Preskau
en chiu universitato de Chinio estas malrichaj studentoj. Krom
penado en la lernado, ili devas cerbumadi ankau pri lernopago
kaj vivtenado. Kun universitata insigno ili estas studentoj
kaj ekster la lerneja korto ili estas laboruloj. Per laboro
ili lukras por sia vivtenado.
En Chinio ili estas aparta grupo de
homoj, kiuj aperis meze de la 90-aj jaroj. Enketo en 1996 montris,
ke tiam en Chinio lernis miliono da malrichaj studentoj, el
kiuj 30% estis ekstreme malrichaj. En la sekvantaj 5 jaroj tiu
procento kreskis rapide kaj nun en iuj altaj lernejoj preskau
duono da studentoj estas malrichaj.
Oni supozas, ke ili nun konsistigas
kvaronon de la chinaj studentoj kaj nun estas 3 milionoj da
malrichaj studentoj.
Kial pli kaj pli multighas malrichaj
studentoj? Lau analizo tio kauzighis de malekvilibro de la ekonomia
disvolvigho en diversaj lokoj de Chinio.
La enketo en Pekino, Shanhajo kaj Shaanxi
montris, ke kreskas la nombro de malrichaj studentoj devenintaj
de urboj, kiuj jam konsistigas 50% de la totala nombro de la
malrichaj studentoj.
La 3 milionoj da malrichaj studentoj
prezentis problemon ne nur al la lernejo, sed ankau al la tuta
socio. Kiel helpi ilin en la malfacila tempo? Kiel kulturi en
ili sanan psikon kaj noblan karakteron? Kiel starigi ilin sur
la sama starta linio kun aliaj studentoj che ilia diplomitigho?
La china registaro atentis la problemojn
jam antau longe. La shtata stipendio favoris la malrichajn studentojn.
Krom tio iuj sociaj organizoj kaj richaj homoj memvole helpas
ilin finance. Tio estas multe vidata en la china socio. La china
registaro nun dedichas grandan atenton al likvido de la malekvilibro
de la ekonomia disvolvigho de diversaj lokoj kaj komencis la
ekonomian reformadon de la kamparo kaj reformadon de la sistemo
de shtataj entreprenoj de urboj, por ke pli kaj pli da malrichaj
homoj liberigu sin el malricheco.
Shtata stipendio
Por
helpi la malrichajn studentojn Chinio fondis sistemon de shtata
stipendio.
La sistemo estas destinita por helpi
malrichajn kaj eminentajn studentojn.
Lau budgheto chiujare la shtato elspezas
200 milionojn da juanoj por helpi 60 mil malrichajn studentojn.
La stipendiuloj devas esti eminentaj kaj malrichaj lau jughado
de koncernaj departementoj.
La sistemo estas praktikata de chiuj
ordinaraj altaj lernejoj de Chinio.
Nun en altaj lernejoj de Chinio oni
solvas la malfacilon de malrichaj studentoj ankau per studenta
kredito, postleciona laborado, financa helpo kaj malpliigo au
nuligo de la lernopago.
Socia helpo
Foje en agado de entreprenoj por helpi
malrichajn studentojn en Hunan-provinco 25 malrichaj studentoj
ricevis 0.8 milionon da juanoj.
En tiu agado studentoj diris: "Kvankam
mi ne estas eminenta, tamen diligenta. Kredu min kaj donu al
mi shancon. Hodiau vi helpas min en mia lernado kaj morgau mi
helpos vin en via kariero."
La Transmara China Eduka Fonduso en
Houston helpis 636 malrichajn element- kaj mezlernejanojn sur
la cheftero de Chinio en 2001.
Ghis nun la fonduso jam helpis malrichajn
chinajn geknabojn 2000 homfojojn kaj sole en 2002 ghi helpis
1000 malrichajn geknabojn, por ke ili povu daurigi sian lernadon.
La helpitaj geknaboj lernas en 15 provincoj kaj autonomaj regionoj
sur la cheftero de Chinio.
La fonduso naskighis en Kalifornio,
oktobre de 1992 kaj estis registrita aprile de 2001 en Teksaso.
La membroj de la fonduso estas transmaraj chinoj el la cheftero
de Chinio, Hongkong, Taiwan kaj chinaj elmigrintoj en Sudorienta
Azio. Ili estas profesoroj, entreprenistoj, advokatoj, mastroj
de restoracioj kaj aliaj, kiuj chiuj estas patriotaj kaj fervoraj
por la eduka afero de la patrio. Dum longaj jaroj ili entuziasme
faris tiun aferon kaj leueble helpis malrichajn geknabojn en
Chinio.
Krom tio 1750 malrichaj kaj eminentaj
studentoj ricevis stipendion de la Eduka Fonduso de Zeng Xianzi
en 2001.
S-ro Zeng donacis 100 milionojn da
Hongkong-aj dolaroj por helpi la chinan edukadon kaj kunlabore
kun la Eduka Ministerio de Chinio fondis la fonduson en 1992.
La fonduso premiis 7030 eminentajn instruistojn en 1993-1999
kaj la totala sumo atingis 45.03 milionojn da juanoj.
Antau nelonge la fonduso decidis nomliston
de premiotaj studentoj kaj por tio ghi elspezos 6.4 milionojn
da juanoj.