Komence de la 90-aj jaroj de la 20-a
jarcento publika enketo en Chinio profunde impresis la socion.
Tiam multaj montris sian respekton al instruado, sed nur tre
malmulte da homoj volas sin okupi pri tiu laboro. Alta takso
pri la socia pozicio de instruistoj kaj ilia malricheco forte
kontrastis. Tio embarasis la instruistojn.
Pasis
pli ol dek jaroj. Sendube la enspezo de instruistoj rimarkinde
levighis. Kaj krom tio ilia profesia risko estas kompare malgranda
kaj sekve ili ne plu estas sinonimo de malrichaj intelektuloj.
En la lastaj jaroj multe da gejunuloj preferas lerni en la instruistaj
lernejoj kaj labori kiel instruistoj. La socia situacio de instruistoj
multe shanghighis.
Alta takso de la socio kaj bezono de la merkato
Dank' al kontinua disvolvigho de la
china ekonomio en la lastaj du jaroj la enspezo de instruistoj
de altaj lernejoj multe levighis. En 2001 la enspezo de instruistoj
kreskis plej rapide. Oni elspezas multe por edukado kaj shatas
investi tiun kampon.
La chinaj politikoj garantias la stabilan
levighon de iliaj enspezoj. Kun la socia disvolvigho la shtato
kaj familioj donas chiam pli altan atenton al edukado kaj instruistoj
havas bonan estontecon.
Rapida levigho de la ekonomia pozicio
de instruistoj kaj ilia moralo ludas gravan rolon en levo de
la socia pozicio de la instruistoj. Nun la instruistoj alfrontas
novan defion, t.e. pro rapida socia disvolvigho multe shanghighis
la koncepto, metodo, kampo, enhavo kaj objektoj de edukado.
Kaj la edukaj koncepto kaj metodoj formitaj en la sfero de la
tradicia kulturo de Chinio kaj tiuj formitaj en la sistemo de
planizita ekonomio ne povas kontentigi la socian bezonon.
La ghisdata eduka enketado montras,
ke edukado de ideologia kvalito, profesio, sekso, psikologio
kaj karakteroj estas urghe bezonata de la socio kaj de tio nature
formighis la eduka merkato. En esplorado kaj disvolvado la edukantoj
kaj edukatoj alfrontas same grandan defion. La instruistoj alfrontas
severan provadon de la merkata ekonomio kaj ili nepre devas
akomodi sin al la merkata bezono.
Faktoj pruvis, ke nur sin adaptinte
al la merkata ekonomio, chinaj instruistoj povas farighi efektive
richaj.
Merkato por instruistoj
En
la sistemo de la planizita ekonomio instruistoj de altaj lernejoj
enspezas malmulte. Post ekpraktikado de la politiko pri reformado
kaj pordmalfermo la shtato plurfoje levis ilian salajron, tamen
ilia vivo ne multe plibonighis. Nur dank' al efektivigo de la
merkat-ekonomia sistemo tiu fenomeno shanghighis. Antau du jaroj
la Pekina Universitato kaj Qinghua-universitato shanghis la
distribuan sistemon. Nun ili salajras lau novaj universitataj
rangoj difinitaj post ekzameno. Iuj eminentaj junaj instruistoj
enspezas ech pli multe ol maljunaj profesoroj. Tio fundamente
shanghis la malnovan distribuan principon: pli da kapablo kaj
laboro, pli da mono.
Edukado farighis industrio. La trejnaj
establoj en la socio kaj privataj lernejoj donas multe da shancoj
richigi ne nur spertajn kaj famajn, sed ankau iujn junajn instruistojn.
La Eduka Scienc-teknika Grupo "Nova
Oriento" de Pekino kreis plurajn milionulojn en nur kelkaj
jaroj. Tiuj milionuloj achetis loghdomon kaj automobilon kaj
ekvivis komfortan vivon. La teorio de tiu grupo konformas al
bezono de la eduka merkato kaj en ghiaj okuloj instruistoj estas
la plej valora richajho de la eduka afero.
Iuj instruistoj de altaj lernejoj povas
enspezi centojn da miloj da juanoj sole en someraj ferioj. Ili
faras lekciojn en kursoj de altaj lernejoj. Iuj profesoroj pri
administrado lekcias en kursoj de entreprenaj administrantoj
kaj enspezas multe.
Iuj eminentuloj diplomighintaj el financa
fako de altaj lernejoj ekfunkciis kiel instruistoj de altaj
lernejoj anstatau kiel funkciuloj en bilaj borsoj, char ili
estas bonvenaj al la socio kaj ekster la instruhoroj ili povas
gajni multe.
Pri la kumula instruado de instruistoj
la publiko ghenerale opinias, ke ili rajtas enspezi pli multe
per siaj honestaj laboroj.
Kontribuo kaj oferemo
Kvankam la chinaj instruistoj enspezas
pli kaj pli multe, tamen tio ne signifas, ke ilia enspezo shanghighis
radikale.
Efektive, en Chinio kiel ordinaraj
laborantoj en la socio, la instruistoj plejparte enspezas ne
tre multe, sed devas dedichi grandan energion al la laboro,
tial instruado estas okupo bezonanta oferemon.
En multaj altaj lernejoj pro strecha
laborado oni ne havas tempon kumuli alian laboron kaj sola enspezo
estas la salajro, kiu tamen 6-oblighis kompare kun tiu antau
10 jaroj. Ankau la enspezo de instruistoj de elementaj kaj mezaj
lernejoj pli multe levighis ol antau 10 jaroj. Kun socia evoluo
kaj chiam pli levighanta socia atento la chinaj instruistoj
certe enspezos pli kaj pli multe.