La
nocio "malforta homgrupo" legighas unue en la laborraporto
de la china registaro de 2002. Ghi donas gravan informon al
la publiko, ke tiuj homgrupoj estas multe atentata de la registaro.
Konfesi ekziston de malfortaj homgrupoj
kaj doni al ili grandan prizorgon estas grava progreso de la
socio de Chinio.
Kiujn ampleksas la malfortaj homgrupoj?
La
tiel nomataj malfortaj homgrupoj ampleksas tiujn, kiuj havas
kompare grandan malfacilon en kreo kaj kolekto de richajhoj,
dungigho kaj minimuma vivkapablo. Lau la opinioj de diversaj
sociaj rondoj, ili estas chefe kamparanoj, kiuj ankorau ne liberighis
de malricheco, urbaj handikapuloj, senlaboruloj kaj malrichuloj,
parto de maljunaj homoj, kamparanoj laborantaj en urbo kaj frue
emerighintaj laboristoj de shtataj entreprenoj kaj homoj atakitaj
de katastrofoj.
La china registaro alprenis diversajn
metodojn por helpi tiujn homojn. Sed pro transformigho de la
china ekonomio kaj socio, restas granda nombro da homoj malmulte
enspezantaj. Nun en la tuta lando estas 10-30 milionoj da urbanoj
en malricheco kaj alia parto ne povas ghui garantion de la plej
minimuma vivnivelo. En la chinaj kamparoj 30 milionoj da homoj
ankorau ne liberighis de malricheco. Tiuj homoj havas grandan
malfacilon en la chiutaga vivo, dungigho, kuraco kaj edukado.
Perfektigi la sistemon
Kvankam
la china registaro faris grandan penadon por helpi la malfortajn
homgrupojn kaj mildigi la sociajn konfliktojn rimarkinde sukcesis,
tamen sub nova cirkonstanco la nuna sistemo ankorau ne povas
doni sufichan kaj efikan garantion al la malfortaj homgrupoj
kaj oni devas perfektigi la politikon por helpi la malalte enspezantajn
homgrupojn.
En la urboj la china registaro praktikas
asekuran sistemon por senlaboruloj kaj garantian sistemon por
minimuma vivnivelo. La asekura sistemo pri senlaboruloj ankorau
ne ampleksas chiujn homojn, dum la dua sistemo kvankam progresas
rapide, tamen realighas chefe pere de la lokaj registaroj. Pro
diferenco de la ekonomia disvolvigho en malsamaj lokoj, la normo
de la garantio decidighas chefe de la lokaj registaroj lau la
tiea financa povo kaj plie, la garantio pri minimuma vivnivelo
koncernas nur bezonon de vestajhoj kaj manghajhoj, sed ne kovras
kuracadon kaj edukadon.
Kvankam la multjara batalo kontrau
malricheco jam liberigis multajn homojn de malricheco en la
kamparo, tamen en ekonomie postighintaj regionoj ankorau trovighas
multe da homoj, kiuj vivas sub au chirkau la minimuma vivnivelo.
Por ili portempe mankas stabila helpsistemo. En la unuaj jaroj
post membrigho de Chinio al la Monda Komerca Organizo agrikulturo
eble alfrontas seriozan defion, se oni ne faras ghustatempan
politikan reordigon, la nombro de malrichaj kamparanoj daure
kreskas kaj ilia malricheco seriozighas.
Zhu Rongji, chefministro de la Shtata
Konsilantaro de Chinio, diris en la registara laborraporto,
ke la registaro devas perfektigi la asekuran sistemon pri senlaborigho,
plifirmigi la konstruon de la garantia sistemo por ke chiuj
malrichaj urbanoj havu garantion de la plej minimuma vivgarantio.
En la Tutlanda Popola Kongreso kaj China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco oni alvokis, ke la registaro kiel eble plej baldau
ellaboru leghojn pri socia garantio, socia helpo kaj socia bonstatigo,
tiel ke la shtato povos efike protekti la malfortajn homgrupojn
per leghoj.
Pliigi investon
En
Chinio la fonduso por helpi malfortajn homgrupojn devenas chefe
de la financa enspezo de la shtato, socia bonstatiga imposto
de entreprenoj, bonstatiga loterio kaj socia kaj individua mondonaco.
En 2002 la financa departemento de la centra registaro decidis
asigni 86 miliardojn da juanoj por la socia garantio, kiu kreskis
je 28% kompare kun tiu en la pasinta jaro. Por solvi la malfacilon
en la chiutaga vivo de la malalte enspezantaj urbanoj, la shtata
konsilantaro decidis asigni 4.6 miliardojn da juanoj, tio estas
duobla de tiu en la pasinta jaro. Krom tio la shtato decidis
asigni 51.2 miliardojn da juanoj por subvencii emeritulojn kaj
senlaborulojn el shtataj entreprenoj.
En la lastaj jaroj la china registaro
donis pli kaj pli grandan atenton al la malrichaj urbanoj kaj
precipe en 2001. Komence de 2001 nur 4 milionoj da malrichaj
urbanoj ghuis la garantion de minimuma vivnivelo, sed fine de
la sama jaro la nombro kreskis al 11.2 milionoj. Por la socia
garantio la centra financa departemento elspezis monsumon 5.18-oble
pli multan ol tiu en 1998.
Malgrau tio restas granda diferenco
inter la elspezo kaj bezono, kaj pro tio la diversnivelaj registaroj
kaj sociaj rondoj donis helpon.
Edukado kaj kuracado por malfortaj homgrupoj
Direktoro
de Guangqumen-mezlernejo, Pekino, diris, ke la plej gravaj malfaciloj
por malfortaj homgrupoj estas kuraco kaj edukado de infanoj.
La ekonomia malricheco ghenerale devenas
de kultura mizereco. Pro tio multaj familioj vivis malriche
de generacio al generacio. Por shanghi tion la plej efika metodo
estas edukado. Multaj urbanoj kvankam vivas malfacile, ili tamen
faras chion eblan por kulturi siajn infanojn cele liberigi sin
de malricheco.
Guangqumen-mezlernejo havas specialan
klason por malrichaj lernejanoj subvenciataj de la socio. En
la pasintaj 7 jaroj diplomighis 4 klasoj, kiuj senescepte eniris
en superan lernejon post ekzameno kaj 96% el ili nun studas
en gravaj universitatoj kaj 6 eksterlande.
Ankau kuraco de malalte enspezantaj
homoj estas urghe solvenda problemo.
En Kantono estas praktikata garantia
sistemo por fundamenta kuracado al malrichaj urbanoj, kio iagrade
mildigis ilian malfacilon en kuracado. La filantropiaj asocioj
de la urbo kaj distriktoj chiu havas sian filantropian klinikon,
che kiu malrichaj urbanoj ricevas senpagan kuracon. De 1995
ghis nun 50 mil urbanoj estis kuracataj senpage. En 2002 la
urba registaro asignis 10 milionojn da juanoj por kuraco de
malrichaj urbanoj.
La unua china filantropia hospitalo
naskighos en Xinjiang. Nun chiuj kondichoj estis jam pretigitaj
kaj oni atendas nur sankcion de koncerna departemento de registaro.
La Xinjiang-a Filantropia Asocio prenos tiun hospitalon kiel
ekzemplon kaj poste popularigos ghin tra la tuta regiono kaj
kreos la medicinan garantian sistemon por la malfortaj homgrupoj
en Xinjiang. La sociaj rondoj de Xinjiang multe subtenas ghin.
Multaj emerighintaj medicinistoj volonte laboros por la filantropia
afero kaj iu banko decidis pruntedoni 20 milionojn da juanoj
al ghi. Pluraj entreprenistoj kaj establajhoj volas monhelpi
ghin.
Liveri pli da laborshancoj
Chio
chi tio povas helpi malrichulojn nur portempe, sed por radikale
liberigi ilin de malricheco oni devas liveri al ili laborshancon.
Por helpi la malfortajn homgrupojn
la registaro praktikos aktivadon por denove ilin laborigi. Ekz.
kiam iuj geedzoj samtempe senlaborighis, au malrichaj homoj
kun malforta kapablo au relative granda agho perdis laborpostenon,
tiaokaze la registaro elspezas al entreprenoj por ke tiuj engaghu
la supre menciitajn malrichajn homojn. En Shanhajo la registaro
decidis per aparta metodo helpi senlaborighintajn pli-ol-40-jarajn
virinojn kaj pli-ol-50-jarajn virojn en ilia denova postenigho.