Kun senchesa profundigho de reformado
kaj pordmalfermo kaj iom-post-ioma plibonigho de la materia
vivo de la china popolo, la pubereca edukado nun estas rigardata
kiel urgha socia laboro. Oni malkontentas la antauan seksan
edukadon kaj forigas miskomprenojn en tiu kampo per scienca,
humanisma kaj sana eksplikoj.
Historio de la pubereca edukado
En
la primitiva socio de Chinio la seksa edukado strikte rilatis
al adoro al la seksorganoj. En la sklava socio aperis privata
posedsistemo kaj la patriarka socio anstatauis la matriarkan
kaj seksumado ne povis esti farata publike kaj la seksaj aferoj
farighis sekretaj kaj la seksa edukado fermighis. En la feuda
socio oni pledis por chasteco morale katenanta virinojn.
En 1912 la internacia higiena konferenco
prezentis koncepton pri seksa edukado, kio markis la oficialan
naskighon de la seksa edukado. Fine de la 19-a jarcento Tan
Sitong, fama china reformisto, laute alvokis, ke oni ne tenu
la seksajn problemojn en sekreto, sed faru sciencan seksan edukadon
al la gejunuloj.
En 1922 profesoro Zhang Jingsheng de
la Pekina Universitato skribis en sia verko "Legho pri
la estetika socia organizo": "La seksa edukado koncernas
la homan vivon, kaj tiu problemo estas pli granda ol sciencoj
kaj artoj."
En la 20-a jarcento fama literaturisto
kaj pensulo s-ro Lusin iam lekciis pri genera sistemo kaj seksaj
scioj en la fiziologia leciono de normala lernejo de Hangzhou.
En 1939 "Seksa psikologio"
de brito Havelock Henry Ellis estis chinigita, kio estis tre
utila al la seksa edukado en Chinio.
Post kiam fondighis la China Popola
Respubliko en 1949 Chefministro Zhou Enlai trifoje substrekis,
ke oni instruu al la gejunuloj higienajn sciojn pri pubereco
por ke ili povu sane kreski.
En la "Portempaj difinoj pri higiena
laboro en la mezaj kaj elementaj lernejoj", publikigita
de la china registaro fine de 1979, legighas enhavo pri pubereca
higiena edukado de la gejunuloj.
En la 80-aj jaroj en la superaj mezlernejoj
de Chinio oni funkciigis kurson "Loghantaro"
En la 90-aj jaroj fama china "Prelego
pri seksoj" estis publike distribuata en Chinio.
Nuna stato de la pubereca edukado
En
multaj elementaj lernejoj de Chinio oni faras elementan seksan
edukadon tiam, kiam la sekundaraj seksaj trajtoj aperas che
la geknaboj. En 1998 oni faris landskalan enketon kaj trovis,
ke la unua menstruo aperas che la chinaj knabinoj, kiam ili
aghas meznombre 13 jarojn, kaj la knaboj polucias, kiam ili
estas 14-jaraj. Tio montras, ke la geknaboj plejparte bezonas
seksan klerigadon, kiam ili lernas en elementa lernejo.
En la lastaj jaroj la seksa edukado
al la geknaboj tendencas en sana direkto. La gazetaro jam chesis
distrumpeti, ke masturbado estas kulpo, kio estas grava por
la psikologia sano de la junaj geknaboj.
En 1998 oni faris enketon al studentoj
kaj la rezulto montris, ke 39% de ili iam faris masturbon kaj
nun ili povas trakti tiun problemon en sana psiko.
En 1998 oni faris grandskalan enketon
al 3 000 mezlernejanoj en Pekino, Shanhajo kaj Kantono kaj informighis,
ke 53% de iliaj seksaj scioj devenis de ordinaraj gazetoj, 19.4%
de instruistoj, 16.7% de kamaradoj kaj 4.7% de erotikaj legajhoj.
Por solvi seksan problemon 37.2% de
la homoj konsultas legajhojn, 20.6% kunlernantojn, nur 7.3%
siajn gepatrojn, 13.5% fakulojn kaj 12.2% shlosas tiun demandon
en sia koro.
La enketo montras, ke la geknaboj plejparte
akiras la seksajn sciojn de normalaj kanaloj.
Perspektivo de la pubereca edukado en Chinio
En
Chinio la plej grava tasko en la pubereca edukado estas nuligi
la eraran komprenon ideologian kaj publikan kaj krei bonan socian
etoson tiukampe. La seksa edukado al la gejunuloj estas enhavoricha.
Ghenerale ghi havas jenan enhavon:
La fiziologiaj scioj pri seksoj estas
bazo de la seksa edukado. Ghi ampleksas strukturon kaj funkciojn
de la geviraj seksorganoj, la unuan kaj sekundaran seksajn trajtojn,
menstruon de knabinoj, polucion de knaboj, seksan reakcion,
seks-medicinan sanprotektadon k.a.
Seksa psikologio estas destinita por
esplori la psikologian staton kaj ghiajn regulojn en la seksaj
aferoj. Ghi ampleksas la seksan psikologian staton, seksan amon,
elekton de amat(in)o, aman psikologion, seksan nenormalecon,
seksan krimagon ktp.
Leghobservado koncernas homan konduton
en la socia vivo, kiu enhavas seks-moralajn principojn -- sciencon,
evoluon, juston kaj moralon por amafero, geedzigho kaj familio.
Oni devas lerni, koni kaj observi la
leghojn kaj ghuste trakti diversajn problemojn, utiligante la
leghon pri geedzigho, konstitucion pri egalrajteco de la geviroj,
geedzigho, familio, patrino kaj infano kaj aliajn koncernajn
kodojn en la kriminala legho.
La venereaj malsanoj kaj aideso serioze
minacas la homan sanon, tial la koncernaj scioj estas gravegaj
por la gejunuloj. Ili devas koni la morbokvanton de tiuj du
malsanoj, iliajn simptomojn kaj preventon.
La seksa edukado de aliaj landoj montras,
ke sola klerigado pri seksaj scioj estas ne suficha kaj ghi
devas montri sin en la tuta homa edukado.
La fina celo de la seksa edukado estas
helpi la gejunulojn en starigo de ghustaj konceptoj pri la homa
vivo, valoro, amo kaj nobla moralo kaj kontribuo al la socio
kaj ghusta traktado de la seksaj problemoj, por ke oni vivu
sane kaj feliche.
Chinio pledas por kompleta kaj ghustatempa
edukado al la gejunuloj per radioelsendo, TV-elsendo, muziko,
literaturaj revuoj, jhurnaloj, kaj aliaj legajhoj, por diskonigi
seksajn sciojn, fondi ghustan koncepton pri sekso kaj levi la
kvaliton de la homa vivo.
Familio, kiel fundamenta unuo de la
homa socio, estas grava por doni seksajn sciojn. La gepatroj
estas la unuaj instruistoj de la infanoj kaj la infanoj estas
spegulo de la gepatroj. La harmonia kaj psikologia sano de la
gepatroj kaj la tuta familio estas grava bazo de la sana disvolvigho
de la infanaj seksoj. La seksaj scioj de la gepatroj estas tre
valoraj por akceli la sanan kreskon de la infanoj pri seksoj,
tial estas necese doni al la gepatroj lecionon pri seksaj scioj.
En la urboj la civilizacia aktivado
en la loghkvartaloj estas utila por seksa edukado al la gejunuloj.