En la 23-a de januaro de 2001, antautage
de la Printempa Festo, la china novjara tago lau la luna kalendaro, Wang Jindong
kaj aliaj 6 ekzercantoj de Falungong sin bruligis sur Tian'anmen-placo, kaj rezulte
de tio 2 el ili mortis kaj 3 grave vundighis.
Pasis
1 jaro. Kiel statas tiuj sinbruligantoj? Antau nelonge mi veturis al Henan-provinco
por viziti ilin.
Vekigho
En
la evento Liu Chunling kaj Liu Siying mortis en la brulego.
Liu Yunfang, Wang Jindong kaj alia konspiranto Xue Hongjun estis
arestitaj. Liu Baorong estis kunkrimulo, sed shi konfesis sian
krimon kaj estis senigita je aresto. Nun shi estas hejme. La
grave vunditaj Chen Guo kaj Hao Huijun ricevis bonan kuracon
en Pekino kaj nun estas daure kuracataj en sia hejmloko.
En tre
ordinara apartamento mi vidis Liu Baorong. Rememorante la teruran scenon de sinbruligo,
shi refoje falis en timegon. Shi diris: "Mi englutis benzinon la unua, sed
policanoj ghustatempe baris min, alie mi jam mortus de brulego. Tre kompatindaj
estas la knabinoj Chen Guo kaj Liu Siying. Rememorante ilin, mi sentas pikon en
la koro. Mi devas domaghi la vivon."
Hao
Huijun kaj shia filino Chen Guo apenau postvivis la bruladon
kaj iliaj vizaghoj jam tute misformighis. En speciala chambro
de hospitalo mi vidis Chen Guo kushanta en lito apud fenestro.
Shia misformita vizagho plene kovrighis de cikatro. Shia patrino
estis malfacile televidanta per sola apenau malfermebla okulo.
Apud Chen Guo estis plusha urseto de Liu Siying. En ligna skatolo
stakighis pli ol 100 leteroj kaj 1000 paperaj gruoj senditaj
de diversaj lokoj en esprimo de bondeziroj. Sur la lito estis
kelke da novaj gazetoj.
Vicdirektoro
de la hospitalo diris, ke Chen Guo estis grave brulvundita tra la tuta korpo.
Shiaj du manoj nekrozighis kaj oni amputis ilin je la pojno. Hao Huijun estis
grave brulvundita je la frunto kaj unu okulo estis detranchita kaj la koksaj artikoj
rigidighis. Por kiel eble plej bone kuraci la du vunditojn, la hospitalo disponigis
al ili kuracistojn kaj flegistinojn, kaj ankau 4 flegantinojn por prizorgi ilin
en ilia chiutaga vivo.Ghi ankau ekipis ilian chambron per kolora televidilo, elektra
radiatoro kaj steriliza shranko.
Oni konigis, ke
antautage de la Novjara Festo, la hospitalo preparis por ili ghjauzi-ojn.
Ili trovighas en trankvila animstato. Guo foje kaj foje zumkantas popmuzikon kaj
shercas kun la patrino. Shi povas televidi kaj legi per unu apenau malfermebla
okulo. Lastatempe shi ellernis novan popularan kanton helpe de magnetofono. Kiam
mi adiauis shin, shi petis min transdiri saluton al shiaj kunlernantoj en la universitato,
ke shi tre sopiras ilin.
Oni diris, ke shanghighis
la vindpunkto de Hao Huijun kaj Chen Guo pri Falungong. Hao Huijun diris: "En
la homa vivo estas kelke da decidaj pashoj. Estas danghere mispashi en tiu momento."
Kaj la filino plendis atribuante sian brulvundighon al la patrino: "Estas
via kulpo, kaj mi plu ne povos ludi mian muzikilon."
La
naturo de la herezo kaj la kruela realo forte skuis Wang Jindong kaj Xue Hongjun,
kiuj estas malliberigitaj en prizono. Kiam ili rekonis la malican intencon de
Li Hongzhi, ili estis dankemaj al la pacienca kaj sincera edukado de la registaro.
Rilate administradon kaj edukadon de la prizono,
Xue Hongjun diris: "Falungong rekte propagandis, ke la punlaborejoj kaj prizonoj
de Chinio turmentas ekzercantojn de Falungong. Tio estas mensogo. Sen konsideri
la altan chirkaumuron, la prizono shajnas lernejo prudentiganta la animon de la
malliberuloj."
Kortushigho de sincereco
"Reveninte
al la hejmloko, mi ektimis pro tio, ke mi faris grandan krimon
kaj ofendis la popolon de la hejmloko. Sed mi ne atendis, ke
la registaro tiel sincere traktas min," kortushite diris
Liu Baorong.
Por eduki
Liu Baorong, respondeca departemento de Henan-provinco starigis specialan grupon.
Pacienca edukado kaj admonado emociis Liu. Shi diris: "Mi dankas la registaron
pro ghia sincereco. Mi certe rompos kun Li Hongzhi kaj lia herezo."
En
la 7-a de novembro de 2001 Liu Yunfang, Wang Jindong kaj Xue Hongjun estis eskortitaj
al Henan-provinco. Estis vintro. Ili estis kompare maljunaj kaj malfortaj, kaj
pro tio ili estis permesitaj ne fari korpo-ekzercadon subchiele. Wang Jindong
ankorau ne tute resanighis, kaj la provosoj donis al li bonan prizorgadon rilate
liajn vestadon, manghon kaj loghadon. La prizono disponigis al ili po unu matracon.
Xue Hongjun suferas de hipertensio kaj kuracisto de la prizono ekzamenas kaj kuracas
lin 2 fojojn en chiu tago.
La prizono starigis specialan
grupon por pacience admoni kaj eduki Wang Jindong. Ili pretigis por li librojn
por helpi lin koni la herezan karakteron de Falungong, kiu jam kauzis pli ol 1700
mortojn.
Pacienca edukado skuis la herezan ideon
profunde kashitan en lia animo. Pensante la teruran rezulton de la sinbruligo
de Liu Chunling, Liu Siying, Hao Huijun kaj Chen Guo, Wang Jindong skribis kun
pento: "Kial tio, al kio mi pene strebis, farighis suicido kaj murdo?"
"Se ekzerco de la darmo kondukos al tia 'perfektigho', mi rifuzos tian 'perfektighon'!
Ho dio, kio okazis?"
En la 26-a de decembro
de 2001, kiam li vidis siajn sopiratajn edzinon kaj filinon, li diris: "Mi
estas kulpa. Mi petas indulgon de la popolo." Che tio li skribis promeson
rompi kun Falungong.
Samtempe kun li, ankau Xue Hongjun komplete travidis
la kriman karakteron de Falungong dank' al helpo de provosoj. Xue Hongjun diris
al mi, ke en la tago de intervidigho kun familianoj li vidis ankau sian nepon
de 3 monatoj. Vidante sian nepon en tre bona sanstato, Xue larmis. Li konservas
foton de la nepo en posho de sia chemizo kaj ofte elprenas ghin por rigardi.
En
preteco de longtempa batalo kontrau la herezo
Teruraj
sangaj scenoj komprenigis Wang Jindong, Xue Hongjun k.a. ekzercantojn de Falungong,
ke ghi portis al la homoj ne felichon kaj "perfektighon", sed terurajn
kruelajhojn.
En la 31-a de decembro de 2001 Xue
Hongjun publikigis sian malferman leteron al Li Hongzhi. En la letero li demandis
Li Hongzhi: "Post kiam Falungong estis konfirmita de la registaro kiel herezo,
vi publikigis plurajn predikojn kaj sutrojn postulante, ke viaj dischiploj 'elpashu'... Ni agis lau via diro... sed vi denove publikigis la sutron 'Netolereble'.
Estante via dischiplo, mi neniel povis kompreni, per kia ago ni povos nin konformi
al la darmo kaj atingi 'perfektighon'. Vi kondukis nin sur la vojon malamikan
al la registaro, la socio kaj la homaro, sed vi ankorau ne montris kontentighon.
Ni ne scias, kien vi volas nin konduki."
Kun
profunda pento Xue Hongjun kaj Wang Jindong notis siajn spertajhojn por atentigi
la socion. Xue Hongjun volis titoli sian artikolon "Analizo pri la herezo
Falungong". Per la mano kripla pro la brulo Wang Jindong skribis en granda
malfacilo "Publikan leteron al Li Hongzhi". En tiu letero de 50 paghoj
Wang detale rememoris siajn trompighon, mispashon kaj kriman instigon de sinbruligo
sur Tian'anmen-placo. Wang diris, ke li volas veki per sia propra spertajho la
ekzercantojn, kiuj ankorau ensorbighas en Falungong.