj iamaniere sin konformigas al la socia postulo kaj observas la leghon.

    Falungong ne estas religio, sed hereza kulto damaghanta la socion. Tion determinis ghia konduto.

    I. FALUNGONG NE ESTAS RELIGIO

    Kutime la herezaj kultoj emas sin maski per nomo de religio, sin kashi per religiaj nomoj kaj terminoj por distrumpeti kaj oferti siajn "doktrinojn" kalumniante aliajn religiojn kaj subfosante la religian ordon.

    Falungong detruas la religian ordon kaj liberecon de religia kredo sub la shildo de "misiado". Li Hongzhi shtelis terminojn de aliaj religioj kaj distordis la darmon. Li difinis, ke la "darmo de Falungong" estas la "plej alta darmo", "ortodoksa darmo" super chiuj religioj. Por ke la ekzercantoj kredu je "darmo de Falungong", li malpermesis al ili kredi je religioj. Li diris: "La nunaj religioj ne povas savi la homojn, ili ne estas memkulturo, sed malaltnivela ajho." Li arogis: "Budhismo, kristanismo, katoliko kaj ankau judismo kaj iuj aliaj religioj -- mi konsentas -- estis ortodoksaj en la historio. Sed en la hodiaua historia stadio, en la koncepta socio de la modernigitaj nuntempuloj, la homoj jam ne povas kompreni ilin lau sia naturo kaj antikva koncepto... Vi ne povas kompreni ilin, kaj vi ne povos esti savitaj de ili." "Mi atentigas vin pro la timo, ke vi estos preterlasitaj de la religio ne povanta savi la homojn." Li diris plue: "Granda parto de religioj naskighintaj en la kuranta jarcento kaj multaj novaj religioj naskighintaj en diversaj lokoj de la mondo en la pasintaj jarcentoj, estas falsa."

     Chinaj religiuloj montris, ke Falungong estas tute fremda al religio, kontraustara al la religia doktrino kaj estas antireligia. Li Hongzhi malhelpas la vastan religian amason havi normalan religian aktivadon, vundas ilian religian senton en la nomo de la religio, subfosas la konstitucion, la liberecon de religia kredo kaj religian ordon protektatan de la legho, por krei al si la pozicion de plej alta religia fondinto de la mondo. Tio estas tipa kaj ekstrema herezo karakterizita per opono kontrau religio.

    Estas du tre simplaj kriterioj por distingi Falungong disde religioj.

     Unue oni jughu lau la fina kredata objekto. Por distingi religion kun kompleta sistemo dis de supersticho kun kruda formo, oni bezonas nur scii, chu la "plej alta" estas senlima kaj supera dio au limigita utilisma homo. Analizate lau tiu kriterio, Falungong estas nenio alia ol herezkulta organizo en tipo de supersticha kliko el malmodernaj homoj, kaj ghi estas neniel komparebla kun la modernaj religioj. Ghia fondinto Li Hongzhi malestimas chion en la mondo, pretendante, ke li situas super Shakjamunio, Laozi kaj Jesuo, ke li mastras la universon, ke li estas la unika savanto de la mondo, kaj ke nur li povas transigi la "nekuraceblan homaron" en alian "belan mondon". Por Falungong-ekzercantoj ne ekzistas alia fidinda dio, char "chiuj forjhetis la homaron", kaj la senhelpaj homoj nur povas esperi bonkorecon de chiopova "Dio Li", ke li povos doni al la homoj shtuparon kondukantan al la paradizo. Sed fakte Li Hongzhi havas nenian karakteron de dio, char li havas vilaon achetitan per trompakirita mono, frekventas hazardludejojn kaj dibochas en orgojlo.

     Due ni ekzamenu lau socia rolo. La nunaj religioj en la mondo spertis historian evoluon de pli ol mil jaroj kaj formis bonan adaptighemon al la diversaj sociaj fazoj. Ili asimilis kaj enkorpigis multe da spirita richajho de la homaro kaj disvolvas originalajn akordigan funkcion kaj ekvilibrigan sistemon en diversaj sektoroj de la socio, estante grava konsistiga parto de la tradicia kulturo kaj vivmaniero praktikata de la vasta kredantaro. Parto de la ekstrakto de ilia doktrino, la morala richfonto koncentrita de ili, havas pozitivan aktivan signifon por la fundamenta vivo de la socio. Sed la elstara marko de herezaj kultoj estas antisocieco, inkluzive de opono kontrau la fondamenta ordo de la vivo kaj fundamenta morala kriterio. Ili portas al la socio nur detruon, katastrofon, teroron kaj doloron.

    II. FALUNGONG ESTAS HEREZA KULTO

    Hereza organizo estas kontraulegha societo damaghanta la socion, kiun oni fondis sub la preteksto de religio, chigong-o au alia motivo, kaj kiu fabrikas kaj disportas superstichajn herezojn por diigi la chefajn fondintojn, varbas kaj superregas la membrojn kaj sekrete aktivadas.

     Portempe oni ne havas definitivan kaj klaran kriterion kaj difinon por determini herezan kulton, kaj okcidentaj landoj klasifikas herezajn kultojn kiel kulton (kultanta societo), "ekstreman", "detruan", "frenezan" kaj herezan" societon inter la "novaj religioj".

     Post sinteza esplorado al la en- kaj eksterlandaj herezaj kultoj, oni trovis iliajn komunajn karakterojn:

    a. Fondinto-adoro: Fondintoj de herezaj kultoj pretendas sin dio kaj altigas konkretan kaj limigitan homon al absoluta kaj senlima dio, ke la kredantoj kultu ilin kaj senkondiche obeu al ili.

    Ankau Falungong faras diigon de Li Hongzhi kaj pledas por fondinto-adoro. En "Biografieto de S-ro Li Hongzhi" kompilita de la organizo Falungong ili tiel skribis: "En la agho de 8 jaroj Li Hongzhi akiris superan darmon, ekhavis grandan magian povon transporti kaj fiksi objekton per spirito, superregi pensadon de la homoj kaj nevidebligi sian korpon antau la publiko. Lia kapablo atingis superegan nivelon, ke li komplete konscias la veron de la universo, travidas la vivon, antauscias la pasintecon kaj estontecon de la homaro." Li Hongzhi naskighis 1952.07.07, sed por diigi sin, li mensoge datis sian naskighon je la 13-a de majo de 1951, sugestante, ke li "naskighis en la sama tago kun Shakjamunio", ke li estas "transformighinto de la Budho". Kaj poste li ech audacis malrespekti Shakjamunion pretendante, ke Shakjamunio, Laozi kaj Jesuo estas malpli superaj ol li, kaj nur li misias darmon al pli alta nivelo; li povas antauscii la daton de la eksplodo de la terglobo kaj povas ankau malfruigi la eksplodon; li postlasis al la homaro shtuparon kondukantan al la chielo por "transigi la homojn en chielan regnon", kaj li estas "unika" savanto "transigonta la tutan homaron en luman mondon", kaj "superdio" elbushiganta sutrojn.

    b. Spirita superrego: Por atingi la malican celon ke la religiuloj estu absolute fidelaj al ili, la fondintoj de herezaj kultoj praktikas "menspurigan metodon" pere de mensogo, trompo, psika sugesto kaj allogo. Ili superregas la spiriton de la kredantoj timigante, ke "efiko bazighas sur pieco, malefiko venas de nepieco". Kutime ili unue faras psikan ofensivon kontrau la kredantoj, ke ili ripetade rekonu kaj pentu, ke iliaj penso, kredo kaj koncepto en la pasinteco estis eraraj, allogas ilin iom post iom elimini chiujn aliajn kredon kaj penson, eniri en staton de mania kredo al instrukcioj de la fondintoj, kategorie sekvi ilin kaj ghisfunde shanghi sin. Tia spirita superrego perdigas al la kredantoj homan racion, jughpovon kaj ech la memon, kaj dronigas ilin en sorchiteco.

    Falungong unue shajnigas sin prizorgema pri via chagreno, au promesas plenumi vian bezonon en sanigo kaj kuraco de spirita vundo. Post via aligho al ghi, ghi okazigas "studkurson", por ke vi ne kredu plu la aliajn, nek aliajn penson, kredon, doktrinon kaj libron, nek sciencojn kaj medicinon. Ghi postulas, ke vi legu nur ghiajn "sutrojn", milfoje kaj milfoje. Se vi rimarkas, ke ghi ne efikas, ghi tuj kulpigas, ke vi ne estas pia. Li Hongzhi devigas Falungong-ekzercantojn kredi, ke chie kaj chiam estas lia "darma" korpo, kiu superrigardas ilian penson kaj konduton. "Tuj kiam vi ekhavas penson, mia darma korpo perceptas." Se vi "malbone kondutos", la "majstro" ne kondukos vin al alta nivelo, kaj vi ne povos savighi el la "tergloba eksplodo" en la "fino de la mondo".

     c. Teksi kaj disporti herezajn doktrinojn: Sub la flago de religio, la chefoj de la organizo de herezaj kultoj uzurpas religiajn terminojn kaj konceptojn, teksas kaj disportas herezajn doktrinojn, por ke la kredantoj chiam estu en ekstrema timo kaj maltrankvilo, kaj sekve ili povos plifortigi absolutan spiritan superregon al la kredantoj. La plej ofte uzata hereza doktrino estas "fino de la mondo". Per tiaj herezaj doktrinoj, la plej autoritataj fondintoj de la herezaj kultoj povos facile ordoni al la kredantoj fari chion por eviti la "pereon en la fino de la mondo".

    Li Hongzhi teksis kaj disportis multajn herezajn doktrinojn. Li diris, ke baldau venos la "fino de la mondo", ke tiam neniu religia kredo helpos, neniu registaro kapablos subigi, tamen li povos "superregi kaj malfruigi eksplodon de la terglobo". Li galimatiis, ke la ghenerala sekretario kaj la chefministro jam petis lin "malfruigi eksplodon de la terglobo, ju pli malfrue, des pli bone". Li Hongzhi shtelis la budhisman terminon "karma" kaj distorde alinomis ghin "je" (peko). Li diris, ke "virto" estas blanka materio, kaj "je" estas nigra, ke kulturado je Falungong povos altigi la "virton" kaj moderigi "pekon" kaj purigi la kulturanton, "krei sukceson, iluminighon kaj kompletighon", "senmortigi la animon" kaj transigi homojn "en paradizon". Li diris, ke malsanigho estas fatala puno pro la "peko" antau la naskigho, ke malsanigho kaj sufero estas klopodo por "kvitigi la pekon" kaj "pagi shuldon faritan antau la naskigho", do oni ne bezonas viziti kuraciston, nek preni medikamenton kaj kuracon; se ne, tio signifas, ke "vi ne kredas la povon de la kulturado por kuraco de malsano". Se vi "havos ghustan sintenon, kredos la kuracpovon de la kulturado je Falungong, chesos preni medikamenton kaj tute ne zorgos tion, certe iu resanigos vin". Li diris, ke "lia darma korpo" iros "reguligi vian sanstaton". Kiu admonos viziti kuraciston, tiu estos "Mara" (En budhismo "Mara" signifas subfoson, detruon, malhelpon k.s.), ke oni devas rezisti malhelpon kaj subfoson de "Mara" al "Falun-darmo".

    ch. Sekreta societigho: Chiuj herezaj kultoj havas sekretan kaj rigoran organizon kaj kontrauleghe aktivadas pere de sekreta komunikado. Krom la shlosilaj personoj, neniu kredanto scias iliajn internajn statojn. La herezaj kultoj adoras la fondinton, establas gheneralan stabon kaj branchojn. La rangoj estas rigore distingitaj. La kredantoj devas absolute obei la fondinton. Ili ne rajtas perfidi la organizon, alie ili estos malbenataj kaj minacataj.

    Li Hongzhi chiam neis, ke ili havas organizon, kaj diris, ke Falungong praktikas "lozan administradon", ke Falungong estas misiata "de homo al homo" kaj "de koro al koro". Sed fakto atestis, ke same kiel chiuj aliaj herezaj kultoj, ankau Falungong havas severan kaj kashan organizan sistemon por superregi la kredantojn kaj disvolvi kontrauleghan aktivadon. Falungong havas en multaj chinaj provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj 39 gheneralajn progresigajn staciojn, sub kiuj trovighas pli ol 1900 filioj kaj pli ol 28000 ekzercaj punktoj. La gvidantoj kaj plejfideluloj de diversaj rangoj estis nomumitaj de pli supera organizo. Se ili kondutas malbone, la supera organizo rajtas eksigi ilin. Interne de Falungong estas multaj "postuloj", "difinoj", "kriterioj", "reguloj" k.s. disciplinoj, por ke ghia kontraulegha aktivado estu bone organizita, regula, autoritata kaj influa al la socio. Per moderna informadiko, ili disvastigis mensogojn, komunikis dekretojn kaj kovadis diversajn kontrauleghajn aktivadojn. Sekreta ordono de Li Hongzhi povis atingi chiujn "ekzercantojn" en kelke da tagoj.

    d. Trompakiri monon kaj richajhon: La fondintoj de la modernaj herezaj kultoj au postulas, ke iliaj kredantoj oferu sian tutan havajhon, au okazigas diversajn kursojn por kolekti altan pagon de kursanoj, au prifraudas altan pagon pere de la tiel nomata "psika terapio", au vendas je alta prezo diversajn librojn, kasedojn kaj videobendojn, kiujn ili mem produktis.

    Pere de Falungong Li Hongzhi prifraudis grandan sumon da mono, kio estis fakte ekonomia krimo de imposevito. Koncernaj fakoj konstatis post enketado, ke Li Hongzhi kaj liaj samspeculoj okazigis 56 studkursojn de Falungong, pro kio ili akiris 3 milionojn da juanoj sen pagi imposton. Kredindaj atestoj konfirmis, ke Li Hongzhi havas grandan deponon en eksterlanda banko kaj estas suspektinda je impostevito kaj monpravigo.

     e. Damagho al la socio: Chiuj nuntempaj herezaj kultoj estas kontrausociaj, kontrausciencaj, kontrauhumanaj kaj kontrauregistaraj, kaj serioze damaghas la socion.

    Pro Falungong pli ol mil homoj kriplighis, mortis au psike anormalighis. Multaj familioj pereis. Nekompleta statistiko raportis, ke en 29 provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj de Chinio 1660 kredantoj de Falungong mortis pro la ekzercado. El ili iuj mortis au pro sia rifuzo al kuraco, au suferis de akuta malsano dum ekzercado, kaj la aliaj sin mortigis per sinveneno, salto de alta domo, sinpendigo, kushigho sur trako, sinbruligo, sindronigo, ventrotrancho, arteriotrancho, elektrofrapigho, salto de krutajho, sinkripligo kaj sinmalsatigo. Kaj la cifero ne inkludas tiujn, kiuj kriplighis pro vundigho dum ekzercado, psika anormaligho kaj hommortigo.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688