En
la 24-a de augusto de 1992 Chinio kaj Koreio subskribis en Pekino
komunikon pri starigo de diplomatiaj interrilatoj inter si,
metante finon al la 40-jara fremdeco de la du landoj. En la
10 jaroj post tio la china-koreaj interrilatoj rapide progresis
en chiuj flankoj. En 1998 ambau landoj proklamis starigon de
interrilatoj de kunlaboraj partneroj vizaghe al la 21-a jarcento.
En 2000 ambau landoj interkonsentis antauenpushi tiujn interrilatojn
al nova stadio de chiuflanka kunlaboro.
Che la starigo de la diplomatiaj interrilatoj
shajne la chinoj sciis nur “latitudo de 38 gradoj”,
Kim Dae-jung (chinaj popolaj societoj montris simpation al tiu
kontraudiktatora demokratia batalanto en la 80-aj jaroj), Seulaj
Olimpikoj en 1988 kaj la esprimo “4 malgrandaj drakoj
de Azio”, dum la koreoj eble sciis ne multe pli ol la
Granda Muro, Konfuceo, Shandong (provinco de Chinio, de kie
multaj chinoj elmigris en Koreion) kaj la romano “Tri
Regnoj”. La du landoj distancas inter si ne malproksime,
la kulturoj estas analogaj, sed fakte ambau estis apartigitaj
de densa nebulo kaj dum longa periodo mankis proksimaj interrilatoj.
Sed en la lastaj 10 jaroj Chinio kaj Koreio farighis heroo unu
en alies amaskomunikiloj, kaj ambau popoloj konis unu la alian
unue pere de siaj amaskomunikiloj kaj poste faris esploradon
kaj efektivan kontakton unu en alies lando. Dank’ al helpo
de amaskomunikiloj ambau popoloj havis novan konon unu pri la
alia. Nun ni retrorigardu kaj komprenu la senchese progresantajn
china-koreajn interilatojn el la originala angulo de amaskomunikiloj.
Jenaj novajhoj pri Koreio estas konataj de chinoj:
Vermichela Prezidanto
La
diro estighis pro la eksprezidanto Kim Yong Sun. Por bremsi
dibochan festenadon, Kim Yong Sun dekretis en la kabineta kunveno
en la 27-a de februaro de 1993, ke de tiu tago la prezidentejo
regalu gastojn nur per ordinara tradicia manghajho kiel ekzemple
vermichelo, escepte de akcepto de fremdlandaj gastoj. Foje liaj
kunlernantoj vizitis lin kaj estis regalataj en la prezidentejo
nur per rizajho en bovajha buljono, ech sen biero. Kiam la afero
estis informita de la socio, restoracioj en Seulo nomis vermichelon
“Kim Yong Sun-vermichelo”. Poste oni kalkulis kaj
konstatis, ke la prezo de regalo de Kim Yong Sun estis nur 1%
de tiu en la pasinteco.
Registro de vera nomo en financo
En la 12-a de augusto de 1993 Koreio
publikigis “Urghan Ordonon de Prezidanto”, ke chiuj
financaj kontoj devas montri veran nomon au oficiale konfirmitan
nomon en la financa agado. Tio celis ampleksan kontraukoruptan
movadon kun registro de vera nomo kiel komenco, precipe por
enketi pri altranguloj en la registaro kaj gvidantoj de shtataj
entreprenoj, kiuj trompakiris “nigran monon” sub
la falsa nomo kaj alinomo kaj eniris en financan sistemon por
“reprodukti monon”. En tiu shtormo malkashighis
pli ol 1000 koruptitoj. La chinaj amaskomunikiloj siatempe multe
interesighis pri la afero kaj 5 jarojn post tio la china socio
ekpraktikis registrighon de vera nomo de legha persono kaj natura
homo.
Oferi oron
Tio
okazis en la unua periodo de regado de prezidanto Kim Dae-jung.
Tiam la ekonomio de Koreio estis atakata de la azia financa
krizo kaj la rezervo de fremdaj valutoj estis nur 7.3 miliardoj
da usonaj dolaroj. Pro tio multe simpligita estis la ceremonio
por lia enoficigho. Samtempe ofero de oro iniciatita en Seulo
envolvis la tutan Koreion. La popolanoj senkondiche oferis al
la registaro orajhojn, arghentajhojn, nuptajn memorigajhojn,
malgrandan sumon da usonaj dolaroj kaj privatajn antikvajhojn
kun la espero, ke la shtato pli frue elturnighu el la ekonomia
malfacilo. Poste Koreio farighis azia lando, kiu frue eliris
el la ombro de la financa krizo, kaj la patriotismo de la koreoj
estis laudata de chinoj.
Protesto kontrau revizio de japana historia lernolibro
En la lastaj jaroj senchese okazis
provokoj de la dekstra alo en Japanio, kiuj neis la agreson.
Krom vizito de kelke da gravaj politikistoj al la Sanktejo Jatsukuni,
la alia grava afero estis multa falsado en la historia lernolibro.
Por protesti tiujn fiagojn, la registaro kaj la popolo de Koreio
plifortigis kritikon kontrau Japanio. En la pasinta jaro parlamentano
Kim Dong Jen iris en Japanion por protesti per fasto. Pro la
forta opono de Koreio Japanio devigite konsentis ghenerale ne
uzi la “nove kompilitan historian lernolibron” kaj
fari memekzamenon kaj restudon rilate historiajn problemojn
kune kun Koreio.
Rugha maniulo
Tio estis figura titolo por la koreaj
futbalaj amantoj, ke ili portis rughan sportistan kostumon en
rigardado de matcho kaj en celebrado pro la gajno de Koreio.
Somere de 2002 la korea futbala teamo venkis la teamojn de Pollando,
Portugalio, Italio kaj Hispanio kaj envicighis inter la kvar
potencoj. Tio estis la plej impona sukceso de Azio en futbala
konkurso.
La korea popolo tre atentis la konstruan
rolon de Chinio en la aferoj de la Korea Duoninsulo kaj la chinan
merkaton pli kaj pli profunde influantan la ekonomion de Koreio.
La koreoj bone scias la jenajn novajhojn:
Vizito de Kim Jong Il al Chinio
Kim Jong Il, prezidanto de la Nacidefenda
Komisiono de la Popol-demokratia Respubliko de Koreio, dufoje
vizitis Chinion. Tio ne nur progresigis la interrilatojn inter
Chinio kaj la Popol-demokratia Respubliko de Koreio, sed ankau
multe interesis kaj la prezidanton kaj la ordinarajn popolanojn
de la Respubliko de Koreio. Che la vizito de Kim Jong Il al
Chinio, popolaj esploraj institucioj de la Respubliko de Koreio
preskau donis saman konkludon, ke Pyongyang suriros la vojon
de nova disvolvigho de reformado de ekonomia sistemo. La shangho
de prezoj en julio de 2002 kaj la vizito de Kim Jong Il al la
plej orienta parto de Rusio en augusto shajne konstatis la konkludon.
Sekreta renkontigho de sudaj kaj nordaj delegitoj en
Chinio
En la printempo de 2000 specialaj delegitoj
de ministra nivelo de la sudo kaj nordo de la Korea Duoninsulo
sekrete kunvenis en Shanhajo kaj Pekino por akceli rektan dialogon
de ambau flankoj. La komuniko surprizis la mondon kaj ghojigis
la popolon de la Resplubliko de Koreio. Char la kunveno rekte
sukcesigis la viziton de prezidanto Kim Dae-jung al Pyongyang
en junio de la sama jaro kaj subskribighis la “Komuna
deklaracio de la sudo kaj nordo de la 15-a de junio” kun
historia signifo. La malegoisma sincereco de Chinio en la aferoj
de la Korea Duoninsulo kaj ghia senshangha starpunkto pri moderigo
de la duoninsulo pere de suda-norda dialogo tuj farighis tre
konkreta kaj kompleta en la koro de la popolo de la Respubliko
de Koreio.
Aligho de Chinio al MKO
La Respubliko de Koreio estas unu el
la 14 landoj, kiuj iniciatis intertraktadon kun Chinio pri ghia
aligho al la Monda Komerca Organizo (MKO). Tio ludis pozitivan
rolon por akceli la alighon de Chinio al MKO. Koreaj entreprenoj
havas gheneralan opinion, ke la aligho de Chinio al MKO estas
epokfara evento en la ekonomia disvolvigho de Azio kaj decidos
la shlosilan kreskon de la transmara merkato de la Respubliko
de Koreio en la venontaj 10 jaroj. Nun negoco inter Chinio kaj
la Respubliko de Koreio atingis 30 miliardojn da usonaj dolaroj,
kaj Chinio estas la plej granda investato de la Respubliko de
Koreio. Entreprenoj de la Respubliko de Koreio antaukalkulis,
ke komerco inter Chinio kaj Koreio kreskos je 20% chiujare en
la estonteco, kaj samtempe kun tio la china merkato farighos
la unua profitodona fonto por la entreprenoj, precipe la manufakturado
de Koreio.
Pudong
En Koreio altklasaj entreprenantoj
kaj ekonomikistoj senescepte scias la nomon Pudong. Dum la pintkunveno
de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en 2001 Pudong okupis
la gravajn paghojn de la amaskomunikiloj de Koreio kaj la plej
alta rekompenco de la investo de Koreio al Chinio estis akirita
de Pudong. En la projekto de la grandaj konsorcioj de Koreio
Pudong estas simbolo de richeco, kaj diplomitoj de famaj universitatoj
de Koreio rigardas oficon en Pudong senkompare luksa kaj glora.
Oni antauvidis, ke granda nombro da koreaj intelektuloj eniros
en Pudong.
Furoro de koreaj amuzajhoj
En la lastaj 10 jaroj pli kaj pli oftighis
la kultura reciproko inter Chinio kaj Koreio. De 1994, kiam
subskribighis la kultura interkonsento de la du landoj, ghis
la fino de 2000 vizitoj de la china registaro al Koreio kaj
koreaj varieteoj kaj ekspozicioj okazigitaj en Chinio atingis
respektive 66 fojojn kaj 68 fojojn. Nun junuloj de Chinio montris
pli grandan shtaton al la koreaj popularaj amuzajhoj ol al la
amuzajhoj de Japanio, Hongkong kaj Taiwan. Kaj la koreaj amaskomunikiloj
montris grandan energion por raporti pri tio.