En
Chinio la kamparanoj konsistigas 70% de la tuta loghantaro,
sed ilia enspezo estas malgranda kaj kreskas malrapide. Tio
estas malutila al kresko de la enlanda konsumado.
Membrigho de Chinio al la Monda Komerca
Organizo faras novan defion al la china agrikulturo: la chinaj
agrikulturaj produktajhoj kun malpli da scienc-teknika konsisto
ne havas avantaghon en prezo sur la internacia merkato, kaj
la eksterlandaj bonkvalitaj kaj malmultekostaj agrikulturaj
produktajhoj estas malfavoraj al prezlevigho de chinaj agrikulturajhoj
kaj ankau al laborigo de parto da vilaghaj laboruloj. Se la
superfluaj laboruloj ne havas novan laborpostenon, do la enspezo
de la kamparanoj farighas pli akra problemo, tial disvolvo de
bonkvalitaj kaj nepoluitaj agrikulturaj produktajhoj kaj translokado
de superfluaj vilaghaj laboruloj estas grava problemo por reguligi
la chinan agrikulturon en la estonteco.
De la pasintaj jaroj la china registaro
chiam rigardas kreskigon de la kamparana enspezo kiel gravan
taskon. En la 5-a Sesio de la 9-a Tutlanda Popola Kongreso chefministro
Zhu Rongji diris, ke levi la kamparanan enspezon estas "kaprompa"
problemo en Chinio.
Kial estas malfacile levi la kamparanan enspezon?
La
postighinta agrikultura produktado estas malutila al disvolvigho
de la china agrikulturo. Chinio havas 238 milionojn da kamparanaj
familioj. Kaj chiu el ili estas sendependa produkta unuo. Pro
malgranda skalo de la produktado, granda investo kaj malalta
produktiveco iam la produktokosto estis pli alta ol la merkata
prezo, por ne paroli pri grandskala terkulturado.
Terkulturado estas fundamenta laboro
en la homa produktado kaj chiutaga vivo, tial la prezo de agrikulturajhoj
devas esti limigita, tio postulas, ke la investo-konsumo kaj
malprofito de agrikulturo devas esti iagrade kompensitaj de
aliaj flankoj, t.e. chu en jaro de abunda rikolto, chu en jaro
de katastrofo oni devas havi sufiche da manghajhoj, kaj krome
oni postulas, ke agrikulturaj mashinoj kaj aliaj produktaj rimedoj,
produktaj teknikoj, var-cirkulado, merkataj informoj kaj livero
de kapitaloj devas doni al agrikulturo malaltprezan kaj bonkvalitan
servon, por ke chi tiu havu kompare bonajn kondichojn por la
ekstera disvolvigho. Sed nun industrioj ofte faras prirabadon
kaj premadon al agrikulturo kaj malmulte helpas ghin.
Efikaj rimedoj por bonhavigi la kamparanojn
Unue, reguligi la ekonomian strukturon
Por levi enspezon de la kamparanoj
oni nepre devas reguligi la ekonomian strukturon de agrikulturo
kaj vilaghoj, energie disvolvi la industrian entreprenadon de
agrikulturo kaj shanghi la tradician agrikulturon en la modernan.
Praktiki
kompanian sistemon ebligas plivastigi la produktan skalon per
ekonomiaj rimedoj, sekve de tio la kampoj, kapitaloj, teknikoj
kaj personoj povas esti racie utiligataj.
Dank' al praktikado de la kompania
sistemo oni havas entreprenon kun difinita leghopersono, kio
ebligas al financaj establoj fari kreditadon kaj utilas al impostado.
Tiu sistemo estas utila ankau al shangho
de agrikultura produktado en komercan entreprenadon, kiu ampleksas
produktadon, vendon kaj merkatan servadon en harmonia tuto.
Due, redukti la nombron de kamparanoj
Ankau redukto de la nombro de kamparanoj
estas utila por bonhavigi ilin.
Nun en chinaj vilaghoj estas 200 milionoj
da superfluaj laboruloj. Kaj ilia triono ne havas sufiche da
laboro. Kaj plie, pro malpliigho de la agroj kaj levigho de
la produktiveco chiujare estos 6 milionoj da novaj superfluaj
laboruloj.
Chinio estas lando kun multe da laboruloj
kaj kompare malmulte da agroj, tial ghi devas plenenergie produkti
agrikulturajn varojn kun kompaktaj laborfortoj kaj teknikoj.
Nun analfabetoj kaj duonanalfabetoj
konsistigas 16% de la kamparaj laboruloj, dume 40% de la edukitoj
havas nur elementan klerecon kaj 5% estis trejnitaj nur en profesiaj
lernejoj. La malalta klereco de la kamparanoj pliigas la superfluon
de la vilaghaj laboruloj, pro tio fakuloj proponis, ke oni devas
multe trejni la laborulojn por levi ilian klerecon.
Samtempe kun tio oni devas pluapashe
disvolvi vilaghajn entreprenojn, akceli la urbanizon de la kamparo
kaj doni pli da laborshancoj al la kamparanoj kaj pliigi al
ili la neagrikulturan enspezon.
Multe da kamparanoj laboras en urboj,
tio estas efika rimedo por pliigi ilian enspezon. Tiuj kamparanoj
portis al sia hejmloko ne nur monon kaj teknikon, sed ankau
novan koncepton kaj kapablon bezonatan de merkata ekonomio.
Trie, praktiki reformadon de impostoj
kaj aliaj devigaj pagoj
Tio estas baza metodo por malpezigi
la sharghon de la kamparanoj.
Statistiko
montris, ke de 1994 ghis 1999 la pokapa jara enspezo de chinaj
kamparanoj kreskis je 12.6%, sed en la sama tempo ilia shargho
kreskis chiujare je 12.7%. La grandnombraj oficistoj de urbetoj
estas vivtenataj de kamparanoj, kio multe pezigas la sharghon
de la chinaj kamparanoj.
Shangho de la devigaj pagoj en imposton
estas grava reformado praktikata nun en Chinio. Por tio oni
reordigas chiujn impostojn kaj devigajn pagojn al la kamparanoj,
nuligas chiujn neraciajn pagojn kaj unuigas ilin en agrikulturan
imposton.
Aprile de 2000 la china registaro decidis
fari provon en la provinco Anhui kaj iuj ghiaj gubernioj por
serchi rimedon malpezigi sharghon de la kamparanoj.
Gvidanto de Anhui-provinco diris, ke
ghi faris tiun reformadon kaj post unu jaro la pokapa shargho
de la kamparanoj de Anhui malkreskis je 31% kaj fundamente moderigis
la distribuan rilaton en la vilaghoj, akcelis la demokratia-politikan
konstruadon en vilaghoj. Tio kompreneble estas tre utila al
la socia stabileco.
Oni diris, ke en 2002 tiu reformado
estos farata en triono de la chinaj provincoj kaj la centra
registaro asignos 150 milionojn da juanoj al tiu afero.