Mi pensas, ke niaj legantoj antaulonge informighis
pri la profetajho, ke en 1999 la homaron atakos plago. Kvankam ankorau ne aperis
la fenomeno en la profetajho, tamen la diversaj herezoj pretendantaj savi la tutan
homaron el la mondpereo kauzis katastrofojn al la homa socio. Falungong ja estas
hereza organizo naskighinta en la 90-aj jaroj en Chinio. Ghi asertis, ke baldau
venos la mondfino, pereos la homaro, antau tio la modernaj sciencoj estas senpovaj
kaj, krom Falungong, neniu registaro kapablas savi la mondon.
En
la mondo estas miloj da chefherezuloj. Ili chiuj pretendis, ke ili estas dioj
au transformighintoj de profeto, kiu konas la misteron de la universo kaj kapablas
savi la homaron. Li Hongzhi ja estas tia homo. Li diris, ke en la agho de 8 jaroj
li akiris superan magian povon kaj konas la tutan universon, la estintecon kaj
estontecon de la homaro. Samkiel aliaj knaboj, li lernis en lernejo, poste li
servis en armeo, laboris en entrepreno kaj, lerninte kelkajn jarojn chigong-on,
li kreis en 1992 Falungong kaj komencis prediki ghin. Por diigi sin, li faris
kunmetitan bildon, en kiu li en stolo sidas sur lotusa trono, kaj ordonis al Falungong-kredantoj
pendigi ghin.
Chigong-o estas tradicia china sanprotekta
ekzercado. Citinte iom el budhismo kaj chigong-o, li kreis la vorton Falungong,
tamen liaj pens- kaj agmanieroj estas tute kontrauaj al budhismo kaj chigong-o.
Ghuste kun tiu mantelo li kaj la de li kreita Falungong trompis milionojn da homoj,
el kiuj iuj ech finis sian vivon.
Falungong allogis
homojn unue per la tiel nomata mirinda efiko en sanprotektado kaj kuracado. Oni
bone scias, ke metabolo, naskigho kaj morto estas deciditaj de la natura legho,
sed Falun Dafa asertis, ke oni malsanighas pro tio, ke li pekis, kiam li ankorau
ne venis en tiun chi mondon, kaj tio estas repago. Se oni praktikas Falungong,
li mem likvidas la malsanojn kaj kompensas la pekojn. Pro ekzercoj de Falungong
oni ne bezonas kuracilon, tial multaj piaj ekzercantoj rigardis kuracadon en hospitalo
malfidela al Falungong kaj rifuzis chian medikamenton, kio kauzis malbonajn rezultojn.
Lastatempe la gazetaro malkashis, ke multaj ekzercantoj mortis pro rifuzo de kuracado.
S-ino Zhang Yuqin, suferanto de ankilozo de nuka vertebro, kredis, ke majstro
Li Hongzhi povas resanigi shin, kaj fine ne povis elteni la turmenton kaj sin
mortigis. Antau la morto shi diris, ke shi, demono, malhelpas aliajn en la ekzercado
kaj tial shi devas foriri al alia mondo.
Li Hongzhi
diris, ke oni ne devas viziti kuraciston nek preni medikamenton, sed li mem vizitis
kuraciston, prenis medikamenton kaj ech estis operaciita je apendicito.
Li
pretendis, ke li estas la unika homo kun dia povo, kapabla instali darman radon
al chiuj ekzercantoj en ilia subventro, konduki ilin al la paradizo kaj alporti
utilon ankau al iliaj parencoj, amikoj kaj aliaj proksimuloj. Li trumpetis, ke
Falungong-ekzercado povas malfermi al la ekzercantoj la "chielan okulon",
per kiu ili povas penetri en alian mondon kaj vidi la fenomenojn, kiujn la karnuloj
ne vidas. Chasante tiun miraklon, multaj ekzercantoj estis atakitaj de psikozo.
Du psikozaj hospitaloj de Pekino akceptis multajn psikozulojn de Falungong: En
1996 ili akceptis 9 tiajn malsanulojn, en 1997 --10, en 1998 -- 22 kaj en la unua
duonjaro de 1999 -16. Ma Jianmin, emerita laboristo de olekampo, opiniis, ke en
lia ventro estas darma rado, kaj per tondilo tranchis la ventron por serchi ghin.
Fine li mortis pro serioza vundo. La 18-jara Li Ting opiniis, ke li estas budho
kaj liaj gepatroj -- demonoj. Li do mortigis ilin. Multaj Falungong-ekzercantoj,
dezirantaj atingi la altan gradon en Falun Dafa, sin pendigis, saltis de sur domego
au sin dronigis en akvo.
Li Hongzhi substrekis,
ke por sin ekzerci oni devas rompi kun aliaj doktrinoj kaj ripeti la vorton kun
plena pieco "majstro Li tiel diris..." por estigi frenezan personan
adoron al li.
La herezo de Li Hongzhi kontrau la
sciencoj kaj homaro kauzis grandan malutilon al la socio. Multaj personoj el la
medicina, scienca kaj religia rondoj montris ghian absurdon kaj malutilon, tamen
trompate de liaj tiel nomataj vero, bonfaro kaj toleremo, multaj ekzercantoj dum
longa tempo ne sciis sin korekti.