Mi havas multe por diri pri Falungong, tamen mi ne
bone ordigis mian penson. Mi parolos kun vi, kvazau ni kune manghus che tablo.
Historio
pri Z kaj W
Antau 1989, kiam mi veturis al Chinio,
mi havis chinan amikon Z en Kanado. Foje, li pensis, ke li malvarmumighis, kaj
diris al mi: "Kiam mi revenos hejmen, mi praktikos chigong kaj mia
energio ekvilibrighos kaj mi estos en ordo." Tio estis la unua fojo en mia
vivo, ke mi audis la vorton chigong, kaj mi demandis lin pli multe pri
tio. Mi pensis, ke tio estas interesa, kaj ekvolis provi. Sed mia amiko avertis
min, dirante, ke "chigong eble estas danghera, se vi ne havas genian
instruiston por gvidi vin. " Jen kial post mia veno en Chinion mi serchis
mastron, kiu havas kvalifikitan rangon. Tiun mastron ni nomas W. Li diris al mi,
ke chigong ne povas fari sanan personon freneza, sed ghi eble kauzas mensan
perturbon au nestabilecon, se oni praktikas ghin ne ghuste. Problemo okazis che
virino en nia grupo, kiam ni cheestis lekcion. Shi subite ekridegis kaj rulighis
surtere, kvazau shi estus kaptita de diablo. W sciis, kion li devas fari, kaj
helpis shin hejmeniri por renormaligi shin.
Mi praktikis
tiun specon de chigong unu jaron kaj mia korpo malpezighis je kelkaj kilogramoj.
Chiutage mi dormis nur 3 horojn, sed restis senlaca kaj inspirplena. Komence mi
ne deziris tion, sed tio okazis.
Poste mi chesigis
mian ekzercadon, kio havas neniun rilaton kun chigong mem, char la cirkonstancoj
shanghighis. Mi renkontis W du- au tri-foje. Mi trovis, ke li farighis malatentema,
enfermighinta kaj stranga. Vershajne li ne estis en bona sanstato. Lia edzino
demandis al ni, kial li kondutas tiel, kvazau shi tute ne ekzistus. Neniu povis
respondi. Mi telefonis al W, tamen la oficejo diris, ke li eksighis. Tiel bona
laboro...Certe io okazis al li. Nur kiam la vorto Falungong farighis vaste konata,
mi ekmemoris, ke foje li diris al mi, ke influate de sia frato, li komencis praktiki
novan specon de chigong. Falungong forportis bonan amikon, tre inteligentan
homon, edzon, bonan laboriston kaj honestan civitanon.
Dume
Z veturis al Kanado kaj tie li laboris unu jaron. Li decidis peti statuson de
enmigranto. Li kaj lia edzino vivis en Montrealo mizere. Post 6 jaroj li revenis
Chinion por vizito. Mi renkontis lin en lia hejmloko Shandong-provinco. Li diris
al mi, ke la impeta disvolvigho de Chinio mirigis lin kaj li ne volas reveni Kanadon.
Lia nova plano estis, ke post kiam lia dua filino finos sian studon en Kanado
(shia patrino kaj fratino laboris en Kanado en fabriko por finance subteni shian
lernadon) kaj post tio lia tuta familio revenos Chinion.
La
edzino de Z lernis Falungong en Kanado. Shi diris al Z, kiel bona ghi estas, kaj
li komencis ekzerci sin per Falungong en Jinan. Dum unu jaro li telefonis al mi
almenau dek fojojn, por ke ankau mi faru la ekzercadon. Li donis al mi ankau nomojn
kaj telefonnumerojn de pluraj Falungong-praktikantoj en Pekino. Mi estas homo
scivolema kaj ghenerale mi irus propraokule rigardi, kio ghi estas. Tamen, tiumomente
eble bona anghelo protektis min, ke mi havis neniun intereson pri tiu afero. Post
insisto en la konverto de kelkaj fojoj, li ne plu ghenis min.
Fine
de 2000 mi vidis la nomon de Z en kanada jhurnalo, kun kiu mi kunlaboris. En Chinio
li estis arestita pro praktikado de Falungong. Kun du pasportoj, china kaj kanada
(tio estas kontraulegha), li estis konsiderata de la autoritatoj kiel chino. Mi
pensas, ke en tio estas nenio maljusta. La kanada ambasadorejo penis liberigi
lin, sed ne sukcesis. El la jhurnalo mi informighis, ke li estis arestita duafoje.
La detaloj montris, ke li praktikis Falungong en publika loko kaj ghenis la publikan
ordon. La duafoja aresto signifas, ke li faris tion pli ol unu fojon. Pri tio
mi verkis artikolon en la semajna kolumno de la jhurnalo. Mi publikigis ghin kaj
ricevis multe da retposhtajhoj kaj leteroj el Kanado kaj Italio, kiuj deziris
koni plue. Mi sendis al tiuj legantoj artikolojn publikigitajn en fremdlingvaj
revuoj rete kaj petis ilin legi plu sur reto. Ili estis kontentaj pri tiuj informoj
kaj neniu el ili pensis, ke Falungong estas bona.
Argumentado kun praktikantoj
de Falungong
Foje en Montrealo mi renkontis
kelke da chinoj, kiuj disdonis paperojn de Falungong. Mi prenis unu. La knabino,
kiu disdonis la paperojn, diris dankon al mi. Mi turnis min kaj demandis: "Pro
kio vi dankis min? Ne pensu, ke preninte vian propagandilon, mi certe subtenas
vian grupon."
Antau kelke da monatoj mia fratino,
universitata profesoro, kopiis anoncojn aperintajn en tri universitatoj de Montrealo.
Ili invitas cheesti kunvenon por diskuti pri la vera naturo de Falungong. Se oni
temas nur pri malstrecha aktivado, eble Falungong estas ne malbona, sed en multaj
okcidentaj landoj oni tute neglektas ghin au metas ghin en la saman kategorion,
kiaj jogo, ushu, gongfu kaj taekwondo.
En iuj librovendejoj
de Kanado mi serchis librojn pri Falungong. Tri kvinonoj da librejoj tute ne sciis,
kio estas Falungong. Unu demandis: "Tio estas io china, chu ne? Religio?"
Mi foje demandis amikon, kiu instruas historion de religioj, kiun opinion li havas
pri Falungong. Li respondis: "Ho, malfacile. Ghi estas nur malgranda sekto.
Mi ankorau ne atentis ghin."
En Toronto mi
renkontis du chininojn, kiuj kun brakbendo de Falungong distribuis literaturojn.
Mi demandis ilin unue en la angla lingvo kaj tuj poste en la china: "Kial
vi estas chi tie? Se vi vere kredas Falungong, kial vi ne ekzercas vin per ghi
hejme?" "Char ni volas, ke oni konu la veron," respondis unu el
ili, dume la alia silentis. Post tio ni faris longan diskuton. Multaj homoj, kompreneble,
plejparte chinoj, kolektighis chirkau ni kaj rigardis, kial fremdulo subtenas
la chinan registaron. Tio impresis ilin strange, tamen ili auskultis atente. "Tio,
kion mi ne shatas, estas ke vi miksas politikon kun Falungong." La virino
diris, ke tion ili ne faris. "Se vi dirus al mi, ke la nomo de Jiang Zemin
ne trovighas sur la paperoj, do mi kredus vin." Certe, la nomo de Jiang estas
tie. Efektive ili faras politikon. La Falungong-istoj batalas kontrau la china
registaro, char ilia movado estas malpermesita. Ili opinias, ke tiu decido estas
nekorekta, kaj volas renversi ghin.
La 25-an de
aprilo, 1999, shi kune kun dek mil adeptoj de Falungong en "paca maniero"
ghenis la publikan ordon che Zhongnanhai (sidejo de la centra registaro de Chinio),
kaj post tio multaj el ili fughis el Chinio. Ja iuj, kiuj neniom koncernas Falungong
kaj volas nur elmigri alilanden profitante de la shanco, estis varme bonvenigataj
en iuj landoj, char tiuj landoj intencis kritiki la homajn rajtojn de Chinio,
profitante de la shanco. En Usono estas multe da enmigrantoj, tiel ke la koncernaj
autoritatoj volas cheesti lekcion de Falungong por distingi la verajn rifughantojn
disde la falsaj.
Mi diris al la virino: "Vi
faris politikan konflikton kaj ricevis politikan respondon. Vi estas civitano
de Chinio kaj chiuj civitanoj devas obei la leghojn. En Chinio la demonstracio
devas esti aprobita anticipe." Shi tamen hastis: "Ni ja volas shanghi
tion!" Mi aldonis: "Neniu povas shanghi la mondon en unu tago. Vi devas
esti paciencaj kaj rigardi kiel grandan progreson Chinio faris de la reformado
kaj pordmalfermo, komencitaj en la 80-aj jaroj. Grandajn atingojn kaj rimarkindan
shanghighon ghi faris sur chiuj kampoj. En Chinio vivas kvinono de la loghantaro
de la mondo kaj ghi ne permesas al si fari eraron, kies sekvo povus esti serioza.
Kien vi povas iri, se vi devigas la popolon fari revolucion kaj tumulton. Estu
do paciencaj. La aferoj shanghighas pli rapide ol vi pensas. La legho ja estas
legho. Anarkiismo kauzos nenion bonan."
Ni
parolis chirkau unu horon. Fine mi diris al shi, ke mi volas acheti librojn de
Li Hongzhi por scii, kion li mem diris, sed ne nur auskulti, kion aliaj diris
pri Li au pri Falungong.
Fakte, mi jam decidis,
ke se post legado de la libroj Falun Dafa kaj Zhuan Falun mi rimarkos, ke la china
registaro trompas nin, mi do fermos mian bushon. Vi eble volas scii, kion mi rimarkis.
Mi trovis, ke tio, kion diris la china registaro, estas vero. Sed la propagandiloj,
distribuitaj surstrate, entenas multe da nepruvitajhoj kaj aliaj eraroj. Ekzemple,
la foto de Z ne estas lia kaj priskriboj pri li ne estas ekzaktaj.
Miaj
demandoj pri Zhuan Falun
Kiel mi povas farighi
praktikanto de Falungong nur post legado de la libro Zhuan Falun? Ghi estas malaltnivela
en la stilo de verkado kaj ghia teorio estas miksajho de diversaj ideologioj --
budhismo, taoismo, islamismo kaj kristanismo. Efektive nur tre malmulte da chinoj
scias pri ghiaj kvar fontoj. Ili pensis, ke eble Li Hongzhi mem kreis sian teorion.
Kaj plie, li estas instruita de...kiu? Ne la budho Shakjamunio, char Li diris,
ke la nivelo de Shakjamunio estas nur tiu de Tathagata (Budho de la plej malalta
klaso). Fakte, li mem kreis la teorion. Li diris: "Ne nur en Chinio, sed
ankau en la tuta mondo mi estas la unika persono, kiu povas instrui chigong
kaj konduki vin al pli alta nivelo." La samaj vortoj ripetighis en la libro
plurfoje. Li diris ankau: "Kvankam iuj chigong-majstroj publikigis
librojn, mi tamen diru al vi, ke tiuj libroj ampleksas chiujn specojn de objektoj
kaj ili estas la samaj, kion ajn ili praktikas, samkiel serpentoj, vulpoj kaj
musteloj. Kiam vi legas tiujn librojn, ili eliras el la vortoj. Mi jam diris,
ke la nombro de falsaj chigong-majstroj estas multoblaj ol la geniaj kaj
vi ne povas distingi ilin." El tiuj vortoj ripetataj de Li Hongzhi foje refoje,
ni klare vidas, ke Li Hongzhi volas firme regi la pensojn de siaj dischiploj,
tamen li ne respektas siajn dischiplojn, kiujn li rigardas kiel homojn kun tre
malalta inteligenteco.
La slogano de Falungong "vero,
bonkoro kaj tolero" ja ne estas malbona. Ghi estas tre alloga. Tamen tiuj
ideoj aperis en la verkoj de Jesuo kaj Konfuceo jam antau tre longe. Kiel sana
homo povas kredi, ke la majstro povas "instali kompletan memkulturan sistemon
en la homa korpo", t.e. rado, "miniaturo de la universo... kiu rondiras
eterne en via subventro". Au "mia fashen scias chiujn viajn pensojn
antau ol vi pensas tion". "Post kiam vi volas vere praktiki memkulturadon,
via vivo estos en danghero... Mi povas protekti vin, char mi havas multe da fashen,
kiuj posedas apartajn diajn kapablojn kaj povojn... Neniu kuraghas tushi vin.
Krom tio, protektata de mia fashen, vi neniam estos kaptita de danghero."
Tion sekvis pluraj ekzemploj de personoj, kiuj au estis trafitaj de automobilo
au ne mortis en trafika akcidento, char ili kredas ke Li Hongzhi protektas ilin.
Ili kredas, ke lia fashen povas puni la praktikantojn, kiuj ne obeas la
majstron, kaj la majstro povas "repreni la radon, instalitan en via korpo".
Koncerne
la sanon, "oni ne povas ekzerci sin per Falungong kun malsana korpo".
La majstro povas purigi la korpon. Li diris: "Via malsano povos esti kuracata
rekte de mi." Kial do la praktikanto de Falungong vizitu hospitalon kaj prenu
medikamenton? Almenau en tiu chi libro Li Hongzhi ne diris, ke ne estas necese
viziti kuraciston nek preni medikamenton. Sed, kiam li komplete regas la penson
de siaj adeptoj, la supraj vortoj shanghighis: "Mi ne vizitos hospitalon
pro mia stomaka doloro, sed praktikos Falungong." Sed ses monatojn poste,
li mortis pro kancero. Li Hongzhi ne diris, ke medicino estas ne bona, li diris
nur: "80-90 procentoj de Falungong-praktikantoj ne malsanighas." Li
plurfoje diris pri la rado de legho, kiun li instalis en la korpo de chiu Falungong-praktikanto.
Ja estas iu praktikanto, kiu decidis tranchi la ventron por rigardi ghin.
Li
Hongzhi instruis, ke chiu korpo entenas "la blankan substancon kaj la nigran
substancon". Homo gajnas au perdas la nigran substancon, lau lia agado, bona
au malbona. Januare de 2000 la 5 sinbruligintoj opiniis, ke en ilia korpo akumulighis
sufiche da blanka substanco, kaj ili povas forlasi la mondon tute sen doloro,
sed fakte ili vidis, ke multe da "nigra substanco" restas en ilia korpo.
Tiam ankau ili eksciis, ke ili estis trompitaj.
Ne
nur la teorio de Li Hongzhi estas ridinda, sed ankau lia principo estas bazita
sur la plej elementaj scioj, kiujn scias ech la unuaklasaj elementlernejanoj.
Ne estu jhaluza, korektu vian menson kaj regu vin mem, estu bonhumora kaj pacienca.
Tio estas utila al la homa sano kaj ne bezonas malkovrighon de Li Hongzhi. Se
Li permesas al siaj adeptoj legi liajn librojn ekskluzive, li eble ne volas, ke
oni sciu, de kie li pruntis la teorion. Fakte nenio nova trovighas en lia predikado.
Pri
tio, kiel studi Falungong, Li Hongzhi diris: "Legu miajn librojn, rigardu
miajn bildbendojn kaj auskultu miajn videobendojn." "Estas nur unu majstro
de Dafa¡ kaj neniu alia kapablas instrui tiun chi Fa." Kial Falungong
sukcesis gajni tiel multe da adeptoj dum nur 8-10 jaroj? Mi pensas, ke Falungong
varbis novajn membrojn nur per simpla metodo, t.e. amikoj, familiaj membroj kaj
kolegoj rekomendas inter si. Oni opiniis, ke ili membrighis al societo de vero,
bonkoro kaj tolero, kiu promesas plenumi iliajn homajn, naturajn bezonojn.
Li
Hongzhi avertis la praktikantojn, ke praktiki chigong estas probable danghere.
Iuj povas farighi mense senordaj, kio malutilas al la reputacio de Falungong.
Li opiniis, ke "tio okazas al tiu, kies konscio estas tre febla, malsobra
kaj malvigla." Li Hongzhi distingas la "ordinarajn homojn" disde
la "piaj Falungong-praktikantoj", ghuste kiel li distingis sin disde
la "aliaj chigong-majstroj". Li forgesis, ke liaj adeptoj estas
nur ordinaraj personoj antau sia budhigho. Ni facile miskomprenas, kion li diris,
per propra maniero. La idealo estas tiel alta, ke ghi povas malhelpi mensan stabilecon
de la homoj, kauzi spiritan komplikighon kaj ech memmortigon pro malespero. La
klereco ne estas por chiu homo en tiu chi mondo. Tio estas granda eraro de Li
Hongzhi. Li volas kredigi la amason, ke chiu el ili povas atingi tion kaj fine
pli ol 1600 personoj viktimighis pro Li Hongzhi.
Hodiau,
la china registaro metis finon al Falungong sur sia teritorio kaj konvertas Falungong-praktikantojn,
por ke ili rekonsciighu el la eraroj kaj revenu en la fmilion, en sian laboron
kaj normalan vivon.