Chiuj herezaj kultoj en la mondo
subtretas la humanecon, atencas la homan rajton, oponas kontrau sciencojn kaj
kaosigas la socion. Tia estas ankau Falungong de Li Hongzhi. Analizante la krimajn
farojn de Falungong, oni povas kompreni, ke ghi estas centpocenta hereza kaj detrua
kulto.
I. Sub la shildo de chigong-o
Preskau
chiuj herezaj kultoj lertas en fabrikado de absurdaj doktrinoj por kateni la ensorbighintojn.
Ili trompas, minacas kaj chantaghas la spiriton de la ensorbighintoj kaj devigas
ilin sin izoli de la ekstera mondo kaj submetighi al la estroj. Li Hongzhi utiligis
chigong-on por shirmi sian kriman naturon. Por oferti siajn absurdajn doktrinojn,
kamufli sian herezan naturon kaj trompi la "ekzercantojn", li unue prenis
chigong-on kiel shildon.
Chigong-o estas konsistiga
parto de la tradicia medicino de Chinio kaj ghia praktikado dum longa historio
pruvis, ke ghi estas utila por helpi resanigon surbaze de kuraco per medikamento,
operacio, fizika, kemia kaj aliaj terapioj. Multaj chinoj shatas sin ekzerci per
chigong-o por kuraco kaj resanigo. En tio Li Hongzhi trovis utiligeblan kamuflon
kaj kunligis sian Falungong kun chigong-o, por ke lia doktrino povu pli facile
mistifiki la ekzercantojn. Sed iom post iom li mallaudis chigong-on por levi sian
pozicion. Ekzemple en sia libro "Turnado de Falun (preghrado)" Li Hongzhi
diris: "Antau kelke da jaroj chigong-istoj instruis ekzercmetodojn de chigong-o,
sed ilia arto apartenas al la nivelo de kuraco kaj resanigo. Pli altan ili ne
instruris... Nun en- kaj eksterlande nur mi sola inicas en alta nivelo. Kial neniu
alia instruas en alta nivelo? Char tion ordinaraj homoj ne kapablas fari."
Foje li diris en Changchun: "Kiel vi chiuj scias, tuj che la komenco de mia
instruado mi jam trovighis en alta nivelo, sed mi chiam menciis chigong-on. Sed
nun, mi plu ne mencias chigong-on, char mi kondukas al pli alta nivelo."
En Pekino li diris al siaj "dischiploj": "Tuj che la komenco mi
eksplikis kulturadon sur alta nivelo, sed poste ni ne plu menciu chigong-on."
En
tio ni povas vidi, ke Li Hongzhi menciis chigong-on nur por utiligi ghin kiel
shildon cele ekspansiigi sian organizon inter la popolanoj, kiuj volis sin sanigi
pere de ekzerco de chigong-on.
II. Publike oponi
kontrau la registaro
Chiuj herezaj kultoj emas
sekrete asociighi kaj agadi por eskapi de legha puno kaj publika kondamno. Sed
Falungong havis chigong-on kiel shildon, kaj ghi agis publike. Kaj krome ghi intence
kunvenis en stadiono, parko, halo k.s. publikaj ejoj por distrumpeti. Poste, kiam
la registaro dekretis, ke Falungong estas kontraulegha organizo, estis malfacile
por Li Hongzhi kaj liaj sekvantoj aranghi publikajn kunvenojn. Sed por kontraustari
la registaron kaj kaosigi la socion, Li Hongzhi kaj lia kliko diversmaniere publikigis
siajn "sutrojn" eksterlande, instigis siajn kredantojn kontraustari
la registaron kaj ech sin bruligi sur Tian'anmen-placo en la Printempa Festo,
la plej grava festo de la chinoj. Li Hongzhi kaj aliaj superuloj de Falungong
trompis la ensorbighintojn, ke nur tiamaniere ili povos atingi "pli altan
nivelon" kaj "pli fruan kompletighon". Fakte tio estas malica inspiro
fabriki politikan eventon, sangan akcidenton kaj almozi "internacian intervenon".
Falungong estas elstara el siaj samspeculoj.