En
la 7-a de augusto de 2002 estis la 50-a datreveno de la fondigho
de la statistika institucio de la china registaro. Che tio la
ciferoj de la china statistiko unuafoje apertighis al la mondo,
kaj la internacia socio povos tre facile legi che TTT-ejo www.imf.org
la makroekonomiajn datumojn inkluzive de la totala enlanda produktovaloro
de Chinio kaj la datumojn pri la socio kaj loghantaro. Tio estas
la unuafoja publikigo de Chinio post kiam ghi alighis al la
Ghenerala Datuma Disvastiga Sistemo (GhDDS) ellaborita de la
Internacia Mona Fonduso (IMF). Tio markis, ke la statistiko
de Chinio jam komencis chiuflanke respondi al la postuloj de
GhDDS kaj sekvi la internacian kutimon. De tio ghiaj objektiveco,
autentikeco kaj justeco estas senrezerve apertaj.
Devo por GhDDS
Kelkaj internaciaj ekonomiaj krizoj
inkluzive de la meksikia financa krizo en 1994, la azia financa
krizo en 1997 kaj la argentina ekonomia krizo en 2002 havis
seriozan kaj profundan malbonan influon sur la monda ekonomio.
IMF opiniis, ke trovighis multaj kialoj kauzintaj tiujn financajn
krizojn, sed la ambigueco, neakurata publikigo kaj neprecizeco
de la statistikaj datumoj estas nesubtakseblaj gravaj kialoj.
Por eviti refojan eksplodon de financa krizo, IMF ellaboris,
perfektigis kaj aktive disvastigas en la membrolandoj la normon
de datuma anonco por ilia makroekonomia statistiko.
GhDDS estas valida por chiuj membrolandoj
de IMF. Ili rajtas mem decidi alighi au ne al la sistemo. Aligho
al la sistemo signifas, ke la alighinto promesas reformi sian
statistikan sistemon imite al GhDDS, nome ellabori kaj publikigi
la datumojn pri esenca ekonomio, financo, ekstera komerco, socio
kaj loghantaro.
GhDDS postulas, ke la membrolandoj
altigu la kvaliton de la datumoj kaj senchese plibonigu la ellaboradon
kaj anoncon de la statistikaj datumoj en 3-5 jaroj. La konkreta
devo de la membrolandoj estas liveri al IMF la priskribadon
de la ellabora kaj anonca stato de koncernaj statistikaj datumoj.
Altigi travideblecon de datumoj
GhDDS pli akcentas normaligi la anoncan
manieron de statistiko, sed tio nerekte altigis la kvaliton
de la datumoj. Dum longa tempo iuj landoj kaj institucioj de
la mondo havis dubon pri fidindeco de la statistikaj datumoj
de Chinio. Aligho al la sistemo faris la statistikajn datumojn
de Chinio pli travideblaj, char la membrolandoj devas publikigi
statistikajn datumojn en la difinitaj datoj kaj frekvencoj.
La kolektado de la datumoj, nome la ekspliko kaj priskribo de
la datumoj, ekzemple la tereno, frekvenco kaj loko, farighis
publikigenda. Tio altigis la travideblecon de la statistikaj
datumoj de makroekonomio.
La plej granda utilo de la travidebleco
de datumoj por ordinaraj investantoj estas shpari memkoston
de decido kaj eviti eraron en decido. Aligho de Chinio al la
sistemo liveris bonan kondichon por la investantoj.