Duonjaro forpasis de membrigho de Chinio
al la Monda Komerca Organizo (MKO) decembre de 2001. Kia shanghigho
okazis al la china ekonomio kaj socio en la duafoja pordmalfermo
kaj reformado?
Por urbanoj de Chinio estas rimarkindaj
malaltigho de prezo de autoj kaj apero de eksterlandanaj bankoj
kaj asekuraj kompanioj. Au defio au shanco, membrigho de Chinio
al MKO shanghas la vivon de chinoj.
Entreprenoj irantaj al la internacia merkato
Kun membrigho de Chinio al MKO kaj
revigligho de la internacia ekonomio, la industrio de Chinio
kreskis en la unua duonjaro de 2002. De januaro ghis majo de
2002 la pliigita valoro de industrio kreskis je 11.6% pli multe
ol tiu en la sama periodo de 2001. Multe kreskis ankau la ekstera
komerco, kies totala importa kaj eksporta valoro atingis 270.7
miliardojn da usonaj dolaroj, je 12.3% pli alte ol tiu en la
sama periodo de 2001. Okupi lokon en la internacia merkato estas
shlosilo en konkurenco por chinaj entreprenoj, char post membrigho
de Chinio al MKO multighas la importitaj autoj, shtalo, fero,
kemiajhoj k.s., kiuj antaue estis protektataj de Chinio, kaj
multigho de importita kapitalo kaj konkurenco en financo kaj
cirkula kampo faras la senfortajn entreprenojn elkribrighontaj.
Staras en bona loko de Manhattan de
Nov-Jorko romstila domego, kiun kontrau 14 milionoj da usonaj
dolaroj achetis kiel sian translandan stabejon granda china
entrepreno de hejmaj elektraj aparatoj -- la Kompanio (Grupo)
Haier.
Por vendi siajn varojn en la usona
merkato la fabriko de Haier ekproduktis ilin en Suda Karolino
en 2000. La minifridujo de Haier kun prezo de 100 usonaj dolaroj
estas bonvena kaj okupas 35% de la usona merkato. La produktajhoj
de Haier estas je 20% pli malmultekostaj ol tiuj de usonaj entreprenoj.
Ili eksportighas al pli ol 160 landoj, kaj Haier havas 13 fabrikojn
eksterlande. Lastjare ghia vendovaloro atingis 60 miliardojn
da juanoj, kies 14% estis el ghiaj eksterlandaj fabrikoj.
Ankau la Grupo Chunlan -- granda shtata
entrepreno, kiu eksportas klimatizilojn al Sudorienta Azio kaj
Mez-Oriento, volas okupi lokon en la usona merkato. Ghi intencas
eniri la pli vastan internacian merkaton. Por famigi sian markon
Chunlan planas starigi sian translandan stabejon en Nov-Jorko.
Por chinaj entreprenoj membrigho de
Chinio al MKO estas kaj shanco kaj defio. La tekniko kaj kvalito
estas gravaj en la internacia konkurenco. Kiel farighi "monda
fabriko" kun alta kvalito kaj granda famo estas problemo
por chinaj entreprenoj en proceso de tutmondigho. En la sudorient-azia
merkato de motorcikloj la japanaj entreprenoj reprenis sian
grandan pozicion, char ili achetis mashinpecojn surloke. Malaltigho
de produktokosto reduktis la prezan diferencon inter Chinio
kaj Japanio. En Indonezio en 2000, la chinaj produktajhoj okupis
30% da merkato, sed lastjare -- 20%, kaj la japanaj entreprenoj
refoje regis la merkaton.
De granda agrikultura lando al potenca agrikultura lando
Post sia membrigho al MKO, Chinio plibonigas
la produktan strukturon en agrikulturo. Ekzemple en la orienta
chemara regiono de Chinio oni kulturas industriajn plantojn
kaj reduktas grenkampojn, sed en la meza parto de Chinio lau
merkata bezono kulturas altkvalitan grenon kaj en la okcidenta
parto disvolvas karakterizan agrikulturon kaj profitodonan agrikulturon,
kiel kulturado de legomoj, fruktoj, tabako, drogherboj k.s.
Zhejiang-provinco, situanta en la orienta
parto de Chinio, reduktis siajn kampojn de malaltkvalita rizo
kaj anstataue kulturas fruktojn kaj legomojn. En Hangzhou, la
chefurbo de Zhejiang, trovighas strato por vendi grenon el Heilongjiang-provinco,
nordorienta Chinio, kiu estas chefa altkvalita grenproduktejo
de Chinio. Sinjoro Zhao Yonglu el Heilongjiang vendas grenon
en la strato, kaj la bona vendado ghojigis lin: "Estas
neatendite, ke nia greno tiel bone vendighis chi tie, malproksime
de nia hejmloko." Rizo el Heilongjiang estas ofte uzata
en shtata festeno.
La grena strato estas enhavata en la
Gren-acheta Interkonsento subskribita de la provincoj Zhejiang
kaj Heilongjiang. Kvankam la prezo de rizo el Heilongjiang estas
je 20% pli multekosta ol tiu el Zhejiang, tamen oni preferas
la bonkvalitan.
Heilongjiang energie malfermas la merkaton
enlandan kaj rigardas eksportadon grava. Lastjare ghi eksportis
pli ol 100 mil tunojn da greno al Japanio, kaj krome ankau al
Rusio kaj aliaj landoj. Ghia eksporta avantagho estas malalta
prezo: en la internacia merkato la rizo el Heilongjiang estas
malpli multekosta ol tiu el Usono je 3%.
Sed por la china agrikulturo perspektivo
eatas pli grava ol prikalkulo. Post sia membrigho al MKO Chinio
malaltigis la favoran doganon de 22% en 1999 al 15%. Kaj greno
el eksterlando pli kaj pli multe importighas. Lau takso la importata
greno en 2010 estos 300% de tiu en 1998. Estas grave reguligi
agrikulturan strukturon, multigi hektaran produktokvanton, redukti
produktokoston kaj kulturi altkvalitan grenon lau merkata bezono.
Chinio devas serchi bonan rimedon por transiri de granda agrikultura
lando al potenca agrikultura lando.
Financo atendas kreadon
Post membrigho de Chinio al MKO, fama
usona Citibanko eniris Chinion kaj servas al chinoj pri fremdaj
valutoj, krom ghi ankau la Hongkong-a kaj Shanhaja Banko-korporacio
Limigita, la Banko de Orienta Azio Limigita kaj similaj eksterlandanaj
bankoj akiris la permeson fari negocon pri fremdaj valutoj en
Chinio. Tiuj fremdland-investitaj bankoj prezentas bonan servon
kaj vastan financan produkton, kaj faras seriozan konkurencon
kun la chinaj bankoj.
Lau promeso de Chinio post ghia membrigho
al MKO, ghi malfermu sian financan merkaton pri Renminbi por
fremdlandanaj bankoj. Tio akcelos konkurencon en financo. Pro
tio la chinaj bankoj levis interezon por granda mondepono, starigis
en sia oficejo ripozejon por gravaj klientoj kaj faris kredit-karton
ghenerale uzata de chinaj bankoj. Sed preskau mankas kreajho
de tiuj chinaj bankoj, kaj la krevivo de chinaj bankoj estas
atendata.
Bezono de altkvalita servo
Same kiel financo ankau fremdlanda
investado eniris kampojn de cirkulado, kuraco k.s. intime rilatajn
al la popola vivo. Ekzemple en la limigita kuraca kampo estas
permesataj pli ol 50% da investoj de fremdaj landoj, kaj la
limiga sistemo en la kuraca servo estas nuligita.
Shanhajo reduktas la limigan sistemon
pri investado de fremdaj landoj en la kuraca kampo. La permesata
investa procentajho estas 70%, kaj 2-5% antaue. La unua hospitalo
investata de Chinio kaj Usono fondighos che la jarfino de 2002.
Kun kuracistoj kaj flegistoj bone parolantaj
fremdajn lingvojn, la 4-etagha hospitalo havos avangardajn aparatojn.
La china investanto, direktoro de la Centra Hospitalo de Changning-distrikto,
Shanhajo, memfide diris: "Ni donos altkvalitan servon al
fremdlandanoj kaj richuloj de la loko."
Plibonigo de servo levas la konsuman
ideon de chinoj kaj akcelas konkurencon de tiu kampo. Membrigho
de Chinio al MKO akcelas shanghighon ne nur en industrio, sed
ankau en la tuta socio.
Ekonomia integrigho de Taiwan kaj la cheftero de Chinio
En Gubei-loghkvartalo en la okcidenta
parto de Shanhajo trovighas strato nomata "malgranda Taibei",
kie vicighas restoracioj de Taiwan-gusto kaj ankau la superbazaro
abundas je komercajhoj el Taiwan.
Entreprenisto Liu Guanghan, kiu venis
al Shanhajo el Taiwan en 2000, diris: "Lastatempe en komerca
intertraktado pri inform-teknika entrepreno mi trovis, ke en
multaj hoteloj loghis multaj komercistoj el Taiwan."
Nun preskau 500 mil Taiwan-anoj vivas
en Shanhajo, Jiangsu kaj Zhejiang. Antaue komercistoj el Taiwan
en tiuj lokoj sin okupis ghenerele pri manghajh-produktado kaj
servo, kaj post membrigho de Taiwan al MKO en januaro de chi
jaro aperis tie pli kaj pli da komercistoj pri inform-teknika
industrio.
Sinjoro Liu estas fondinto de la unua
china kurac-informa ret-stacio -- <icareAsia.com>, antaue
li funkciigis la plej grandan kurac-informan ret-stacion en
Taiwan. "Membrigho de Taiwan kaj la cheftero de Chinio
al MKO donas novan komercan shancon al la merkatoj de soft-
kaj hardvaroj." Kaj li venis al la cheftero antau 5 jaroj.
Taiwan estas granda produktejo de pecoj
de inform-teknika aparato. La produktokvanto de monitoroj de
tablokomputilo kaj portebla komputilo konsistigas 50% de tiu
de la monda merkato. Laustatistike, en la unua trimestro de
2002, la kvanto de produktajhoj de la entreprenoj el Taiwan
faritaj en la cheftero estas 49% de tiu de chiuj entreprenoj
de Taiwan, je 12% pli multe ol en la sama periodo de 2001.