Ekde
aprilo de 2002 la aeraj akcidentoj farighis multe atentataj
de la publiko. La 15-an de aprilo china aviadilo krashis en
Koreio kaj la 7-an de majo alia china aviadilo krashis en Dalian.
Oni nature demandas: Kio okazis al la China Civila Aviado? Pro
tio estas necese koni la historion de la china civila aviado
kaj ghian estantecon.
La civila aviado de la nova Chinio
naskighis en la sama jaro de naskigho de la China Popola Respubliko
kaj en sia 50-jara historio ghi kreis multe da brilaj sukcesoj.
En la unuaj jaroj post naskigho de
la nova Chinio, la china civila aviado estis malgrandskala kun
malforta ekonomia bazo. En 1950 Chinio havis nur 12 aviadilojn,
kiuj flugis sur 12 mallongaj aerlinioj kaj surterighis sur 40
simplaj aerodromoj. Tiam la totala jara transporta kvanto estis
1.5 milionoj da tunoj/kilometroj kaj transportis chiujare nur
10 mil homfojojn kaj 500 tunojn da varoj. Kiel grava konsistiga
parto de la nacia ekonomio la china civila aviado spertis 50-jaran
konstruadon kaj disvolvighon kaj akiris rimarkindajn sukcesojn.
En la pasintaj 50 jaroj la china civila
aviado kreskis rapide. En 1978-1998 ghia totala cirkula kvanto,
pasagher-transporta kvanto kaj var-transporta kvanto kreskis
chiujare meznombre je 18.8%, 17.4% kaj 16.7% respektive, kaj
ghia rolo en la sinteza transporta sistemo de Chinio pli kaj
pli grandighis. La ghenerala aviado servis en la industria,
agrikultura, forstokultura£¬ole-produkta kaj aliaj
ses kampoj kaj la totala flugtempo estis 1.85 milionoj da horoj,
kio faris gravan kontribuon al la nacia ekonomio kaj rikoltis
bonan socian efikon.
Dank'
al la penado de la china civila aviado en la pasintaj jardekoj
senchese larghighis ghia flugreto kaj multe pliighis la aerlinioj
inter la chefurboj de chiuj provincoj, autonomaj regionoj kaj
municipoj, aperis multaj aerlinioj al turismaj lokoj, plibonighis
la aviada transportado kaj rimarkinde plibonighis la arangho
de la aerlinioj.
Nun en Chinio funkcias 1120 aerlinioj
por la civila aviado kun totala longeco de 1506 mil kilometroj,
per kio formighis tre facila civil-aviada transporta reto. La
linioj ligighas ankau al la internacia aviada transporta reto.
La China Internacia Aviada Kompanio
estas la plej granda aviad-kompanio de Chinio. Ghiaj aviadiloj
kun marko de fenikso sur la flugiloj sekure flugis jam 47 jarojn
en diversaj lokoj de la tuta mondo kaj neniam faris akcidenton.
Per tio ghi kreis rekordon de sekura flugado. Oktobre de 1995
pro sekura flugado, ghentila servado kaj altkvalita transportado
de la China Internacia Aviada Kompanio, la Scienc-Asocio de
Bona Servado de Usono premiis ghin per supera honoro "Premio
de Kvin-stela Brilianto". La China Internacia Aviada Kompanio
estas unu el la kompanioj, kiuj plej frue ricevis tiun premion.
Tamen la du krashoj donis alarmon al
la china civila aviado. La krashoj estis hazardaj, tamen de
tio la china civila aviado bone ekkonis la gravecon de sekura
flugado en siaj reorganizigho kaj transiro al la merkata ekonomio.
La China Internacia Aviada Kompanio
jam elspezis 270 milionojn da juanoj por renovigi kaj ripari
la motorojn kaj acheti novajn avangardajn sekur-kontrolajn ekipajhojn.
Tiu sumo konsistigas 30% de la speciala investo de la tuta jaro.
Krom tio ghiaj 1404 aviadistoj trapasis ekzamenon kaj 48 el
ghiaj 69 aviadiloj estis kontrolitaj kaj iuj estis riparitaj
antau difinita tempo. La 36-jara Yan Jufeng estas chefpiloto.
Li jam flugis 12 jarojn, stirante Boeing-767. Li diris: "Nia
aviadista grupo faras 40 kontrolojn al la 5 partoj sole de surterigha
aparato chiufoje antau la flugado." Oficisto de la Ghenerala
Administracio de Civila Aviado de Chinio diris: "Nun ni
faras senprecedence grandskalan kontroladon al la tutlanda civila
aviado. La pasagheroj povas trankvilighi, ke nia flugado estas
sekura."
Kvankam
la krasho de la 15-a de aprilo metis punkton al la 47-jara sekura
flugado de la China Internacia Aviada Kompanio, tamen ghiaj
fidelaj pasagheroj daure kredas ghian sekurecon.
S-ro Olivier Lapidus, chefa projektisto
de Yimian-grupo, diris: "Chiufoje en la pasintaj jaroj
mi flugis al Chinio per aviadilo de la China Internacia Aviada
Kompanio. Mi ne nur estas kontenta pri ghiaj flugo kaj servo,
sed ankau kredas, ke rapide levighis ghia labornivelo. Ne nur
mi, sed ankau aliaj pasagheroj havas la saman opinion. Ni kredas
la Chinan Internacian Aviadan Kompanion."
Koncerne la aviadilan akcidenton okazintan
antau nelonge, s-ro Olivier Lapidus diris: "Neniu povas
garantii, ke ne okazos la neatendita akcidento. Por ni estas
grave, kiel ni traktas ghin. Mi kredas, ke ghiaj laboroj farighos
pli kaj pli bonaj. Mi chiam estas firma subtenanto kaj fidela
pasaghero de la China Internacia Aviada Kompanio."
"La rapida kresko de la china
ekonomio estas enviinda. En 2001 Chinio farighis membro de la
Monda Komerca Organizo, tio signifas, ke Chinio faros pli da
kontaktoj kun la tuta mondo, tial estas nedubinda la rapida
disovlvigho de ghia aviado. Kaj chi-flanke ghi certe atingos
la avangardan nivelon de la mondo, tio kompreneble ampleksos
ankau ghian administran sistemon, sekurecon kaj komfortecon,"
diris Rod Eddington, chefo de la Brita Aviada Kompanio.
Ankau ekschefministro de Australio
aprobis tion. Li diris: "La rapideco de la disvolvigho
de la china aviada transporto estas atentata de la tuta Azi-Pacifika
Regiono. Mi kredas, ke en baldaua estonteco tiu disvolvigho
farighos pli rapida. Kun la pashoj de ghiaj reformado kaj kontakto
kun la mondaj merkataj normoj la china aviada afero iom post
iom atingos la plej bonan nivelon en sekureco kaj komforteco."
Pieere Jeanniot, prezidanto kaj chefa
ekzekutiva oficisto de la Internacia Aviada Asocio, diris, ke
rigardate de la monda sfero, la china civila aviado estas sekura
kaj ghia reputacio ne estos damaghita pro unu au du akcidentoj.