En 2002 la China Ministerio de Higieno
konigis, ke estas necese por Chinio ellabori leghon pri cerba
morto. La ministerio jam faris skizon pri normoj de cerba morto
konformaj al la naciaj kondichoj de Chinio post ripetada diskuto
kaj nun kolektas opiniojn de la publiko por fari ghin kiel eble
plej perfekta.
Ekde 1986 chinaj medicinistoj foje
refoje alvokis fari leghon pri cerba morto kaj la ministerio
finfine publike aprobis tion.
Fine de 2000, el la 189 membrolandoj
de UN 80 jam montris sian aprobon pri la normoj de cerba morto.
De post la 80-aj jaroj de la pasinta
jarcento oni jam bone difinis la normojn de cerba morto. Char
al Chinio mankas koncerna legho, kuracistoj ne rajtas anonci
cerban morton de malsanuloj. Nun la china nacia ekonomio rapide
disvolvighis kaj Chinio membrighis al la Monda Komerca Organizo
kaj Monda San-organizo kaj aliaj internaciaj organizoj, tiel
ke mallongighis la distanco inter Chinio kaj aliaj landoj, nun
ja estas tute necese fari la leghon pri cerba morto.
En Chinio leghodono pri cerba morto
mem shanghis la malnovan koncepton pri morto, observatan de
la china popolo en la pasintaj jarmiloj. Por difini la normojn
de cerba morto chinaj fakuloj multe lernis sukcesajn spertojn
eksterlandajn kaj la estonta legho montros la ghisdatajn atingojn
en esploro pri cerba morto kaj samtempe donos grandan atenton
al la chinaj tradicioj, por ke la chinoj facile akceptu ghin.
Pro chio chi tio la diagnozaj normoj estas sciencaj kaj praktikeblaj.
Leghodono pri cerba morto estas nova
problemo por la justica rondo de Chinio. Pro la influo de tradiciaj
kaj religiaj konceptoj necesas certa tempo por la chinoj akcepti
la novan koncepton pri homa morto, tial la ministerio substrekis,
ke la koceptoj pri halto de korbatado kaj cerba morto povas
ekzisti samtempe kaj la chinoj povas elekti unu el ili kiel
normon pri morto. Kun shanghigho de la tradicia koncepto la
China Medicina Asocio, China Kuracista Asocio kaj aliaj departementoj
de Chinio devas difini la diagnozajn normojn pri cerba morto,
normaligi la ekzamenan teknikon kaj difini la administran regulon
kaj nur sub tiuj premisoj oni povas fari leghon.
Cerba morto diferencas de vegetala
homo. Che multaj homoj morto okazas unue pro halto de ilia spiro
kaj korbatado, sed che 5% de la homoj pro cerba traumato, cerba
tumoro kaj cerbovaskula malsano, kaj antau chio atakas ilin
la nekuracebla tutcerba kontuzo inkl. de la cerba trunko, jen
estas cerba morto. En Chinio multaj konfuzas cerban morton kaj
vegetalan homon, sed fakte tio estas du malsamaj konceptoj.
La funkcio de cerba trunko de vegetala homo estas normala kaj
ilia komato kauzighas de serioza damagho de la cerebra kortekso
au subita sufokigho, tial che ili la spiro kaj korbatado estas
normalaj kaj ili havas cerbotrunkan reakcion kaj malmulte da
homoj ech povas rekonsciighi. Sed la homoj suferantaj de cerba
morto havas organan kontuzon de la tuta cerbo, ne povas mem
spiri kaj mankas al ili cerbotrunka reakcio. Ilia cerba ondo
estas rekta linio. La ekzameno de la kranio per ultrasonaj ondoj
B montras, ke okazas al ili cerba morto.
En Britio 16 fakuloj esploris 1036
malsanulojn suferantajn de cerba morto. Kvankam ili faris chion
eblan por savi ilin, tamen neniu el ili revivighis, kaj oni
pagis pro tio dekoble kaj ech centoble pli multe ol por savi
ordinarajn malsanulojn.
Difini la koncepton pri cerba morto
kaj praktiki la leghon pri cerba morto povas ghustatempe fini
la senefikan kuracadon kaj malpliigi konsumadon de higienaj
richajhoj. Leghe agnoski cerban morton tre utilas al organa
transplantado.
Nun klinike la transplantado de koro,
hepato kaj reno de Chinio estas altnivela. Antaue pro manko
de la legho pri cerba morto la kvalito de la organoj por transplantado
estas malpli bona ol eksterlande. Kompreneble la legho pri cerba
morto estas farita ne nur por faciligi la organan transplantadon,
ghi pli utilas al la spirita civilizacio kaj socia progreso
kaj al la tuta popolo, al reformado de la koncepto formita dum
jarmiloj pri morto kaj larghigo de la fonto de transplanteblaj
organoj.
Morto estas ankau koncepto de legho.
Scienca kaj ekzakta determino de la tempo de la homa morto havas
ekstreme gravan signifon en justica laboro.
Fari leghon pri cerba morto estas scienca
kaj humanisma laboro. Ghi estas bezonata de la popolo kaj socia
progreso.