En
la pasintaj dudek jaroj sur la alt-eduka kampo de Chinio okazis
grandaj shanghighoj, kiuj koncernas chefe jenajn 6 flankojn:
I. Granda shanghigho okazis en la rilatoj
inter la registaro kaj altaj lernejoj. Antaue la registaro administris
lernejojn, sed nun ghi ludas nur rolon de direktado kaj kontrolado,
kaj la altaj lernejoj, la antauaj dependajhoj de la registaro,
nun farighis leghopersonaj establajhoj. Antaue la administra
sistemo de altaj lernejoj estis rekte sub la centra registaro,
sed nun chefe sub la provincaj registaroj, kaj antaue la altaj
lernejoj estis gvidataj chefe de diversaj fakaj departementoj
de la registaro, sed nun sole de la eduka departemento de la
registaro.
II. Antaue la altaj lernejoj estis
funkciigataj sole de la registaro, sed nun krom la registaro,
ankau la civitanoj, sociaj rondoj, entreprenoj kaj aliaj sociaj
establajhoj. Antaue la altaj lernejoj estis chefe fakaj, sed
nun estas kun politeknika, scienca kaj literatura fakoj en kombino.
III. Antaue en Chinio la financo de
alta edukado dependis sole de la registaro, sed nun la bezonata
mono estas chefe el la registara kaso kaj ankau el aliaj kanaloj.
IV. La studentojn oni akceptis antaue
lau la difinita plano, de la registaro, sed nun lau ghia gvida
kaj reguliga planoj en kombino. La universitatoj antaue kulturis
el studentoj chefe fakulojn, sed nun dedichas grandan atenton
al la fundamentaj scioj, sed ne sole al la fakaj, kulturas studentojn
lau iliaj kapabloj. Kaj la nombro de studentoj pli kaj pli multighas.
V. Antaue la studentoj lernis en altaj
lernejoj senpage, sed nun ili devas pagi la studon kaj samtempe
la lernejoj praktikas monhelpan sistemon al la malrichaj studentoj.
VI. Antaue la shtato sole respondecis
pri enoficigo de la diplomitaj studentoj, sed nun ne nur la
shtato laborigas ilin, sed ankau ili mem elektas la laborpostenojn.