Super
la loko (110° 5'E) che la ekvatoro flugas granda
china telekomunika satelito kun 38 transsendiloj. Chiutage ghi
transsendas al la chinaj rigardantoj signalojn de TV, meteorologio
kaj telekomuniko. Tamen en la 23-30-a de junio ghi estis atakata
de kontrauleghaj signaloj.
Oni konfirmis, ke tio estis farita
de la herezo Falungong ekster Chinio, manipulata kaj gvidata
de Li Hongzhi. Per kontrauleghaj TV-signaloj ghi atakis la transsendilojn
de la satelito kaj perturbis iliajn signalojn. Pro tio 9 programoj
de la China Centra TV-stacio kaj programoj de 10 provinc-nivelaj
TV-stacioj estis grave atakitaj kaj kamparanoj de multaj lokoj
de Chinio ne povis normale rigardi TV-elsendon.
Je la 19-a horo de la 23-a de junio,
Sino-satelito akurate elsendis la signalojn de la programo Novajho
de la China Centra TV-stacio al la TV-rigardantoj kaj tiam dejhoranto
Shen Hong de la satelit-programa regadejo kontrolis la elsendan
kvaliton.
Post 7 sekundoj Shen Hong trovis, ke
subite nigrighis la ekrano de iuj kontrolaj aparatoj. Shi tuj
informis tion al terstacio en Yungang sub la Kosmonautika Scienc-teknologia
Kompanio (Grupo), respondeca pri la elsendo.
En
la sama momento ankau Zhen Yaqing, dejhoranto de la radi- kaj
TV-kontrolejo sub la China Ghenerala Administracio de Radio
kaj Televido, rimarkis la saman problemon.
Unue sur la TV-kontrola muro (ekrano)
nigrighis che la 9-a kanalo de la Centra TV-stacio.
Je 19-a horo, 8 mn. kaj 40 sek. sur
la ekrano aperis bildo pri la herezo Falungong, kiu dauris 4-5
sekundojn.
Post 46 sekundoj sur la rugha fono
aperis ideogramoj kun la signifo Falungong, kiuj dauris 27 sekundojn.
Shi do senprokraste konigis Yungang-terstacion de la Scienc-teknologia
Kompanio (Grupo).
Unu el la taskoj de Yungang-terstacio
estas transsendi kamparajn programojn de la Centra TV-stacio
pere de la transsendiloj 2-A kaj 3-A kaj transsendi satelitajn
programojn de Yunnan-a kaj aliaj 9 TV-stacioj.
Je la 19-a horo de la sama tago dejhoranto
Sui Xiangdong rimarkis, ke la transsendilo 2-A de Sino-satelito
estas jhamita de nekonataj signaloj kaj la kontrola ekrano plene
nigrighis. Post ekzameno li trovis, ke la 9-a kanalo de la Centra
TV-stacio, al kiu rilatas la transsendilo 2-A de la Sino-Satelito,
estis jhamita de nekonataj signaloj, tre similaj al la normalaj
signaloj de la Centra TV-stacio en la frekvencaj trajtoj. Oni
faris senprokrastan ekzamenon. La ekzameno montris, ke estas
normalaj ne nur la signaloj de la Centra TV-stacio, sed ankau
la donitajhoj de la frekvenc-spektra instrumento.
Je la 19-a horo kaj 8 minutoj por nuligi
la jhamajn signalojn, la dejhorantoj dufoje alprenis teknikajn
rimedojn. Kvankam ili forigis la bildojn pri la herezo Falungong,
tamen la jhamaj signaloj daure ekzistis, tial oni ne povis normale
rigardi la elsendon.
Je
la 19-a kaj 32 minutoj malaperis la jhamaj signaloj kaj Sino-satelito
denove faris normalan elsendon per 2-A.
Je la oka horo kaj 3 minutoj de la
24-a de junio refoje aperis kontrauleghaj signaloj de Falungong.
Koncernaj departementoj tuj alprenis urghajn rimedojn kontrau
ili kaj je la 19-a horo kaj 53 minutoj la elsendo renormalighis.
Je la oka horo de la sama vespero Falungong-istoj
komencis ataki la transsendilon 3-A por damaghi la elsendojn
de 10 provincaj TV-stacioj direktitajn al la china kamparo kaj
ankau la transsendilojn 2-A kaj 3-A alterne ghis la unua horo
kaj 30 minutoj de la sekvanta tago.
En la 26-30-a de junio la herezo Falungong
daure atakis transsendilojn de Sino-satelito.
La Administra Centro de Abonantoj de
Radio kaj TV-stacioj diris, ke antaue chiutage ghi ricevis konsultan
telefonajhon malpli ol 100 fojojn, sed en tiu tempo 500 fojojn
por plendi, ke ili ne povas ghui TV-programon.
Por ke la loghantoj de la chinaj kamparo
kaj landlimaj regionoj povu klare rigardi kaj audi la radio-
kaj TV-elsendon, en 1998 la shtato komencis efektivigi TV-projekton
en chiuj vilaghoj. Chi-foje la kontrauleghaj Falungong-istoj
atakis ghuste la transsendilojn, destinitajn por la 9-a kanalo
de la Centra TV-stacio kaj 10 provincaj TV-stacioj, kaj pro
tio ili serioze malhelpis la TV-elsendon de la chinaj kamparo
kaj landlimaj regionoj.
Nun
en pluraj lokoj de Chinio okazis serioza inundo. Pro malhelpo
fare de Falungong-istoj kamparanoj de landlimaj regionoj ne
povis ghustatempe ricevi la veteran prognozon, kio serioze malutilis
al la kontrauinunda batalo. Oficisto de Shaanxi-provinco diris,
ke ili estas tre okupataj de kontrauinunda laboro, tial la vetera
prognozo estas gravega por ili. Falungong-istoj intence subfosis
la elsendon de vetera prognozo kaj grave endangherigis la homajn
vivon kaj richajhojn.
Respondeculo de la Asocio de Satelitaj
Abonantoj de Chinio diris, ke la homa socio jam eniris en la
informadikan epokon kaj la satelita telekomuniko estas grava
por intershango de la internacia socio. Lau regulo de internacia
telekomunikado chiuj frekvencoj de la satelitaj elsendiloj kaj
teknikaj donitajhoj estas publikaj. Falungong-istoj malobservis
internacian pakton kaj regulojn de civila telekomunikado, shtelis
la leghajn frekvencojn kaj aliajn teknikajn donitajhojn kaj
faris serioze kontrauleghajn aktivadojn. Tio estas sama, kiel
ago de shtelito, kiu shtelis la shlosilon kaj per ghi malfermis
la pordon por shtelado. Se tiu krimo ne estas efike haltigita,
do la tuta internacia satelita informadiko renkontos katastrofon.
La ghenerala direktoro de la Sino-satelita
Kompanio diris, ke la herezo Falungong per teknikaj rimedoj
atencis la publikajn interesojn, kauzis ne nur ekonomian damaghon
al la satelita kompanio kaj vasta abonantaro, sed ankau gravan
perturbon al la internacia satelita telekomuniko. Sino-satelito
portas meteorajn kaj telekomunikajn informojn, kaj se ili estos
damaghitaj, tio certe portos gravan malutilon al sekureco de
la vivo kaj richajhoj de la tuta popolo kaj al la normala irado
de la nacia ekonomio.
Fakuloj konstatis post ekzameno, ke
Falungong-istoj ja uzis la frekvencajn kaj teknikajn referencajhojn
speciale uzatajn de la china radio- kaj TV-programoj kaj elsendis
la samajn TV-signalojn kaj per tio jhamis nian elsendon. Estas
malofta tiel longatempa kaj grandarea jhamado al la chinaj TV-elsendo
ne nur en Chinio, sed ankau eksterlande.