“Eniri
en bonhavan socion” estis celo difinita en la 15-a Tutlanda
Kongreso de KPCh en 1997, kaj nun la celo estis atingita. De
antau 20 jaroj, la ekonomio de Chinio kreskis meze je 9% chiujare.
En la unuaj 80-aj jaroj la china registaro difinis la celon,
ke la totala enlanda produktovaloro de Chinio kvaroblighos en
la fino de la 20-a jarcento. En 1995 la totala enlanda produktovaloro
de Chinio jam kvaroblighis kompare kun tiu de 1980. En 1997
la pokapa totala enlanda produktovaloro de chinoj kvaroblighis.
En la fino de 2000 la pokapa totala enlanda produktovaloro jam
superis 800 usonajn dolarojn, kaj tio signifas, ke la popola
vivo ghenerale atingis la gravan markon por bonhava socio.
Shanghigho en konsumado
De
la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento la chinoj havis la kutimon
nomi kelkajn longeuzeblajn konsumajhojn “kvar luksajhoj”,
kaj tio estis marko de richeco kaj pozicio de homoj en la socio.
Tiam la popola vivo trovighis en kompare
malalta nivelo, kaj biciklo, kudromashino, brakhorlogho kaj
radioricevilo estis “kvar luksajhoj” dum chirkau
la 30 jaroj. Tiam biciklo kostis chirkau 200 juanojn, sed tiu
sumo jam estis 5-6-obloj de la monata salajro de ordinara laboristo,
kaj cetere oni vendis biciklojn nur al posedantoj de kuponoj.
Sed de la 80-aj jaroj la konsisto de la “kvar luksajhoj”
jam farighis fridujo, kolora televidilo, lavatoro kaj magnetofono.
Tio signifas, ke la konsuma nivelo de chinoj jam atingis mil
juanojn. Tiam kolora televidilo kun ekrano de 21 coloj kostis
chirkau 3 mil juanojn, egale al salajro de pli ol 2 jaroj por
unu persono. Sed en la postaj 90-aj jaroj la “kvar luksajhoj”
farighis klimatizilo, komputoro, poshtelefono kaj automobilo.
Por acheti koloran televidilon kun ekrano de 21 coloj ordnara
laboristo devis pagi salajron de nur 1-2 monatoj, kaj unumonata
salajro sufichas por acheti 3-4 biciklojn. Krome pli kaj pli
multaj homoj jam havas auton.
En la nova jarcento la chinoj pli akcentas
personecon kaj ghuon en la konsumado. Restoracioj estas frekventataj
de ordinaraj chinoj kaj oni pli multe akcentas personan shaton
en vestado. De tempo al tempo aperas novaj tipoj de televidilo,
klimatizilo, poshtelefono kaj komputoro, kaj la homoj akcentas
bonan kvaliton de varoj kaj la servon post vendo.
Shanghigho en trafiko
Rapidigo
de trajnoj multe shanghis la vivon de la homoj. Kamparano Hu
Sihai de Jiangxi-provinco multe profitis el tio.
Hu estas krabobredisto en Jiangxi-provinco.
En 1996 li investis krabobredadon en akvejo kun areo de 130
hektaroj. Li multe bredis krabojn, sed malmulte prifitis pro
morto de kraboj post longa transportado.
Li diris al mi: “Antaue ni bezonis
17-18 horojn por atingi Shanhajon. En 1997 mi kunportis mil
kilogramojn da kraboj al Shanhajo kaj en la tria manteno duono
de la kraboj mortis. Kia perdo!”
Hu sentis la koron tranchata kaj intencis
chesigi negocon de kraboj. Ghuste tiam oni kvarfoje altigis
la rapidecon de trajnoj. Nun li bezonas nur 10 horojn por veni
al Shanhajo kaj en la sekvanta mateno li povas elvendi la alportitajn
krabojn.
Hu diris, ke en la chefsezono de rikolto
li kaj lia tuta familio kaj ankau dungitoj multe penis por kapti
krabojn. Chi-jare li vendis jam pli ol 3 mil kilogramojn da
kraboj en Shanhajo kontrau pli ol 200 mil juanoj. Lia negoco
farighis pli kaj pli granda kaj lia bredejo grandighis de 130
al 330 hektaroj. Nun li planas vendi krabojn en Pekino kaj Kantono.
Shanghigho en koncepto
En
la lastaj pli ol 20 jaroj multe levighis la enspezo de la chinoj.
En 1981 la urbanoj enspezis meze po 476 juanojn, kaj la kamparanoj
— 213 juanojn. En 2000 la pokapa enspezo de la urbanoj
estis 6280 juanoj, 13.19-obloj de tiu en 1981; kaj tiu de la
kamparanoj — 2252 juanoj, 10.58-obloj de tiu en 1981.
Post dekalkulo de kresko de prezo de varoj, la efektiva pokapa
enspezo de la urbanoj kreskis je 9 obloj kaj tiu de la kamparanoj
— 7 obloj.
Samtempe kun stabila kresko de enspezo,
la chinoj ekhavis siajn proprietajhojn, kio estis neebla antau
20 jaroj. La chefa el la proprietajhoj estas domo.
En la fino de 1999, 77% de la urbanoj
havis privatan domon, dum en la kamparo la konstruado de domoj
iris en pli kaj pli granda vigleco. La investo por domkonstruado
plenumita en 1999 superis 200 miliardojn da juanoj.
De 1997 la China Popola Banko jam 8-foje
malaltigis la interezon de mondepono kaj komencis imposti la
interezon de plasita mono, sed la homoj restas fervoraj en monplaso.
Ghis la fino de majo de 2002 la totala sumo de plasita mono
de civitanoj superis 8 mil miliardojn da juanoj. Sed en 1995
la sumo estis malpli ol 3 mil miliardoj da juanoj. Samtempe
la homoj komencis investi al akcio, obligacio k.a.
Senchese shanghighis la koncepto de
homoj en konsumado, kion evidente pruvis konsumado je domo kaj
auto. En 2001 la sumo de venditaj domoj kreskis je 40%. Negoco
de domo stimulis domdekoradon kaj manufakturadon de mebloj kaj
hejmaj elektraj aparatoj. La sumo de autonegoco kreskis je 20%
en tiu jaro, kaj duono el la achetitaj autoj estas privataj.
Krome pli kaj pli furoris turismo kaj
feria konsumo. Antau la reformado kaj pordomalfermo, turismo
de Chinio servis preskau ekskluzive al fremdlandanoj. La chinoj
atentis nur minimuman vivtenadon kaj ne kuraghis revi pri turismo.
Sed nun turismo farighis pli kaj pli populara por la chinoj.
Enketo raportis, ke en 2000 turismo konsistigis 15 % de la terciara
industrio. De la 1-a ghis la 7-a de majo de 2001, 73.76 milionoj
da homoj faris turismon kaj elspezis 28.8 miliardojn da juanoj.
Tio kreis la terminon “feria konsumo”.
Pli kaj pli multaj chinoj intencas
turismi eksterlande. Chirkau la Unua de Majo de 2001 cent mil
chinoj turisme vojaghis ekterlanden.