En la lastaj jaroj pli kaj pli multighis
en Chinio monlavado. La monlavistoj ne nur chinaj, sed ankau
alilandaj faras tiun krimagon en Chinio. Por likvidi la kashitan
krimon ekonomian kaj socian la China Popola Banko, kunlabore
kun aliaj financaj establajhoj, nun preparas serion da kontraumonlavaj
reguloj.
Serioza situacio
Krimuloj
miksas kontrauleghe akiritan monon kun legha enspezo kaj faras
komplikan negocadon pere de banko kaj aliaj financaj establajhoj
por nebuligi devenon de la monsumoj kaj poste translokas ilin
per leghaj rimedoj.
La monlavado utilas al toksovendistoj,
kontrabandistoj, koruptighintaj shtatoficistoj kaj aliaj krimuloj
en ilia krimago, malutilas al la socia sekureco kaj serioze
minacas la ekonomian aktivadon kaj financan merkaton.
Nun la internacia socio rigardas monlavadon
krimago. Ekde la mezo de la 80-aj jaroj de la 20-a jc. pluraj
landoj publikigis leghon kontrau monlavado, kaj Chinio oficiale
difinis krimon de monlavado en sia kriminala kodo ekpraktikata
oktobre de 1997.
Kun ekonomia tutmondigho ankau monlavado
disvolvighas tra la tuta mondo. Veterana APEK-oficisto esploranta
monlavadon diris, ke chiujare almenau 200 miliardoj da usonaj
dolaroj transmovighas aliloken pere de bankoj de la Azi-Pacifika
Regiono, tamen monlavado en tiu regiono neniam estas multe atentata.
La centra banko de Chinio analizis
en sia raporto, ke char Chinio praktikas kompare rigoran sistemon
de la bankoj kaj la administrado de la bankaj kontoj estas kompare
postighinta, la bila merkato ne regula kaj la banka regpovo
bezonas pluan levighon kaj krom tio Hongkong estas unu el la
lokoj, kie la libera komercado estas plej vigla, tial ne nur
chinaj, sed ankau alilandaj krimuloj prenas la chefteron de
Chinio kaj Hongkong kiel lokon por monlavado. Chinio alfrontas
grandan defion en la batalo kontrau monlavado.
Koruptigho kaj monlavado
Por
leghigi monon devenintan de malversacio kaj koruptado kaj post
tio lauvole malshpari ghin kaj investi ghin por plivalorigi
ghin, monlavado estas nepra elekto de la koruptighintoj.
Cheng Kejie, eksprezidanto de la Guangxi-a
Ghuang-nacia Autonoma Regiono, estis granda malversaciulo. Li
ordonis sian konkubinon Li Ping transdoni 41.09 milionojn da
juanoj, per kiuj oni koruptis lin, al Hongkong-a komercisto
Zhang Jinghai por lavado kaj pro tio Cheng donis al Zhang 11.5
milionojn da juanoj.
Lu Chongyou, eksvicurbestro de Lianyungang,
komisiis sian 80-jaran patron kaj 70-jaran patrinon kiel siajn
leghajn agentojn por registri kemiindustrian entreprenon, kaj
per sia kontraulegha enspezo achetis akciojn en tiu entrepreno,
tiel ke li kashis la devenon de sia granda monsumo.
Chinaj malversaciuloj lavas monon per
jenaj metodoj: Iuj shtatoficistoj senbride malversacias kaj
akceptas shmirmonon kaj post sia abdiko ili sin okupas pri negocado
au acheto de akcioj, tiamaniere ili senkulpigis sian abruptan
richighon per nova statuso. Aliaj shtelproprigas monon kaj samtempe
lavas ghin, t.e. ili per sia povo senbride proprigas monon kaj
iliaj parencoj sin okupas pri negocado kaj per tio shirmas devenon
de la maljuste akirita mono. La triaj shtatoficistoj au administrantoj
de shtataj entreprenoj fondas privatan entreprenon au entreprenon
de agento kaj per ekonomia kontakto translokas tiun maljuste
akiritan monon al la konto de tiuj entreprenoj kaj daurigas
sian kolekton de mono per normala impostado. Estas ankau iuj,
kiuj lavas monon alilande kaj profitante de la chiam pliintimighanta
kontakto de la china merkato kun la internacia chiamaniere translokas
la maljuste akiritan monon alilanden kaj tie ghin lavas.
En la lastaj jaroj Chinio alprenis
gravajn pashojn kontrau malversacio kaj koruptigho. Nun en la
financaj aferoj ghi praktikas sistemon de deponado en vera nomo
kaj la kriminala kodo ekhavis artikolon pri krimo pro nekonata
fonto de granda richajho.
La centra banko kontrau monlavado
La
centra banko nun dedichas grandan atenton al fondo de kontraumonlava
sistemo, kiu ampleksas organizan strukturon, leghojn kaj regulojn.
Septembre kaj oktobre de la pasinta
jaro la centra banko de Chinio organizis gvidan grupon kontrau
monlavado kaj la kontrolejo kaj kontraumonlava departemento,
naskighintaj antau nelonge, jam komencis sian funkciadon.
En la pasinta jaro la centra banko
de Chinio publikigis "Raporton de legho kontrau monlavado"
kaj nun verkas "Kelkajn opiniojn kontrau monlavado"
kaj aliajn dokumentojn. Tiuj dokumentoj montros la principajn
postulojn kaj regulojn de la komercaj financaj establoj.
Januare de 2003 la centra banko kaj
chiuj komercaj financaj establoj de Chinio ekhavos sian kontraumonlavan
establon kaj leghan sistemon.
Chinio ne nur havas kompletan kontrolan
sistemon, sed ankau severe batalas kontrau monlavado. La china
polico kunlaboris kun eurazia justico kontrau translanda monlavado
kaj akiris rimarkindajn sukcesojn. En la lastaj du jaroj la
china polico rekognoskis 70 kazojn, kiuj koncernis 17 landojn
kaj regionojn.
Por perfektigo
Fondi
perfektan kontraumonlavan sistemon estas grava laboro koncernanta
multajn departementojn. Portempe la departementoj rilate monlavadon
ankorau ne havas efikan kunlaboran strukturon kaj la kunordigo
de la administraj kaj justicaj departementoj estas pli malfacila,
char en Chinio la administrantaro ne rajtas interveni en justicon.
Ankau la centra banko de Chinio faris
teorian esploron pri kontraumonlava problemo. Surbaze de sia
esplorado ghi faris politikajn proponojn al la supera instanco:
Antau chio oni devas koni la taskojn
kaj rajtojn de malsamaj departementoj en la batalo kontrau monlavado
kaj intensigi la kunlaboron, due pli larghe determini la krimon
de monlavado, trie pli severe puni la monlavajn krimagojn kaj
fine fari pli aktivan kunlaboron kun la internaciaj instancoj
sur kampo de monlavado.
En la sesio de la Tutlanda Popola Kongreso
kaj China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco okazinta
marte chi-jare fama ekonomikisto Wu Shuqing faris proponon "Kiel
eble plej rapide ellabori leghon kontrau monlavado".