En
la lastaj jaroj, kiam multaj studentoj el la malrichaj regionoj
de la okcidento de Chinio ne povis pagi por la lernado, la Projekto
“Helpi Lernantojn en la Okcidento” helpis ilin venki
la malfacilon.
La Projekto “Helpi Lernantojn
en la Okcidento” estas projekto de la china registaro
por helpi lernantojn de malrichaj familioj, ke chiujare ghi
donas 5000 juanojn al elstaraj lernantoj devenintaj de malrichaj
familioj.
En Yunnan-provinco en la sudokcidento
de Chinio vivas multaj nacimalplimultoj kaj multaj el iliaj
infanoj ne povas lerni en superaj lernejoj pro malricheco. En
2000 la provinco komencis praktiki la projekton kaj diversaj
funkciaj departementoj bone kunlaboris, alprenis diversajn metodojn
por elekti helpatojn kaj publikigis iliajn nomojn por submetighi
al la socia kontrolo.
En 2000, 100 lernantoj de malrichaj
familioj akiris monhelpon, kaj la helpatoj esprimis, ke ili
nepre diligente lernos por rekompenci la socion en la estonteco.
La projekto en Yunnan jam elspezis
milionojn da juanoj, kio ne nur helpis la lernantojn, sed ankau
kreskigis helpemon en la socio. Influate kaj pushate de la Projekto
“Helpi Lernantojn en la Okcidento”, la diversaj
rondoj de la provinco aktive partoprenis en la laboro helpi
malrichajn familiojn. La Tabaka Kompanio Hongtashan decidis
doni chiujare 800 mil juanojn al 400 studentoj de malrichaj
familioj, por ke ili plenumu la lernadon.
Montaro konsistigas grandan parton
de Guizhou-provinco, kaj multaj lernantoj devenas de malrichaj
familioj. Ekde aprilo de 2001 la Komitato de la Komunista Partio
de Chinio de Guizhou-provinco ordonis al la 87 gubernioj (inkluzive
de urboj kaj distriktoj) enketi pri elstaraj lernantoj devenintaj
de malrichaj familioj, kiuj espereble povos trapasi eniran ekzemenon
de superaj lernejoj, kaj metis la gravitan punkton de helpado
sur lernantojn devenintajn de familioj de malrichaj kamparanoj
kaj deoficigitaj laborantoj, en kiuj chiu membro akiras chiumonate
malpli ol 150 juanojn (8.3 juanoj egalas al 1 usona dolaro)
por vivtenado. Krome oni multe pli atentas lernantojn de malrichaj
nacimalplimultanoj kaj lernantinojn.
Cai
Hao trapasis la eniran ekzamenon de la Pekina Universitato,
sed liaj gepatroj chagrenighis, ke ili ne havas tiel grandan
sumon da mono por pagi al la universitato. Tiam la provinca
registaro registris por Cai konton en la China Industria kaj
Komerca Banko, ke li povu akiri chiujare 5000 juanojn kiel stipendion
ghis sia diplomigho. 100 lernantoj sukcesintaj en enira ekzameno
de landfamaj universitatoj kaj universitatoj famaj en la provinco
estas subvenciataj de la Projekto “Helpi Lernantojn en
Okcidento”.
En 2001 preskau chiuj gubernioj de
la provinco subvenciis almenau po 1 lernanton. 87 el la 100
helpataj lernantoj devenis de la kamparo, 13 — de familioj
de deoficigitaj laborantoj au senlaboruloj kaj 55 — de
ekstreme malrichaj familioj de Mjau-, Dong- kaj aliaj nacimalplimultoj.
Che la finigho de someraj ferioj de 2002 la 100 helpataj studentoj
jam akiris duafojan stipendion. La nova grupo da studentoj glate
akiris stipendion.
En la okcidento la problemo de studentoj
de malrichaj familioj estos iom post iom solvita lau la disvolvigho
de la Projekto “Helpi Lernantojn en la Okcidento”.
Studentoj helpataj de la projekto rekompencos la socion per
servo al la disvolvo de la okcidento en la proksima estonteco.