En
la lastaj jaroj la chinaj administraj institucioj de la registaroj
sub la gubernia nivelo unu post alia varbis de la socio shtatajn
dungitojn, kaj kamparanoj, kiuj antaue ne rajtis ekzamenighi
por esti shtatoficistoj, sed nun povas partopreni en ekzameno
por farighi shtataj dungitoj.
En Chinio shtata dungito signifas kadron
en shtata administracio. Antau ekpraktikado de la “Provizora
Regularo pri Shtataj dungitoj” en 1993, nur urbanoj povis
farighi kadroj de shtataj administraj institucioj.
Rompi la limigon de kampara loghanteco
Je la 7-a horo de la 8-a de septembro
de 2002, kamparano Lü Dongchang de Shandong-provinco venis
al la ekzemenejo 35 kilometrojn for de lia hejmo por partopreni
en la ekzameno por esti shtataj dungitoj de gubernia nivelo.
Eble la ekzemeno shanghos lian sorton. Li diris: “Nun
ni havas la shancon partopreni en egalrajta konkuro kaj mi faros
provon.”
En 1997 Shandong-provinco unuafoje
rompis la limigon de loghanteco kaj permesis al la kamparanoj
parotopreni en ekzameno por shtataj dungitoj de subgubernia
nivelo. 990 junaj kamparanoj sin anoncis al la ekzameno kaj
41 el ili sukcesis farighi shtataj dungitoj. 30-jara Lü
Yonggang estis unu el ili.
Nun li laboras en la Sinteza Leghopraktika
Buroo de Urba Administrado de la urbo Zhangqiu kiel vicdirektoro
de la kabineto de la buroo. Li diris, ke li havis kvazau songhon,
kiu shanghis lian vivon.
Lü chiam bedauris, ke li ne vizitis
superan lernejon. Lia patro
ofte malsanighis kaj bezonis kuracon, pro kio la familio elspezis
sian tutan sumon da mono. Por ke li povu lerni en mezlernejo,
lia fratino chesis lerni post diplomigho de elementa lernejo
kaj sin ekokupis pri terkulturado. La tuta familio metis esperon
sur lin. Sed en 1990 li malsukcesis en la ekzameno por eniri
en superan lernejon. Liaj instruistoj kaj kunlernantoj proponis
al li preparighi por venonta ekzameno. Sed li decidis serchi
laboron pro la malricheco de la familio. Li diris: “Tiam
mi estis tre naiva, sed poste mi komprenis, kia doloro estas
malposedo de scioj.”
Post 8 monatoj li eklaboris en cementa
fabriko. La laboro estis peza kaj malpura, sed li laboris diligente.
Li diris, ke chian laboron li devas fari bone. Lian laboremon
kaj sincerecon laudis liaj gvidantoj kaj kolegoj. Julie de tiu
jaro la fabriko estis plivastigita kaj nomumis lin kasisto.
En 1992 li sukcesis en ekzameno por altgrada eduko de plenkreskuloj.
Pro lia bona konduto la fabriko pagis por lia dujara lernado
en la Shandong-provinca Instituto de Kadroj de Agrikultura Administrado.
Iun tagon de 1997 eksgvidanto de la
cementa fabriko donis al li “Tagjhurnalon de Jinan”
kaj diris al li, ke la provinco varbos shtatajn dungitojn kaj
kamparanoj povos sin anonci al ekzameno por shtataj dungitoj
de subgubernia nivelo. Kuraghigate de la gvidanto, li komencis
necesan preparadon. Li brile sukcesis en la ekzameno kaj estis
postenigita al la registaro de Duozhuang. Li laboris kiel sekretario,
partia vicsekretario k.a. En oktobro de 2000 la urbo Zhangqiu
fondis Sintezan Leghopraktikan Buroon de Urba Administrado kaj
intencis varbi 8 laborantojn kondiche, ke la sinanoncantoj devas
havi shtatdungitan kvalifikitecon. Li refoje trapasis la ekzamenon.
Rememorante la spertajhojn, Lü
Yonggang diris: “Tio estas pruvo por valoro kaj talento
de mia vivo. Shtataj dungitoj devenintaj de la kamparo estas
pli kompetentaj en kampara administrado. Mi kredas, ke en la
estonteco iom post iom nulighos la limigo pro la loghanteco.”
Chi-jare la provinco disvastigis la
ekzamenon por varbi shtatajn dungitojn al la gubernia nivelo.
1413 kamparanoj sin anoncis por 270 postenoj.
La nova maniero de varbo de shtataj
dungitoj estas praktikata tra la tuta Chinio. Nekompleta statistiko
raportas, ke de 1996 sume 17188 kamparanoj trapasis la ekzamenon
kaj farighis shtataj dungitoj.
Malfruighinta justeco
Rompi
limigon pro loghanteco kaj doni al la kamparanoj shancon de
justa konkuro, tio estas granda rompo al la maniero de enoficigo.
23-jara Dang Hua diplomighis el la
Radio-Televida Universitato de Jinan (chefurbo de Shandong-provinco),
sed shi ne povis trovi oficon pro tio, ke shi estas kamparanino.
Post diplomigho shi taglaboris en urbo, shanghis laboron trifoje
kaj fine taglaboris en kompanio de trinkajhoj en Jinan. Shi
diris, ke la plej malfacile tolerebla por shi estas tio, ke
oni nomas shin kamparanino.
Informighinte, ke kamparanoj povas
ekzamenighi por shtataj dungitoj, shi decidis partopreni en
la ekzameno. En septembro shi sukcese trapasis la ekzamenon
kaj farighis unu el la 3 kamparanoj, kiuj sukcese trapasis vid-al-vidan
ekzamenon. Rememorante tion, shi diris: “Ni deziras nur
shancon egalrajtan al tiu de urbanoj. Mi esperas, ke iun tagon
en la estonteco ekzamenigho de kamparanoj por shtatoficistoj
ne estos sensacio.”
Kompletigi justan sistemon de merkato
Gheneraldire,
la nunaj kamparanoj de Chinio estas ne simplaj terkulturistoj,
sed novtipaj laboruloj kleraj kaj lertaj en entreprenado kaj
administrado.
La Departemento de Laboro kaj Personaro
de Shandong-provinco montris materialon: enketado pri la 41
shtataj dungitoj de subgubernia nivelo elektitaj el kamparanoj
en 1997 atestis, ke ili laboris distingighe pro sia sperto akirita
en ilia multjara kampara vivo.
Shandong permesis al kamparanoj ekzamenighi
por la ofico de shtata dungito, kio vekis komentarion de jhurnalo:
“Tia praktiko havas profundan signifon por kompletigi
la sistemon de merkata justeco de socialisma merkata ekonomio
kaj stimuli la strukturan konstruadon de merkata ekonomio.”
Portempe la chinaj kamparanoj ankorau
ne povas ekzamenighi por la ofico de shtata dungito de provinca
nivelo, sed fakte la pordo de la shtataj institucioj jam malfermighis
al la kamparanoj. Lau koncernaj difinoj, shtataj dungitoj povas
libere intershanghighi lau malsamaj postenoj, malsamaj niveloj
kaj malsamaj funkcioj. Se ili laboras elstare, ili povas esti
elektitaj kaj senditaj al pli alta institucio de registara administrado.
Cetere, kun senchesa profundigho de reformado de sistemo de
loghanteco, la kamparanoj povos ekzamenighi por farighi shtataj
dungitoj de pli altaj niveloj. Sekve pli-malpli frue komplete
malfermighos la pordo de shtataj dungitoj al la kamparanoj.