En
la lastaj jaroj virina edukado estis pli kaj pli multe atentata
kaj pli kaj pli multaj homoj sin okupis pri esplorado de virinoj.
En enketado de diversaj tavoloj de la socio oni akiris koncernajn
materialojn pri virina edukado. Helpate de tiu esplorado, la
virinoj pli kaj pli bone konis sian pozicion en la socio.
Virina edukado analizata lau instrumaterialoj
En septembro de 2000 profesorino Shi
Jinghuan de la Pekina Normala Universitato lanchis la esploran
temon "Seksa analizo pri la instrumaterialoj uzataj por
infanghardeno, elementa lernejo, mezlernejo kaj kontrauanalfabeteca
edukado de plenkreskuloj". Lau la enketado oni trovis,
ke la limigita forto gajnita de virinoj en edukado estas malsama
al tiu de viroj. La esenca vira ideologio de la socio rekte
au ne rekte subfosas la egalrajtecon indan por virinoj. Tio
pruvis, ke virina edukado estas tre grava.
Che la komenco la projekto de la temo
estis koncentrita sur la studo pri la instrumaterialoj. En interparolado
kun elementlernejanoj la esploranto trovis, ke mankas al la
chinlingva lernolibro modelaj figuroj de knabinoj, kio rekte
kauzis malsamajn konceptojn de knaboj kaj knabinoj pri la eminentaj
personoj en la lernolibro.
Preskau chiuj instrumaterialoj taksas
virojn pli alte ol virinojn. Lau la sfero de profesioj, tiu
por viroj estas pli vasta, ke ghi tushas chiujn flankojn de
la socia vivo, dum profesioj por virinoj montras la postulon
je pacienco kaj servo, sed mankon de konkurenco, ekzemple la
profesioj de instruistino, flegistino, vendistino k.s. Sed en
la kampo de familia vivo, la apero de la patrino estas pli multa
ol tiu de la patro. La scenoj de la gepatroj en la familia vivo
montras ankau malegalrajtecon en pozicio, scio kaj inteligenteco.
La rolo de la patro pli multe montras la autoritatan pozicion
en la familio, dum la patrino ofte ne povas respondi demandojn
pri scioj, ech komunaj scioj, sed la patro estas chioscia kaj
chiopova. En iuj fabeloj ech estas la aludo, ke "bela virino
estos savita nur per la amo de viro".
Rakontado pri eminentaj personoj en
tiuj instrumaterialoj pli evidente montras duoblan normon por
ambau seksoj. Eminentaj virinoj ofte estis prezentataj kiel
roloj en la chiutaga vivo. Ekzemple s-ino Kuri estis prenita
en lernolibron ne pro sia sinoferemo al la sciencoj kaj la brilega
kontribuo al la homaro, sed pro sia sukcesa edukado al la infanoj.
Sed chiuj eminentaj viroj okupas lokon en lernolibro au pro
siaj sukcesoj au pro sia virto.
Pere de la tute nova vidangulo la esploranto
travidis la profundecon de la eduka kulturo de la chinaj virinoj,
kaj la rezulto estis surpriza kaj pensiga. Virinologio apenau
startis en Chinio, kaj jhus komencighis la esplorado pri la
virina edukado pere de seksa vidangulo, sed tio influos la kreskon
kaj disvolvighon de la novaj virinoj de la venonta generacio.
Virina lernejo
Virina lernejo ludis gravan rolon en
la china virina edukado en la periodo de la Respubliko de Chinio.
Nun en Chinio ankorau funkcias kelkaj virinaj lernejoj, kiuj
rigore observas la edukan programon ellaboritan de la registaro.
Tiuj lernejoj praktikas fermitan administradon kaj donas lecionojn
tre taugajn por altigi la kvaliton de la virinoj. Tiuj lernejoj
pretigis kondichojn por pluapashe disvolvi la latentan kapablon
de la virinoj kaj evitigis nenecesajn ofendojn de viroj. Tio
estas nekulpigebla. Sed la lernejanoj vivas nur inter samseksaj
homoj kaj estas izolitaj de viroj, kaj oni ekdubis la necesecon
de ekzisto de virinaj lernejoj.
Intence apartigi adoleskantinojn disde
adoleskantoj shajne ne multe influis la lernantinojn, kaj kontraue,
povis malmultigi ekziston de malfavoraj faktoroj. Sed ghia latenta
nebona rezulto estis neevitebla, ekzemple tio influis formighon
de perfekta personeco de virinoj, plifortigis la sinhumiligon
kaj dependecon, dilatis konkurencan ideon kaj ech kauzis psikan
obstrukcon. Chiuj tiuj malutilis al la normala disvolvigho de
la psiko kaj sanstato de la virinoj, kaj ghia esenco estis neglekti
la socian akordigan rolon porpleditan de virina edukado.
Supera edukado de virinoj
Akceptante superan edukadon, la virinoj
chiam akceptas mem pli profundan virinan edukadon, kaj tia memekzamena
virina edukado eble akompanos ilin dum ilia tuta vivo.
La pocentoj de virinoj ricevintaj superan
edukadon pli kaj pli multighas, kaj la proporcio de viroj kaj
virinoj estas iranta al ekvilibro. Tio helpos kompletighon de
virina edukado.
Antaue virinoj kutime estis pli multaj
en lernejoj de fremdaj lingvoj, medicino kaj pedagogio, kaj
nun dauras tia stato. Sed en la fakoj de matematiko, elektronika
inghenierio kaj mekanika inghenierio, kie virinoj estis kompare
malmultaj, nun evidente multighas. Ghis nun, krom en fakoj de
milita komando kaj marnavigacio, preskau chiuj superaj lernejoj
akceptas virinojn.
Krome multighas profesorinoj kaj vicprofesorinoj
en superaj lernejoj, ke oni nombris pli 210 mil, nome 40% de
la totala nombro de la profesoroj kaj vicprofesoroj de la tuta
lando.
La registaro postulas, ke en 2005 50%
de la virinoj, finintaj mezgradan edukadon, akiru superan edukadon,
kaj tiam chirkau duono de la samaghaj virinoj eniros en superajn
lernejojn. Tio signifas, ke pli multe da chinaj virinoj ricevos
altnivelan edukadon, sed tio ne signifas, ke ili havos shancon
de sistema virina edukado.
Influo de virina edukado sur virinoj
Ofte
alte klerigitaj virinoj estas feministinoj, sed ne chiuj el
ili ricevis bonan virinan edukadon. La fakto eble estas mala,
ke multaj tre talentaj virinoj neglektis la seksan diferencon.
Samtempe tia fenomeno malkashis la limigan rolon de la socia
vira ideologio al la virina edukado.
Che la komenco de 2000 sociologoj faris
sociologian enketadon al la studantaj kaj diplomighintaj doktorinoj
en kelkaj famaj universitatoj de Chinio.
La doktorinoj akcentas spiritan, individuan
kaj tute liberan staton de ekzisto, tio markis, ke la alte klerigitaj
virinoj havas kompare fortan volon de sendependigho kaj memdecido.
Ili havas sian propran vidpunkton pri la egalrajteco de viroj
kaj virinoj: Egalrajteco de viroj kaj virinoj devas esti tiu
en socia pozicio, rajto kaj devo, kaj ankau en familia pozicio
kaj profesia elekto. Tio estis sukcesa flanko de la virina edukado.
Ili multe esperas de la vivo. Krome,
kaj sukcesa kariero kaj felicha familio estas preferataj de
plejparto de la virinoj.
Plejparto de la doktorinoj multe esperas
de la estonteco, sed ili estas ne certaj, kaj ju pli profunde
ili klerighis en sia fako, des malpli vasta estas la sfero por
elekto de profesioj. Sed en la kono pri la vivo, socio kaj memo
ili estas pli memstaraj, kaj ilia vidkampo estas pli vasta,
ilia pensado pli vigla kaj ilia tendenco en elekto de profesioj
pli diversa.
La doktorinoj havas mankon en si mem.
Iu doktorino diris, ke "alta klereco ne signifas altan
virton". Krome, oni devas prizorgi la psikan reguligadon
kaj internan mem kulturadon. Tio pruvis, ke virina edukado ne
sufiche akompanis la proceson de iliaj aliaj edukadoj.