En
2001 Pekino havis 185 serenajn kaj kompare bonajn tagojn, kiuj
konsistigis 50.7% de la tuta jaro. En la "nebula urbo"
Chongqing, la pezindustria bazo de sudokcidenta Chinio, la sulfura
dioksido kaj ellasita fumo malpliighis je 90%, kaj la tagoj
de densa nebulo estis nur 30% de tiuj en la antauaj jaroj. Suzhou-rivero
en Shanhajo estis malbonodora kaj fishoj kaj salikokoj ne videblis
tie jam de 80 jaroj. Nun denove purighis la akvo. La unua china
eksperimento por konstrui ekologian regiono nen Guizhou jam
havis primaran efikon. La gravaj poluaj lokoj en la regiono
de Tri Gorghoj de Yangzi-rivero malpliighis je 37.
Nun
la china popolo pli kaj pli klare konas la gravecon de media
protekto kaj ekologia ekvilibro. La polua indico de aero estis
atentita nur de fakuloj en la pasinteco, sed nun ghi farighis
nemankigebla referenco por ordinaraj loghantoj. Oni diris, ke
en 340 chinaj urboj la aera kvalito estas bonigita kaj en 117
el ili ghi atingis la normojn difinitajn de la shtato kaj en
114 el ili la polucio estas nur malgranda.
Kvankam la progreso estas rimarkinda,
tamen ghuste kiel diris Zhu Guangyao, vicestro de la Shtata
Ghenerala Mediprotekta Buroo de Chinio, la medio de Chinio ne
estas en ghojiga situacio.
Chiujare che alterno de printempo kaj
somero nordan Chinion facile atakas sabloshtormo kaj en varmegaj
someraj tagoj rughaj tajdoj minacas chinajn proksimajn marojn.
Triono de stepoj regresas kaj la dezertigitaj lokoj dilatighas
chiujare je 2460 kvadrataj kilometroj. 2 milionoj da hektaroj
da arbaroj estis detruitaj.
Lau
raporto farita de la Shtata Ghenerala Mediprotekta Buroo de
Chinio, kvankam la akva kvalito de Yangzi-rivero kaj Songhuajiang-rivero
estas plibonighanta chiujare, tamen la Flava Rivero kaj Liaohe-rivero
nun estas serioze poluataj.
Pro chio chi tio la china registaro
donas pli grandan atenton kaj energion al mediprotektado ekde
la pasinta jaro.
Plenumo de nova plano
En la pasinta jaro Chinio ellaboris
novan kvinjaran planon, kiu substrekas altigon de la aera kvalito,
solvadon de la problemoj pri la serioze poluitaj riveroj, lagoj
kaj maroj kaj grandskalan kaj sisteman median protektadon de
la riveroj.
Fakuloj de la Shtata Ghenerala Mediprotekta
Buroo de Chinio diris, ke en 2005 la totala kvanto de rubo poluanta
aeron, akvon kaj grundon mallevighos je 10% kaj 45% de la malpura
akvo ellasita de la popola vivo estos traktitaj, 30% de la urba
tero estos verdigitaj kaj la aera kvalito de duono de la urboj
farighos kompare bona.
Por garantii la sukcesan realighon
de sia celo, Chinio devas intensigi leghodonon pri mediprotekto
kaj rigore plenumi la aprobitajn leghojn. Krom tio koncernaj
departementoj devas rigore kontroli kaj ekzameni plenumighon
de la leghoj, premii la bonajn kaj puni la malbonajn establojn
en praktikado de la leghoj pri mediprotektado.
Unuaj atingoj en mediprotektado en Chinio
"Bulteno
pri la china medio en 2001" publikigita antau nelonge montras,
ke la gravaj projektoj por mediprotektado atingis rimarkindajn
sukcesojn kaj la totala kvanto de ellasitaj malpurajhoj estis
limigita, la kvalito de riverakvo estis stabila, acida pluvo
en la urboj reduktighis, kaj en la regionoj che Bohai-maro oni
jam malpermesis produkti, vendi kaj uzi fosforhavajn lesivojn.
Kontraudezertiga projekto kun totala investo de 11 miliardoj
da juanoj jam estis lanchita en Xinjiang, kie estas la plej
granda kaj detruata dezerto en Chinio. Post la projekto de mediprotektado
en la regiono de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero oni metis en
tagordon la mediprotektadon che la vojo por konduki akvon de
sude norden.
La urboj kun granda loghantaro kaj
evoluinta ekonomio estas gravaj lokoj por disvolvi la median
protektadon. Koncernaj departementoj alprenis serion da rimedoj
por daurigi la sintezan reguligon de la urba medio kaj samtempe
kun tio la konstruado de fundamentaj urbaj investajhoj kaj elstaraj
mediprotektaj urboj plirapidigis siajn pashojn.
La chinaj mediprotektantoj jam turnis
sian atenton al la kamparo kaj samtempe kun tio kombinis la
mediprotektadon de la urboj kun tiu de la kamparo. En la pasinta
jaro la volontuloj diversmaniere propagandis mediprotektadon
kaj iuj lokoj aktive esploris kombinon de agrikulturo kun mediprotektado,
disvolvis ekologian agrikulturan konstruadon kaj akiris rimarkindajn
sukcesojn en la ekonomio kaj mediprotektado.
Chinio jam cedis terkulturadon al arboplantado
sur 955 mil hektaroj da kampoj, plantis arbojn kaj kulturis
herbojn sur 786 mil hekatroj da kalvaj montoj, kaj kontrausablaj
arbaroj kaj naturaj arbaroj okupas 60 milionojn da hektaroj,
kiuj rilatas 97% de la chinaj gubernioj.
Chinio efektivigos 30 gravajn ekologi-protektajn
projektojn por arbaroj, dezertoj kaj marchoj. Nun ghi havas
1551 naturparkojn kun totala areo de 129.89 milionoj da hektaroj,
kiuj konsistigas 12.9% de ghia teritorio kaj sur tiu bazo oni
planas konstrui pli da naturparkoj, por ke ili kovru 16.14%
de ghia teritorio.