Li
Hongzhi multfoje ekskuzis, ke "Falungong ne havas organizon
kaj praktikas lozan administradon". Kaj iuj kernuloj de
Falungong multfoje diris, ke ili ne havas organizon, ili translacias
de homo al homo, de koro al koro.
La fakto ne estas
tia. Post la fondo de Falungong en 1992, Li Hongzhi establis en Pekino la societon
"Studo de Falun-darmo" kaj nomumis sin ghia prezidanto. Post tio ili
establis 39 gheneralajn direktostaciojn en diversaj provincoj, autonomaj regionoj
kaj municipoj, kaj sub tiuj stacioj estas 1.9 mil direktopunktoj kaj 28 mil ekzercopunktoj,
kiuj formis kompletan organizon.
La
societo "Studo de Falun-darmo" gvidis kaj administris
chiujn aferojn de la gheneralaj direktostacioj, ekzamenis kaj
sankciis la strukturon de la filioj de Falungong en diversaj
lokoj, nomumis kaj eksigis la chefajn kernulojn. Krome ili ellaboris
"Postulojn al la direktaj stacioj de Falun-darmo",
"Difinojn por translacio de darmo de la dischiploj de Falun-darmo",
"Kriterion por direktistoj de Falun-darmo", "Rimarkigojn
por ekzercantoj de Falun-darmo" k.a. regularojn por bone
organizi kaj normaligi la aktivadojn de Falungong.