Kathy Lin estas chindevena kanadanino.
Antau nelonge shi publikigis artikolon en semajnogazeto "Chinaj
Elmigrintoj", en kiu shi rememoris sian kontakton kun Falungong
kaj batalon kontrau ghi.
Mi forlasis la felichan vivon
Mi naskighis en Harbin, Heilongjiang-provinco,
Chinio. Aprile de 1995 kune kun la edzo mi elmigris al Kanado
kaj la 13-an de augusto, 2001, mi akiris kanadan shtatanecon.
Hazarde amiko rekomendis al mi la libron
"Zhuanfalun". Tiam mi estis malsana kaj volis resanigi
min per chigong-ekzercado. Ekster mia atendo pro tio
mi dronis en la marcho de Falungong kaj longe ne povis liberigi
min el ghi.
Malgrau firma opono de la edzo, mi
freneze adoris Li Hongzhi. Preskau chiutage mi legis "Zhuanfalun",
verkitan de Li Hongzhi, kaj imite lian tenighon ekzercis min
per Falungong. Mi profunde kredis la absurdajhojn de Li Hongzhi
pri forlaso de la famo kaj profito kaj pri levigho al la chielo
post memperfektigho, kaj en la koro pli kaj pli malproksimighis
de la edzo kaj gepatroj. Mia edzo, kategorie oponanta kontrau
Falungong, foje refoje deadmonis min, sed mi ne povis liberigi
min el la spirita katenado de Li Hongzhi kaj Falungong. Mi obstinis
en la ekzercado. En 1997 mia edzo forlasis min kaj sola veturis
al Usono.
Mi ekkonis la veran fizionomion de Falungong
La 22-an de majo, 1999, mi partoprenis
kunvenon organizitan de la chefstabejo de Falungong en Nov-Jorko
kaj nur tiam mi rimarkis, ke la kunvenon cheestis maksimume
centoj da homoj, sed antaue oni trumpetis, ke ghin cheestos
pli ol 3000 homoj el diversaj lokoj de la mondo, kaj plie inter
la cheestantoj ne mankis parencoj kaj gefiloj de Falungong-ekzercantoj.
Antau la kunveno iuj subite kriis:
"Venas la majstro!" En tiu momento mi vidis, ke mezaghulo
en china kostumo proksimighas al mi. Antaue mi vidis la fotojn
de Li Hongzhi nur en libro kaj bildkajeroj. Kiam oni konigis
min al li, tiu manpremis min kaj diris: "Por memkulturado
per la kosma legho malfacile renkontebla, ne gravas la geedza
intimeco, nek la intimeco al la gepatroj. Ne tro taksu richajhojn.
Faru chion eblan por ke pli da homoj konu nian Falungong kaj
pli da homoj flugu al la paradizo." Li deziris, ke mi pli
energie propagandu Falungong kaj precipe faru reproduktadon
de videodiskoj, videobendoj kaj libroj.
Fine de novembro, 1999, mi konatighis
kun cheffalungong-istino Zhou kaj marte de la sekvanta jaro
shi telefonis al mi, ke la chefstabejo de Falungong ordonis,
ke shi flugu al Ghenevo por propagandi Falungong, kiam okazos
la 56-a sesio de la Homrajta Komisiono de UN. Shi diris al mi
ankau, ke iu grava gvidanto de Falungong deziras, ke ankau mi
partoprenu la aktivadon en Ghenevo.
En Ghenevo mi rimarkis, ke la chefstabejo
de Falungong kolektis Falungong-istojn el malsamaj lokoj de
la mondo, kiuj tranoktis en amasloghejo de Ghenevo kaj chiutage
lau direktivo de la gvidantoj sin ekzercis per Falungong sur
placo antau la kunvenejo, alte tenante horizontalan standardon
kaj disdonante propagandilojn de Falungong, riprochis la chinan
registaron kaj distrumpetis por la kontrauchina propono de Usono.
Reveninte de Ghenevo, Zhou diris al
mi, ke Li Donghui, frato de Li Hongzhi, vivas malriche. Shi
demandis, chu mi povus monhelpi lin. Shi diris ankau, ke se
mi malavare helpos lin, shi aranghos rendevuon por ni.
En iu aprila tago de 2001, en vestiblo
de magazeno de Toronto mi renkontis Li Donghui, kiu en europa
kostumo aspektis neniom malriche, kiel diris Zhou. Reciprokinte
salutojn kun mi, Li Donghui malkashe diris al mi, ke por kunveno
de Falungong en Toronto oni bezonas aron da portretoj, libroj
kaj sloganoj. Li deziris, ke mi tion preparu. Mi konsentis.
Post tio li diris plue, ke mi donacu 50 mil usonajn dolarojn,
char la chefstabejo volas fondi bazon de Falungong. Je tio mi
farighis singardema. Lau mi Falungong chiam trumpetis pri vero,
bonkoreco kaj toleremo, sindeteno de chiaj famo, profito kaj
amo, kial ghi foje refoje elvringas monon de la ekzercantoj?
Post kelke da tagoj Li Donghui telefone
ordonis, ke mi donu la preparitajn portretojn, librojn kaj sloganojn
al la loka Falungong-stacio, kaj samtempe urghis min donaci
la monon. Mi ekdubis pri lia intenco kaj petis prokrasti la
daton de mondonaco kun preteksto, ke mi portempe ne havas tiom
da mono.
En la 13-a kaj 14-a de majo en la kunveno
de Falungong en Toronto Li Donghui antau chiuj cheestantoj insultis
min. Li minacis, ke li mortigos min, se mi ne donos al li la
monon. Chu tio estas memvola donaco? Tio estas evidente chantagho
kaj minaco fare de bando da rabistoj. Mi ne povis toleri tion
kaj raportis tion al polico de Montrealo.
Mi malkashis la esencon de Falungong
La chantagho de Li Donghui vekis min
el songho kaj mi komencis mediti pri Falungong. Ekde julio de
2001 mi vizitis plurajn Falungong-ekzercantojn kaj iliajn familiojn.
Mi propraokule vidis, kiel splitighis tiuj familioj pro Falungong,
kaj konatighis kun pluraj serioze suferantaj de konsekvenco
de Falungong. Chindevenaj kanadanoj Wang, Li kaj Liu, francdevana
kanadano Robert, edzino de chindevena Dai kaj multaj aliaj konigis
al mi la grandajn malutilojn kauzitajn de Falungong al iliaj
familianoj kaj ili mem.
Vizitinte tiujn suferantojn, mi ekhavis
fortan devokonscion kaj decidis verki artikolon por konigi al
la publiko miajn proprajn travivajhojn en Kanado. Post kelkaj
tagoj mi vizitis la redakcion de la semajnogazeto "Chinaj
Elmigrintoj". Ghia direktoro estis mirigita de la animskuaj
krimoj de Falungong kaj tuj konsentis publikigi mian longan
artikolon. La 3-an de novembro, 2001, en la respektata semajnogazeto
"Chinaj Elmigrintoj" aperis mia artikolo "Vocho
de suferantoj de Falungong".
Mi estas persekutata kaj kalumniata
Leginte mian artikolon, Li Hongzhi
kaj la chefstabejo de Falungong ekbolis de kolero kaj tuj ekkalumniis
min. La konduto de Falungong malkashis ghian malnoblecon kaj
firmigis mian decidon batali kontrau tiu herezo.
La 30-an de novembro 2001 mi refoje
telefonis al respondeculo de la semajnogazeto "Chinaj Elmigrintoj"
kaj proponis okazigi kunsidon de suferantoj de Falungong. La
respondeculo tuj konsentis.
La unuan de decembro en la interkonsentita
horo mi venis al la redakcio kaj trovis, ke che la redakcio
ordinare silenta svarmis dekoj da homoj, tenante sloganojn kaj
horizontalajn standardojn pri Falungong kaj laute kriante la
sutrojn de Li Hongzhi. Kiam mi alproksimighis al la pordo de
la redakcio, el la homamaso subite elsaltis Zhou, kiun mi konis
en Otavo. Zhou laute riprochis, ke mi estas renegato, kaj perforte
fotis min. Kiam mi malhelpis shin, shi per la fotilo batis min,
tiel ke la montra kaj meza fingroj de mia maldekstra mano shvelighis.
Loka hospitalo konstatis, ke la softhisto de tiuj fingroj vundighis.
Kiam mi iris en la redakcion, mi trovis,
ke 4 Falungong-istoj incite kriachis al la direktoro de la redakcio.
Mi do refoje raportis tion al la loka polico.
Li Hongzhi kaj la chefstabejo de Falungong
kune akuzis min kaj la gazeton "Chinaj Elmigrintoj"
pri nia tiel nomata "kalumnio" pri Falungong.
La 2-an de februaro 2002 la gazeto
eldonis specialan numeron "Justeco", en kiu legighas
pluraj paghoj pri tio, kiel Falungong kalumniis la gazeton "Chinaj
Elmigrintoj", kaj artikoloj pri vera fizionomio de Falungong.
La direktoro de la gazeto persone verkis artikolon, en kiu li
alvokis al la lokaj chinaj elmigrintoj kune batali kontrau Li
Hongzhi kaj ties damagho al la chinaj elmigrintoj.
En marto de la sama jaro, post registrado
mi fondis en Kanado la Kontrauherezan Asocion kun la celo respekti
sciencojn kaj malhelpi chiajn aktivadojn de herezo, por ke Kanado
kaj chiuj elmigrintaj chinoj ne suferu de herezo, kaj por doni
leghan helpon al la suferantoj de Falungong.