Li Hongzhi diris al la ekzercantoj
de Falungong: "La nuna scienco ne estas scienco... char per chi tiu scienco
oni neniam solvos la misteron de chi tiu universo." "la (scienco kaj)
tekniko de la homaro ne povas atingi pli altan konon... sed ni ekzercantoj povas,
Budho estas la plej supera sciencisto." "La nuna scienco de la homaro
evoluis sur erara punkto, la kono pri la universo, homaro kaj vivo estas erara,
kaj en nia rondo de ekzercantoj ni ne agnoskas la nunan sciencon kaj opinias ghin
eraro." Li Hongzhi intencis trahaki vojon por sia herezo per tiuj diroj.
Ili havas nenian komunajhon kun scienca spirito! Oni povos likvidi lian malbonan
influon nur se oni forjhetos liajn absurdajn dirojn, respektos racion kaj persistos
en scienca vero.