Kiel
la plej supera estro de Falungong, Li Hongzhi ofte faris direktivojn.
La 31-an de marto de 2000, Li Hongzhi skribis "Kosenton!
Tuj dissendu!" sur la "Sciigo pri rigora elimino de
senpermese cirkuligitaj dokumentoj senrilataj al la darmo",
kaj la sciigo tuj atingis chiujn staciojn kaj punktojn. La "Studo
de Falun-darmo" ofte donis sciigojn au dekretojn al la
direktaj stacioj kaj ekzercaj punktoj en la nomo de la plej
supera instanco. La Studo instalis specialajn homojn por interkomunikighi
kun la stacioj kaj punktoj en diversaj lokoj pere de interreto,
telefono kaj fakso cele transkomuniki la direktivojn de Li Hongzhi
kaj agordi la aktivadojn de diversaj lokoj. Ekzemple post majo
de 2000, kvankam Li Hongzhi jam estis eksterlande, tamen la
enlandaj ekzercantoj de Falungong senchese ricevis liajn direktivojn,
kiel "Mia penso", nomatajn "sutro". Ili
rapide cirkulis kaj multe venenis, kio dependis de lia organiza
sistemo.
La "Studo de Falun-darmo"
kaj la direktaj stacioj en diversaj lokoj regule au neregule okazigis "Darmo-diskonigadon",
"Celebron", "Rememorigon" k.s. grandskalajn aktivadojn. Krome
Falungong plurfoje instigis la ekzercantojn sieghi chinajn novajh-agentejojn,
eldonejojn kaj sidejojn de kompartio kaj registaroj por esprimi oponon kontrau
la artikoloj de novajh-vehikloj malkashantajn Falungong kaj kontrau la malpermeso
de eldonado kaj distribuado de legajhoj kaj audo-videaj eldonajhoj de Falungong.
La 25-an de aprilo 2000 dek mil ekzercantoj de Falungong kontrauleghe kolektighis
antau Zhongnanhai, la rezidejo de la kompartia centralo. Kaj antau tio, en la
23-a de aprilo 2000, Li Hongzhi interparolis kun la kernuloj kaj subinstigis la
ekzercantojn "Iri al Pekino", "Iri al la centralo, al la Shtata
Konsilantaro!" dirante: "Ne efikos, se malmulte da homoj iros. Iru pli
da homoj. En la lasta jaro ne sufichis la nombro de homoj irantaj al la Pekina
Televizio. Se irus pli da homoj, la problemo estus solvita jam." "Ju
pli multe da homoj, des pli bone. Tio estos la lasta shanco."