En aprilo de 2002 la China Teatra Instituto
komencis regulan ekzamenon por akcepti novajn studentojn kaj
pli ol 2200 lernantoj sin anoncis al ghi. La sukcesintoj en
la ekzameno pri la fundamenta kapablo de teatro devis partopreni
en julio en la tutlanda enira ekzameno pri klereco por supera
lernejo. Kaj la sukcesintoj povas lerni en la instituto.
Pekin-opero
estas rigardata kiel ekstrakto de la tradicia kulturo kaj chefa
teatrospeco de la instituto. 140 el la 500 novaj studentoj lernas
pekin-operon.
Personoj de la pekin-opera rondo opinias,
ke en la pasintaj pli ol 200 jaroj pekin-opero multe prosperis
kaj ankorau montras grandan vivipovon en la nuna tempo dank’
al tio, ke unue pekin-opero havas originalan fascinan belecon,
kaj aliflanke senchese aperis eminentaj aktoroj de la opero
kaj daurigantoj de la arto estas multe prizorgataj.
Supera lernejo kulturas chefan forton de pekin-opero
Kulturado de daurigantoj de pekin-opero
estis diferenca pro la diversaj periodoj. Antau 50 jaroj kulturado
de novicoj estis plenumita per instruado de aktoroj al dischiploj.
Ekzemple la famaj aktoroj Mei Lanfang, Cheng Yanqiu, Xun Huisheng
kaj Shang Xiaoyun elkutlturis multajn eminentajn aktorojn kaj
formis sian skolon.
Post tio la instruado de aktoro al
instruatoj turnighis al regula lerneja instruado. En 1952 fondighis
la China Teatra Lernejo, kies chefa tasko estis kulturi aktorojn
kaj muzikilludantojn. Fama dramisto Tian Han funkciis kiel direktoro
de la lernejo kaj la lernejo elkulturis Liu Changyu, Li Weikang
k.a. elstarajn geaktorojn. Pekin-opero kun tiuj geaktoroj kiel
chefludantoj chiam tenis kompare potencan vivipovon. En 1978,
la China Teatra Lernejo estis alinomita la China Teatra Instituto,
kio faris ghin la unua supera lernejo de teatra edukado. Plejparto
de la lernantoj devenis de profesiaj teatraj lernejoj au teatraj
trupoj de diversaj lokoj de Chinio, kaj pekin-opero ankorau
estas la chefa lernobjekto.
En 1995 parto de la fakoj de la instituto
estis licencita por kvalifikiteco de varbo de magistro-esploranto,
kio markis, ke la teatra edukado de Chinio levighis al pli alta
nivelo. En 1996 la Ministerio de Kulturo de Chinio establis
en la instituto kurson de studento-esplorantoj por elstaraj
junaj aktoroj.
La
supera edukado de pekin-opero de Chinio startis malfrue, sed
ghi jam formis necesan skalon. Krom la shtatnivela China Teatra
Instituto, funkcias en la lando ankau teatraj lernejoj kaj fakultatoj
de iuj superaj lernejoj, kiuj faras esploradon pri supera edukado
de teatro. Ekzemple la Instituto de Prezenta Arto de la Pekina
Normala Universitato kaj la Pekina Teatra Lernejo kune aranghis
kolegian teatran kurson kun pekin-opero kiel la chefa lernobjekto,
kaj la Shanhaja Teatra Instituto kaj la Shanhaja Teatra Lernejo
aranghis kurson de pekin-opera prezentado. Tio sendube malfermis
pli da kanaloj por kulturado de altnivelaj aktoroj por pekin-opero.
Mezgradaj teatraj lernejoj gravas por kulturado de
pekin-operaj aktoroj
En la kultura sistemo de la chinaj
pekin-operaj geaktoroj, la mezgradaj teatraj lernejoj ludas
gravan rolon. Diplomitoj de tiuj lernejoj estis senchese senditaj
al pekin-operaj trupoj de diversaj lokoj, kio vigligis kaj prosperigis
la tutan pekin-operan rondon de Chinio.
Pekino estas la centro de la pekin-opera
arto, kaj ghia baza teatra edukado iras pionire en la lando.
La Pekina Teatra Lernejo kaj la mezlernejo dependa de la China
Teatra Instituto ghenerale reprezentas la plej altan nivelon
de la mezgrada teatra edukado de Chinio.
Ni ekzemplu per la Pekina Teatra Lernejo.
Ghi fondighis en 1952 dank’ al la iniciato de Mei Lanfang.
La lernantoj devenas de diversaj lokoj de Chinio kaj ankau de
eksterlando.
Nun en la lernejo lernas pli ol 600
lernantoj, kaj granda parto de ili lernas aktoradon de pekin-opero.
Krom la bazaj scioj de teatro kaj ekzercado por aktorado, ili
lernas ankau la chinan lingvon, matematikon, fremdlandan lingvon
kaj komputerikon. Parto de diplomitoj daurigos lernadon en pli
alta teatra lernejo kaj la ceteraj farighos chefaj aktoroj de
pekin-operaj trupoj de diversaj lokoj de Chinio.
Preskau
chiuj provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj havas teatrajn
lernejojn kaj lernejoj en Shanhajo, Shandong kaj Tianjin estas
multe sukcesintaj en kulturado de talentuloj, ke iliaj diplomitoj
ofte estis premiitaj en la tutlandaj konkursoj de pekin-opero.
Esperdona infana pekin-opero
Meze de la 80-aj jaroj de la lasta
jarcento oni jam atentigis, ke por reprosperigi pekin-operon
oni devas kulturi aktorojn deinfanece. En 1985 la Pekina Pekin-opera
kaj Kunqu-opera Asocio iniciate fondis la Pekinan Pekin-operan
kaj Kunqu-operan Trejnan Lernejon kaj poste fondis la Pekinan
Infanan Pekin-operan kaj Kunqu-operan Ensemblon. Tion imitis
multaj lokoj tra la tuta lando. La infanoj lernas chefe post
la lecionaj horoj. Iuj elementaj lernejoj faras tian aktivadon
por popularigi pekin-operon. Ekzemple la elementa lernejo dependa
de la Pekina Universitato fondis pekin-operan grupon. Statistiko
raportas, ke en Pekino trovighas pli ol 100 trejnaj lernejoj
de pekin-opero.
En 1992 la Ministerio de Kulturo de
Chinio okazigis la unuan infanan konkurson de pekin-opero kaj
kunqu-opero. Ghis 2000 tio okazis jam 4 fojojn. Krome oni okazigis
ankau tutlandan kaj regionan konkursojn de pekin-opero, kio
akcelis prosperon de infana pekin-opero.