Dum
la disvastigado de Falungong Li Hongzhi senchese pretendis,
ke li estas "la plej supera budho", sed fakte li estas
ege avida je mono. En kelke da jaroj li parvenuighis pere de
disvastigo de Falungong.
Liaj fruaj dischiploj atestis, ke
en la unua periodo li disvastigis Falungong kaj varbis kredantojn sub la shildo
de kuraco kaj sanigo. Shajnigante sian senpagan kuracon, li instalis en sia loghejo
"ofer-keston" kaj aludis pere de siaj dischiploj la malsanulojn, ke
chiu oferu almenau 100 juanojn.
Dum la unua periodo
de "disvastigado de darmo", Li Hongzhi gajnis multe da mono per okazigo
de kursoj. Nekompleta statistiko pruvis, ke en 1993 kaj 1994 li akiris 428.3 mil
juanojn sole en Changchun, chefurbo de Jilin-provinco, per okazigo de kursoj kaj
vendo de libroj pri Falungong. Per kursoj en aliaj lokoj li akiris 789 mil juanojn,
kaj la totala sumo atingis 1 217.3 mil. En Harbin, chefurbo de Heilongjiang-provinco,
chiu kursano devis pagi 53 juanojn, kaj tiameniere Li Hongzhi akiris 200 mil juanojn.
Poste
Li Hongzhi diris, ke "por bone lerni la darmon, oni nepre devas legi librojn,
rigardi videobendojn kaj auskulti sonbendojn", kaj presis multe da libroj
kaj produktis multajn audo-videajn materialojn kaj vendis en alta prezo, 300 juanoj
por chiu serio. Krome li fanfaronis, ke liaj portretoj kaj insignoj havas magian
efikon kaj instigis la ekzercantojn acheti ilin. Poste li ofertis "kostumojn
kaj kusenojn speciale por ekzercantoj" kaj eldonis librojn pri Falungong
en luksa versio. Li diris, ke "rikolto venas de ofero, granda rikolto povas
veni de malgranda ofero", kaj trompakiris multe da mono de la ekzercantoj.
La
6-an de aprilo 1996 Li Hongzhi achetis en Changchun apartamenton en prezo de 311
mil juanoj. Lau legho li devis pagi imposton, kaj li mensogis, malmultigante la
prezon de la apartamento je 178 mil juanoj kaj sekve li impostofraudis 10.7 mil
juanojn. En la posta duono de 1996 kaj unua duono de 1997, kernulo Yao de Falungong
aranghis en Pekino vendadon de kontrabanditaj libroj pri Falungong de Hongkonga
versio kaj profitis 5.4 milionojn da juanoj kaj ghiris la monon al la eksterlanda
konto de Li Hongzhi, kiun liveris Ji Liewu, peranto de eldonado kaj distribuado
de libroj pri Falungong. Ji Liewu certigis, ke la tuta sumo da mono estas disponata
de Li Hongzhi. Fidinta atestajho montris, ke Li Hongzhi havas grandegan deponon
en la eksterlanda banko kaj estas suspektata je impostofraudo, monlavo kaj similaj
krimoj.