En la 28-a de aprilo de 2003 la Azia
Disvolva Banko publikigis chinan chapitron en la “Perspektivo
de Azia Disvolvigho en 2003”. La raporto montras, ke kvankam
la china ekonomio vizaghas SARS kaj multajn aliajn faktorojn
kaj la ekonomia kresko iom malrapidighos en 2003-2004, tamen
la banko optimisme taksas la chinan ekonomion opiniante, ke
la china ekonomio daure tenos elstaran montrighon kaj ghia kresko
je 7.3% estas antauvidebla, dum tiu de 2004 estos 7.6%.
Estas malfacile antauvidebla la konsekvenco
de senprecedenca SARS. Jugho pri ghia damagho al la china ekonomio
dependos chefe de la longeco de dauro de la malsano.
Fakulo de la Ekonomi-disvolva Centro
de la Shtata Konsilantaro de Chinio opiniis, ke nuntempe influo
de SARS sur la china ekonomio ne estas evidenta. La malsano
rekte damaghas eksteraekonomian interkontakton inkluzive de
ekstera komercado kaj investado de fremdlanda kapitalo. Enlanda
bezono estas chefa parto de la ekonomio de Chinio, kaj ghia
ekonomia kresko dependas chefe de enlanda faktoro. Ekstera shanghigho
influos la chinan ekonomion, sed ne serioze. Specialistoj opiniis,
ke la damagho de la malsano estos mallongtempa kaj parta, se
la malsano estos superregata en mallonga tempo.