Li Hongzhi ne permesas al ekzercantoj de Falungong
viziti kuraciston kaj preni medikamenton, sed li mem kaj vizitis kuraciston kaj
prenis medikamenton. En 1982-1992, kiam li laboris en la sekcio de sekureco de
la Ghenerala Kompanio de Provizo de Greno, Oleo kaj Manghajho de Changchun, li
vizitis 7 hospitalojn inkluzive de la Changchun-a Hospitalo, Changchun-a Popola
Hospitalo, la 208-a Hospitalo de la China Popola Liberiga Armeo kaj la Chinmedicina
Hospitalo de Chaoyang-distrikto de Changchun. Krome li estis operaciita en la
provinca hospitalo. En liaj antecedentoj oni legas: Tempo de enhospitaligho: 7:30
de la 8-a de julio 1984, tempo de elhospitaligho: la 18-a de julio 1984. Diagnozo:
Akuta pusa apendicito. Operacio: Apendico-ektomio. La operacion subskribe konsentis
Li Rui, edzino de Li Hongzhi. La chefkuracisto diris, ke post operacio Li Hongzhi
prenis penicilinon, streptomicinon kaj glukozon.
Sed
en disvastigo de Falungong li diris: "Preni medikamenton signifas enpremi
pekon en la korpon, kaj la malsano restas senkuraca." "Legado de mia
libro povas likvidi pekon, legado donas forton kaj darmon, kiuj povas likvidi
pekon."