La
23-30-an de junio Sino-satelito, servanta al la tuta Chinio,
estis atakata de kontrauleghaj TV-signaloj de Falungong kaj
la programoj de la Centra TV-stacio de Chinio kaj 10 provinc-nivelaj
stacioj estis serioze jhamitaj. Pro tio Falungong estis riprochata
de la tutmonda opinio.
Sun Yulong, kamparano de Gansu-provinco,
diris: "Je la 7-a horo, vespere de la 23-a de junio, mi
rigardis TV-programon kelkajn minutojn kaj subite malaperis
ghiaj bildoj sur la ekrano kaj aperis tiuj pri Falungong. En
tiu momento mi kutime rigardis veteran prognozon kaj kamparajn
novajhojn. Li Hongzhi interrompis tiujn informojn. Se en la
sekvanta tago pluvos, hajlos k.s., tio certe kauzos gravan damaghon
al niaj grenaj plantajhoj kaj brutoj, char ni ne scias veter-informojn
por la sekvanta tago."
Sima Yunfeng, kamparano de Henan-provinco,
diris: "Vespere de la 23-a de junio, je 10 minutoj post
la 7-a horo, por rigardi la mondpokalan piedpilkan konkurson,
mi premis butonon de la 5-a kanalo kaj rimarkis, ke sur ekrano
aperis bildoj pri Falungong, kiuj okupis nian amuzan horon."
Xu Fuhai, respondeculo de Radio- kaj
TV-buroo de Gansu-provinco, diris: "La popolo tre shatas
TV-programon. En la tagoj, kiam kamparanoj estas tre okupataj
de somera rikolto, Falungong intence damaghis TV-elsendon, kio
multe malutilis al nia agrikultura produktado kaj kultura vivo."
Falungong atakis Sino-sateliton. Tio
montris, ke ghi intence malobservis la internacian pakton pri
telekomunikado kaj audace provokis la modernan civilizacion,
mondan ordon kaj homajn moralojn. Chen Ruming, konstanta komitatano
de la China Telekomunika Asocio, diris, ke se oni tolerus la
aktivadon de Falungong, tio estus katastrofo por la monda satelita
telekomunikado kaj la homa civilizacio.
Zhang Chu, profesoro de la Pekina Poshta
kaj Telekomunika Universitato, diris, ke la atako fare de Falungong
el eksterlande estas severa malobservo de la internacia pakto
kaj krimago farita per nova teknologio en la nova situacio,
kio estas netolerebla de la moderna konstitucia socio.
Min
Changning, chefingheniero de la Limigita Kompanio de Sino-satelito,
diris, ke Sino-satelito servas al la tuta Chinio. Interrompo
de ghiaj signaloj kauzos seriozan malutilon al la rigardantoj
en ricevo de gravaj informoj. La satelito estas taskita komuniki
donitajhojn de oleaj informoj. En dezerto la nafto-prospektoroj
tenas kontakton kun postfronto per satelitaj informoj. Se la
satelito estas atakata en horo de sabloshtorma furiozado, la
nafto-prospektoroj kaj ekspluatantoj falos en dangheron.
Yang Guiming, supera ingheniero de
la China Centra Meteorologia Stacio, diris, ke nun en iuj lokoj
de Chinio ofte okazas tajfuno kaj shtormo. Se tiutempe la satelitaj
signaloj estas jhamitaj, do interrompighos la meteorologiaj
signaloj kaj oni ne povos kolekti meteorologiajn materialojn,
sekve de tio fakuloj ne povos fari ghustan veterprognozon, kio
serioze malutilos al la homa vivo kaj produktado.
Informighinte pri la kontraulegha atako
de Falungong al Sino-satelito, diversaj rondoj de Usono, Australio,
Hongkong, Makao kaj Taiwan unu post alia riprochas la herezon
Falungong.
Prezidanto de la Nov-Jorka Federacio
de Chinaj Societoj Liang Guanjun diris, ke damagho al satelitaj
programoj estas sama kiel komputila rabokapto. La nov-jorka
societo de chinoj, chiuj chinaj elmigrintoj forte indignas kontrau
tio kaj unuvoche riprochas la herezan chefon Li Hongzhi pro
lia damagho al la homa vivo kaj socia sekureco. Ili ghojas pri
tiuj rimedoj alprenitaj de la china registaro en ghia batalo
kontrau Falungong.
Prezidanto de la Societo de Usonaj
Fujian-anoj Chen Qingquan diris, ke la aktivado de Li Hongzhi
montris, ke li jam rompis kun la popolo, kun la china nacio,
kio nature vekis indignon de la china popolo, char li malhelpis
la normalan vivon de la china popolo, spite la internacian pakton
kaj sociajn moralojn. Pro tio la tuta china popolo klare konis
la naturon de Li Honghzhi kaj lia herezo Falungong.
Pluraj australiaj jhurnaloj en la china
kaj angla lingvoj raportis pri la atako de Falungong al la china
satelito kaj esprimis sian abomenon al Falungong.
Direktoro de la Tutgloba TV-telekomunika
Kompanio de Australio diris, ke li forte riprochas la krimagon
de Falungong, char individuoj ne povas fari tian aktivadon.
Por ataki satelitajn TV-signalojn oni bezonas specialajn ekipajhojn,
valorajn almenau je centoj da miloj da usonaj dolaroj kaj plie
unu au du homoj ne povas fari tion. Li kredas, ke tio certe
estas zorgeme organizita kaj farita de politika organizo.
Vicdirektoro de la Makaa Satelita Kompanio
Hu Liang diris: "Kiel fakuloj pri satelita telekomunikado,
ni esprimas grandan indignon kontrau Falungong, char ghi malkashe
malobservis internacian pakton kaj regulojn de civila telekomunikado.
Ghi estas puninda, char ghi malhelpis normalan rigardon de televidaj
programoj."