Li
Hongzhi naskighis 1952.07.07, en Gongzhuling de Jilin-provinco, nordoriente de
Chinio. En 1960-1969 li lernis en elementa lernejo Zhujianglu, la 4-a Mezlernejo
kaj la 48-a Mezlernejo. Post 1970 li laboris en bredejo de militaj chevaloj, en
la arbara policejo de Jilin-provinco, en propaganda tachmento kiel trumpetisto
kaj en hotelo kiel servisto. En 1982-1991 li laboris kiel gardisto en Grena kaj
Kuirolea Kompanio de Changchun, chefurbo de Jilin-provinco.
Li
Hongzhi komencis Falungong en la komenco de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento.
Kelke da jaroj antau tio li lernis ian chigong-on, kaj li miksis tion kun
movoj de tajlanda danco kaj kreis la tiel nomatan "Falungong" por fraudi
ekzercantojn. Poste li trovis, ke oni ne interesighis je lia "chigong-o",
li do fraudis per "chigong-kuraco". Li teksis mensogojn de "Falun-darmo",
establis Studon de Falun-darmo kaj nomumis sin mem estro de la Studo.
Por
trompi la amason, li mensogis pri sia naskightago kaj travivajho. Li diris, ke
li "naskighis 1951.05.13, en Gongzhuling de Jilin. En knabeco li estis inicita
de majstro Quanjue (kompleta iluminigho) de budhismo kaj kompletighis en la agho
de 8 jaroj", "en la agho de 12 jaroj, majstro Vera Homo Baji de taoismo
transmisiis al li taoisman gongfu-on", " en 1972 taoisma majstro
Zhendaozi instruis al li taoismon" kaj "en 1974 budhisma majstro instruis
al li memkulturan metodon ghis lia debuto". En libro kompilita de la organizo
Falungong oni legas: "8-jara, Li Hongzhi akiris superan darmon kaj ekhavis
magiajn kapablojn transporti kaj senmovigi objekton per spirito, superregi penson
de homoj, sin malaperigi antau la publiko... Liaj kapabloj atingis ekstreme altan
nivelon, li povas iluminighi je universa vero, travidi la vivon kaj antauscii
la pasintecon kaj estontecon de la homaro."
Li
Hongzhi shanghis sian naskighdaton de 1952.07.07 al 1951.05.13,
falsis la daton sur la identiga karto kaj trompakiris novan
identigan karton. Sed oni povas vidi la daton 1952.07.07 sur
lia personkarto de lia oficejo, sur la identiga karto donita
en 1986.12.31 kaj sur la nova identiga karto donita en 1991.03.31.
Kial
Li Hongzhi shanghis sian naskighdaton? Laudire Shakjamunio naskighis en la 8-a
tago de la kvara monato lau la luna kalendaro, kaj tiu tago de 1951 koincidis
kun la 13-a de majo, do Li Hongzhi prenis la tagon de naskigho de Shakjamunio
kiel la sian por sugesti, ke li estas "transformighinto de Shakjamunio".
Li vestis sin per rekvizita vesto de Budho kaj fotis sin sidante sur lotusa soklo.
Iuj
el la konatoj de Li Hongzhi iam demandis lin, kial li falsis sian biografion,
kaj li diris: "Se ne estas tiel, oni ne kredas min."