S-ro
Rone Tempest, jhurnalisto de "Los-Anghelesa Tempo",
laboris 3 jarojn en Hindio kaj post tio li ekoficis en Pekino.
Auguste de 2001 li verkis artikolon por kompari la disvolvighon
de Chinio kun tiu de Hindio. La artikolo vekis grandan ehhon.
El la vidpunkto de okcidentanoj li faris detalan analizon pri
la rezulto de la du landoj post 50-jara "konkurenco"
kaj ankau la opinioj de hindaj instruituloj pri Chinio tre interesas
chinojn.
Startpunkto de egala malricheco
Antau
50 jaroj la Hinda Subkontinento sin liberigis el kateno de anglaj
koloniistoj kaj tie naskighis du landoj: Hindio kaj Pakistano.
Hindio alprenis la vojon de demokratio.
La 14-an de augusto, 1947, Jawaharlal
Nehru, hinda gvidanto, diris antau la tago de sendependigho:
"Jam antau multaj jaroj estis destinita nia sorto. Nun
estas tempo por ke ni faru promeson. La hodiaua celebrado estas
komenco por niaj grandaj venko kaj sukcesoj. Jam malfermighis
al ni la pordo de shanco." Samtempe kun tio la china popola
armeo, gvidata de Mao Zedong, atingis la lastan stacion de sia
granda marsho kaj post nelonge gajnis venkon de la enlanda milito
kontrau Chiang Kajshek.
La novnaskita Chinio estis pli malricha
ol Hindio. Post longa militado kaj koloniisma okupado ghi baraktis
por sia ekzisto. Ghi elektis la vojon de marksism-leninismo.
Antauvespere de la fondigho de la popola respubliko, t.e. en
la 30-a de septembro, 1949, Mao Zedong diris: "Komencighis
la nova periodo de la china historio. La 450 milionoj da chinoj
levighis."
En tiuj tagoj la gvidantoj de la du
vunditaj grandaj landoj promesis savi sian landon el abismo
de malricheco. Nehru diris, ke Hindio celas fini la malrichecon,
senscion, malsanon kaj malegalecon de favoraj shancoj. Poste,
escepte de la efemera konflikto en la landlima regiono inter
Hindio kaj Chinio en 1962 la konkuro de la du sociaj sistemoj
ne plene montrighis, sed en 2001, kiam Hindio celebris la 50-an
datrevenon de sia sendependigho, ghi devis konfesi, ke Chinio
atingis pli bonajn rezultojn en plibonigo de la popola vivo
ol Hindio.
Tro da plurismoj
Antau
nelonge ekschefministro de Hindio diris al komercistoj: "Mi
hontas¡ Ni multe pritraktis liberigon, tamen ni ne
faris tiel bone kiel la komunista Chinio. Tio montras, ke ni
ie eraris."
Hinda ministro de eksteraj aferoj Singh
diris similan opinion al jhurnalisto: "Sendube, rigardate
lau rekta komparo, Chinio faris pli bone ol Hindio kaj chiuj
ghiaj normoj estis pli altaj ol tiuj de Hindio."
Tiuj du veteranaj politikistoj malkashe
kritikis sian landon, kio evidente montras la diferencon inter
la du landoj en disvolvigho.
Instruituloj, diplomatoj kaj ekonomikistoj
volas klarigi surbaze de malsamaj teorioj, kial Chinio kreis
grandan kaj chiam pli kreskantan avantaghon ol Hindio en klerigado,
sanprotekto kaj gheneralaj vivnormoj. La plej vaste konata teorio
estas ke Hindio havas tro da plurismoj, char ghi havas 15 lingvojn,
5 religiojn kaj sennombrajn kastojn, sed mankas al ghi efika
tutlanda klerigado, dum ghia plano pri nuligo de malricheco
ne atingis unuaniman konon. Por postkuri Chinion kaj sudorient-aziajn
landojn, antau nelonge Hindio komencis merkatan reformadon,
similan al tiu en Chinio, kaj en tio ghi donis grandan atenton
al mallevo de limiga dogano kaj kuraghigo de eksterlandana investado.
Chinio favorata de frua reformado
Hindoj
kun maltrankvilo trovis, ke la rapida kresko de Chinio estas
ne nur en ekonomia konstruado. Fakuloj kredas, ke Chinio atribuas
sian rapidan disvolvighon al severa reformado en la frua periodo,
kaj precipe al la agrara reformado praktikata en 1949-1976,
kiam Mao Zedong regis la landon. Oni eble ankorau memoras la
malsaton post malvenko de la ekonomia impeto en 1960-1961 kaj
persekuton en la kultura revolucio de 1966 ghis 1976. Tamen
en la 50-aj jaroj de la 20-a jc. t.e. en la unuaj jaroj post
naskigho de la popola respubliko, Chinio profitis multe en denova
distribuo de agroj, popularigo de deviga edukado, disvastigo
de uzo de simpligitaj ideogramoj, praktikado de sanprotekta
kaj bonstatiga politikoj kaj ankau la aliaj reformoj utilaj
al restauro de la china spirito kaj memestimo. Kvankam ankorau
restas multe da problemoj lau la hodiauaj vidpunktoj, tamen
la atako kontrau religioj, supersticho kaj sekretaj societoj
multe utilas al redukto de malricheco sur la cheftero de Chinio.
En la unuaj jaroj post liberigo de
Chinio kaj Hindio, la du landoj senescepte dependis de alilandaj
helpo kaj fakaj teknikaj scioj. Tiam Chinio dependis de Sovetunio,
dum Hindio de Britio kaj aliaj okcidentaj landoj, sed en 1962
Chinio rompis siajn rilatojn kun Sovetunio, dum Hindio restis
granda lando dependanta de alilanda helpo. Fine de la 70-aj
jaroj de la 20-a jc. antau ekpraktikado de la ekonomia reformado
iniciatita de Deng Xiaoping, preskau sur chiuj ekonomiaj kampoj
Chinio komencis superi Hindion.
Agrara reformo -- kauzo de venko
Multaj
fakuloj opinias, ke la agrara reformo praktikata tuj post naskigho
de la nova Chinio estas chefa kauzo de la chinaj sukcesoj. Historia
profesoro de Yale-Universitato Jonathan D. Spence trovis, ke
en tiuj jaroj post 1949 en agrikulturaj regionoj de suda kaj
meza Chinio oni konfiskis 40% de la agroj de bienuloj kaj distribuis
ilin al malrichaj kamparanoj. Tiam 60% de la kamparanoj profitis
de tio.
Antau 1979 Chinio praktikis kolektivan
posedantecon en la kamparo, sed nur post kiam Deng Xiaoping
ekpraktikis respondecan produktan sistemon, la kamparanoj rajtas
kulturi sian propran kampon kaj vendi la produktajhojn en bazaro,
tamen la baza reformado kaj arangho de la agroj deciditaj en
la revolucia tempo restis neshanghita kaj ankorau konservighis
komunumaj strukturo kaj sistemo, kiuj helpas kamparanojn en
organizado kaj kunordigo de la laboroj.
Eble nun la fruktoj de la agrara reformo
renkontis defion, char en chinaj vilaghoj aperis novaj bienuloj.
En la kamparo multaj entreprenas kaj mastrumas sian propran
kampon. Kamparano Chen Xinghan nun estas 63-jara. Li kulturis
teron de bienuloj de la 6-jara agho, poste li partoprenis revolucion
kaj farighis baza kadro. Nun li havas farmejon kun 14 hektaroj
da kampo, unu el la plej grandaj privataj farmejoj en Anhui-provinco.
Li estas unu el la plej richaj en Fengyang. Li havas brikfarejon
kaj rizmuelejon. Li dungis 133 laborulojn inkl. de 13 lertaj
terkulturistoj. Li atribuis sian sukceson al la politiko de
Deng Xiaoping "Permesi al iuj homoj richighi la unuaj."
Li diris: "Mi estas bienulo, kiu volonte servas al kamparanoj.
Mi ne estas kapitalisto. Mi volas gvidi kamparanojn en la komuna
richigho."
En Hindio, krom la richaj Punjab kaj
Okcidenta Bengalo, neniu alia loko praktikis agraran reformon.
Profesoro M. de la Universitato de Delhio diris: "Kompare
kun Chinio, la hinda strategio pri disvolvigho ne povas garantii
ke terkulturistoj havos sian propran parcelon, kaj en kelkaj
lokoj daure praktikighis sistemo de kashitaj bienuloj."
Eksambasadoro de Nov-Zelando, kiu antau nelonge finis sian oficon
en Hindio, diris: "Mi opinias, ke unu el la chefaj kauzoj
de la china avantagho estas, ke Chinio spertis shtorman revolucion,
kaj ghia popolo ekstermis la bienulojn, dum en Hindio la bienuloj
daure tiras la shtaton malantauen."
Fama hinda agronomo diris: "Chinio
kreis sintezan metodon koncerne laborigon de kamparanoj kaj
nekamparanoj, kiun Hindio malhavas. Che ni la malrichaj kamparanoj,
kiuj perdis sian teron, migris al grandaj urboj, kiaj Bombajo,
Kalikato kaj Madraso, kaj tie vivas mizeran vivon. Nun en la
tuta lando vidighas malrichulaj kvartaloj."
Ankau Chinio havas multe da superfluaj
laboruloj pro kresko de loghantaro kaj modernigo de agrikulturo.
Pli ol 80 milionoj da kamparanoj nun laboras en urboj, tamen
enketo montras, ke aliaj 100 milionoj da superfluaj kamparanoj
laboras en la vilaghaj entreprenoj. Tio ja ne vidighas en Hindio.
Alta valoro kaj bezono de la popolo
Profesoro
M. de la Universitato de Delhio diris, ke ekonomie Chinio faris
pli bone ol Hindio, char post sia revolucio la du landoj kreis
malsamajn politikajn sistemojn. Jam en la komenco la chinoj
alfrontis defion. Ekde 1949 ili devis produkti la fundamentajn
ekonomiajn bezonajhojn por pruvi, ke ilia revolucio estas tauga,
kaj tiutempe ili estis senchese atakataj de okcidentaj landoj.
Kompreneble ankau Hindio havas sian altan valoron, sed rezulto
estis granda kompromiso kaj la fundamenta bezono de la popolo
estis preteratentita.
Aliaj observantoj opinias, ke Chinio
atribuas sian rapidan turnighon sur la vojon de merkata ekonomio
al tio, ke ghi alte taksis la bazan socian bezonon. Mao Zedong
ne nur provis realigi la perfektan komunisman idealon, popularigi
edukon kaj komunan sanprotektadon kaj levi la socian pozicion
de la virinoj, sed ankau metis fundamenton de la merkata ekonomio.
Chinio superis Hindion en chiuj sferoj
Chinio
estas la plej granda socialisma lando. Ghi estas ankau lando
plena de progreso kaj sukcesoj. En la komenco de la nova jarmilo
Chinio transpasis la sojlon venki malrichecon kaj malklerecon.
Chinio pli facile akceptas novajn konceptojn.
Kvankam la hinda demokratio impresas profunde, tamen je 20 jaroj
malpli frue ol Chinio ghi forlasis la malvenkintan ekonomian
sistemon en stilo de Sovetunio. Multaj hindaj instruituloj opinias,
ke Chinio havas fermitan sistemon, tamen malfermitajn spiritojn,
dum Hindio malfermitan sistemon, tamen fermitajn spiritojn.
Fakte ghis nun Chinio faris pli bone
almenau en ekstermo de malricheco, analfabeteco, malsanoj kaj
malegaleco de shancoj. Ekz. ekde 1960 la averagha vivdauro de
la chinoj pliighis je 20 jaroj kaj nun ghi estas 70-jara, kvankam
kreskis ankau la averagha vivdauro de la hindoj, tamen nun ghi
estas nur 62-jara. En ekstermo de analfabeteco estas pli granda
diferenco. Malgrau la 10-jara kaoso de la kultura revolucio,
81% de la chinaj plenkreskuloj estas kleraj, dum en Hindio nur
52%. La chinaj gejunuloj faris pli grandan progreson en klereco.
Preskau en chiuj ekonomiaj branchoj
Chinio superis Hindion. De 1990 ghis 1994 la meza jara enlanda
produktovaloro de Chinio kreskis je 12.9%, sed tiu de Hindio
nur 3.8%. En 1994 la pokapa enspezo de Hindio estis 320 usonaj
dolaroj, sed tiu de Chinio 530 usonaj dolaroj. Hindio perdis
ankau avantaghon hereditan de Britio ankau en fervojoj kaj shoseoj.
Antau nelonge Chinio plenumis konstruon de fervojoj de Pekino
ghis Hongkong kaj de Shanhajo ghis Xinjiang, kies longeco egalas
al tiu de Hindio. En Chinio ech en la plej malrichaj urboj oni
konstruas domojn. Singh rememoris, ke kiam li funkciis kiel
hinda ambasadoro en Chinio, li audis, ke Pekino planas en 10
monatoj finkonstrui rondshoseon kaj 10 trefkrucighojn de autovojo.
Li diris: "Post 10 monatoj la plano de Pekino realighis,
sed kiam mi revenis en Delhion, oni ankorau ne finkonstruis
la trefkrucighon, kiun oni komencis konstrui che mia forlaso
de Hindio. Mia malghojo ja estis nepriskribebla."