Sub la shildo de budha darmo, Li
Hongzhi uzurpis religiajn terminojn, distordis chiujn religiojn, kaj liaj absurdaj
doktrinoj fakte estas kontraureligiaj. Li nomis "Falun-darmon" "la
plej alta budha darmo" kaj "ortodoksa darmo" supera al chiuj religioj.
Por ke la ekzercantoj kultu nur "Falun-darmon" kaj obeu liajn herezajn
doktrinojn, li malpermesis al la ekzercantoj kredi je religioj. Li diris: "La
nunaj religioj ne povas savi la homojn, ili estas malaltklasaj ajhoj." Li
diris ankau: "Budhismo, kristanismo, katoliko kaj ankau judismo -- mi kredas
-- estis ortodoksaj en la historio. Sed en la nuna historia periodo, en la koncepta
socio de la modernigitaj homoj, oni jam ne povas kompreni ilin lau la homa naturo
kaj antikva koncepto... Vi ne komprenas ilin, do vi ne povos esti savita de ili,
kaj ili ne prizorgos vin", "kaj mi diris tion nur pro la timo, ke vi
estos preterlasita de tiu religio, kiu jam ne povos savi vin." Li diris:
" La religioj naskighintaj en la kuranta jarcento, ech novaj religioj naskighintaj
en la pasintaj jarcentoj, plejparte estis falsaj." Personoj de la religia
rondo de Chinio montris, ke Li Hongzhi kaj Falungong havas nenion komunan kun
religio, kaj liaj herezaj doktrinoj estas opoziciaj al la religiaj doktrinoj.